2012/08/03

Mi estas en Parizo, Le Mans

Mi longe ne devis atendi mian valizojn. Ili venis en ordo. Tio estas la diferenco inter Nepalo kaj Francio - en Nepalo, oni malofte ricevas valizojn en bona ordo.

Venis s-ino Elisabeth Lambert. Ŝi rekonis min kaj ni kune veturis al al trajnstacidomo kie troviĝos trajno al Le Mans.

Ŝi estis la persono fakte kiun mi jam renkontis kaj bone parolis dum la UK en Kopenhago. Ŝi havis pli ol 60 jarojn kaj ankaŭ estis grandkorpa, sed ŝi venis al mi por ricevis min. Kia afabla sinjorino. Sen ŝia helpo, mi neniel povus estis en Le Mans.

Venis trajno speciala por veturi de la flughaveno ĝis trajnstaciodomo. Ni ĝoje babilis pri politika, socia kaj kultura aferoj. Ni atingis al la stacidomo kaj aĉetis bileton. Estis malfacile iri al la kajo kun tiom grandaj du valizoj. Sed mi sukcesis (devis sukcesi).

Ni devis sanĝi du foje trajnon kaj grimpi supren kaj malsupren la ŝtuparojn kun miaj valizoj....tio eble estas la komenco de miaj grandaj laboroj. Mi ne malofte vojaĝas ka mi scias ke granda valizo estas puno. Tamen, miaj valizoj restas grandaj.

Mi devis vojaĝi de Parizo al Le Mans per la bileto jam aĉetita . La trajnstacidomo de Montparnasse estas granda. Estis sufiĉe pli granda  ol tio de Kopenhago kaj almenaŭ pli pli homamasplena ol tio de Frankfurto. Jes, tio memorigis  min pri la trajnstacio de Tokio, kiun mi sukcese travivis en 2007. La homoj, kurantaj, atendantaj brakumantaj kaj kisantaj - tio estas malgranda peco de Parizo. La rapvida TGV trajno por mi ne estis preta kaj ni devis atendi ĝis kiam la granda ekrano montru numeron kaj tempon de mia trajno. S-ro Lambert regalis min per malvarma trinkaĵo. Intertempe, la trajno estis preta kaj mi devis kuri malantaŭ ŝi dum kelkaj minutoj. Mi finfine trovis sidlokon kaj ŝi mi adiaŭis ŝin.

La trajno estis komforta kaj ĉe la kajo venis s-ro Louis Jeuland por akcepti min. Ni kune veturis al lia hejmo per lia aŭto. La urbo estis tre kvieta kun malmulte da aŭtoj kaj homoj. La aero freŝe ventis.

Post ĉirkaŭ 30 minutoj, ni atingis lian agrablan domon. Li parkis la aŭton kaj ni estis en lia malgranda sed tre bela domo. Ili jam preparis mian ĉambron en supra etaĝo.

Mi duŝis sin kaj ripozis denove dum unu horo. Estis mia vojaĝo konraŭ la horloĝo. Mi ne havis imagon kiel akcpeti kaj adapti la tempo-ŝanĝon. Aliflanke, ankoraŭ estis sunlmo kavankam estis preskaŭ la 8a.

Gs-roj Jeuland invitis min por vespermanĝo. Franca vespermanĝo - oni povas imagi ke estas la plaj luksa manĝo-stilo en la mondo. Oni overtis min meleagraĵon. Por la unua fojo mi maĝis tiun malbelan birdon. Sed ja gustis bone. Fine mi povis ankaŭ trinkis "vere" francan vinon.

Devis estis tiel ke mi sendu informon al mia hejmo pri mia bona atingo en Francio. Oh, mi ne sukceis uzi la reton. Do petis al s-ro Jeuland por uzi lian komputilon, por sendi mesaĝon al hejmo. Mi povis apenaŭ skribi ĉar estis diferenco inter la klavaro de koputilo nepala/angla kaj franca. Sed mi ja sukcesis.

No comments: