2012/03/29

Ekzameno de altlernejo finiĝis hodiaŭ



Sceno: Atnaŭ al ekzameno-halo. Policanino serĉis korpojn de studentoj, kiuj venis por sidi en la skribekzameno. Kelkaj kunportas libretojn aŭ folietojn kun respondoj por ke ili kopiu ĝin al la resepondo-kajero. La policanino trovis ion strangan en la privata parto de iu knabino. Ŝi diris ŝi devas serĉ en la kalsoneto.
La knabino kriis,"Ne! vi ne rajtas."
La policano diris,"Vi metis paperaĵon en la kalsoneto".
La knabino respondis,"Tio estas nur paperfolio, ĉar mi havas monatan periodon".
Diskuto daŭris. La knabino devis permesi.
La oficistiono prenis respndo-libreto el kalsoneto de la knabino. Kaj ŝi iris ekstere. Post kelkaj minutoj, grupo de virinoj demonostraciis. Ili kriis,"La oficistoj tuŝis virinajn organojn kaj ekspluatis!!"

Hodiaŭ finiĝis al ŝtata ekzameno de la 10 grado. Tio estas la lasta ekzameno de altlernejo laŭ nepala sistemo. Ĝin oni noam ekzameno de Atestilo por lasi lernejon (angle, "School Leaving Certificate"). Oni pensas ke tio estas la plej grava ekzemeno en la vivo de lernantoj ĉar post tio la regisatro ne regas ilin aŭ respondecas pri ili. Post tio ili iras al la sistemo de universitatoj (aŭ ne antaŭlonge enkondukita sistemo de pli-altalernejo). La novaĵoj pri la ekzemeno kovris ĵurnalojn, ne por ĝia grava signifo, sed pro la farcoj okazis pro la ekzameno. Ĝenerale gelernantoj sidas en tiu ekzameno kiam ili havas ĉ 16 jarojn. No nomas ĝin "fera pordego" pro ĝia malfacilo.

En ekzamenejo de Lahan distrikto, la policanoj estis atakitaj de lokanoj ĉar la policanojn malpermesis la lokanojn iri el la ekzameno-halo kaj helpi la ekzamenataj studentoj. La gepatroj ofte iras ĉirkaŭ la ekzameno-halo por helpi.
Eble tiu ĉi videeto (el televidaj programoj) helpos vin kopreni la situacion:


 Ĉar la edukado-sistemo en Nepalo (krom Katmando kaj aliaj grandaj urboj) ne estas bonaj sed la lernantoj volas iel sukcesi ĝin, ili kutime volas kopii la respondi la demandojn. Ni havas nur skribekzamenojn.

La regisatara oficejo sendas oficistojn al kezaminejo, sed multaj refuzis ili ĉar ili volis esti en aliaj (kompreneble, por helpi aliajn gestudentojn).

Du knabinoj en Rukum distrikto naskis bebojn en la ekzameno-haloj. Ili estis Rekha Gharti (Lukum Higher Secondary School en Takasera) and Kabita BK (Himalaya Higher Secondary School en Nayagada). Rekha vensi al la ekzameno-halo, sentis doloron, kaj naskis bebon sen eĉ atendantino! Kaj oni portis ŝin al proksima kuracejo. Oni portis Kabita-n al proksima kuracejo kaj ili naskis bebojn. Post la naskado, ili revenis al haloj kaj sidis en la skrib-ekzamenoj.

Unu 17-jara knabino estis seksperfortita de du junuloj kiam ŝi venis al urbeto en Baitadi por esti en la ekzameno, ĉar en ŝia vilaĝo tio ne eblis. La junuloj estis aterstitaj.

Funebre vestiva knabo Shiva Prasad el Palpa sidis en la ekzameno en speciala ĉambro. Lia patrino mortis nur kvar tagoj antaŭe.

Ĉirkaŭ 60 studentoj kaj dekoj da ezameno-atendantoj estis punitaj je akuzo ke ili agis kontraŭ la reguloj en la unua tago de le ezameno nur en la urbo de Pokhara. La listo povas esti de tiaj studentoj longega se ni kalkulas landskale.

Ankaŭ malliberuloj, blinduloj kaj aliaj handikapuloj ankaŭ sidis en la ekzamenoj.

Kelkaj homoj ne povas pasi en la ekzameno kaj do sidas denove en sekvonta jaro. Bandhu Subedi de distrikto Pjuthan sidis en la sama ekzameno por 20a fojo ĉijare. Lia filo jam sukcesis en tiu exameno.

Unu persono povas anstataŭi alian personon en la ekzameno-halo. Ili estas punitaj poste, se estas tiel pruvita. Eĉ filino de membro de Konstitucia Asembleo lastjare estis pruvita ke ŝi venis por sidi en la ekzameno de ŝia patrino.

Multaj geknaboj mortigas sin post kiam ili malsukcesas en la ekzameno. Ĉ 55-65 procento de ekzamenantoj sukcesas en ĝi.

Ĉi jare, 528,257 sutdentoj aperis en la ekzameno.

La exameno komencigxis la 12an de marto.

2012/03/23

Pahacharhe, festivalo de ĉevaloj en katmando



 

Hodiaŭ estas la lasta tago de Pahachahre, la diina fstivalo de Katmando. Estis la tago por preĝi al diinoj protektantaj kaj en tiu tago. Oni kredas ke Katmando-Valo estas protektita de diinoj en ok anguloj ĉirkaŭ la valo. Tio jam estas nia kutimo de centoj da jaroj.
La unua tago estas la ĉefa tago de Pahacharhe. Oni preĝas al diinoj en siaj temploj, invitas gastojn al hejmo kaj ankaŭ preĝas al la sin kaŝanta Ŝivo kiu aperas unu foje en la jaro. Lin oni nomas "Lukumahadjo".

Dua tago estas la Salajaa (Ghodajatra) la konkurso de ĉevalrajdantaj soldatoj. Originale, la tago estas por la ĉevalo de diino Balkumari. Laŭ legendo, en tiu tago, iu reĝo vidis ke simpla farmisto venis al la palaco en Patan kun mirakloj kaj la reĝo tuj donis lin rajton rajdi lian ŝatatan ĉevalon. Tiu farmisto poste rajdis ĝin ĝis la templo de diino Balkumari. Poste tiu tago fariĝis ĉiujara evento.

Sed eble antaŭ 80 jaroj, tiama reĝanto adoptis tiun tagon por prezenti programo de ĉevalrajtandaj soldatoj, por feliĉigi la reĝon (kaj la prezidenton hodiaŭ). La presidento, ĉefministro kaj aliaj altrangaj oficistoj sidas dum tuta tago kiam la soldatoj prezentas ludojn.

Hieraŭ estis la palankeno procesio de la festivalo: la ceremonio de tri fratinoj Diinoj kaj aliaj. Homoj metas idolojn de diinoj en malgrandaj palankenoj kaj portas ilin ĉirkaŭ la malnovaj stratoj.

Estas tri grupoj da homoj: kun flavaj, ruĝaj kaj bluaj ĉapeloj – ili apartenas al la grupoj de tri diinoj. Mi ricevis senpagan manĝeton sur la strato. Estas amuze, ĉiu grupo havas apartan koloron de ĉapeloj por distingi ilin kaj dancante, ludante muzikon (kaj drinkante arakon) ili ĝuas la festivalon surstrate.

La festivalo estas precipe de la indiĝenoj de Katmando-Valo, te, la nevaroj. Do, la enmigrantoj ne ĝuas ĝin. Ili fakte ne havas tian tradicion. Do, la ĵurnaloj ankaŭ ne prezentas pri tiu grava evento juste. Ili nur montras kiel feliĉe la presidento kaj ĉefministroj lukse ĝuas la armean ludon.

Sur la strato ankaŭ la indiĝenoj ne povas ĝui la festivalon gaje. Jam svarmis enmigrantoj en Katmando. Por novaj enmigrantoj tiu ĉi festivalo estas nenio, ili perforte klopodas ĉagreni la lokanojn. Ekzemple, ili prenas siajn aŭtojn aŭ motorbiciklojn al la loko kie oni prenas la palankinon de la diino kaj marŝas lokanoj en karnivalo. Eble ni devas atendi ĝis kiam vere venos etna autonomio en Katmando-Valo.




[fotoj krom la unua estas elsxutita de reto. Filmoj faritaj de mi mem]

2012/03/19

Ebria ministro atakis hospitalon


Oni forpelis la reĝon, kun granda espero ke venos nova politika sistemo, tiel nomata respubliko, kiu donos nur feliĉon kaj komforton al la popolo de la malriĉa lando. Sed tio ne povis okazi en pasintaj kvar jaroj, nek homoj esperas ke tian tagon iam Nepalo trafas.

Unu el la granda teamo de ministroj, la ŝtata ministro por sano kaj popolaro, Saroj Kumar Yadav, vizitis al la registara hospitalo Bir la dimanĉon en malfrua nokto kaj do komenciĝis nekredebla farso. Tute ebrie, li miskondukis al la kuracistoj, uzis fi-vortojn al minacis kuracistinon deĵoranta piedfrapi kaj maldungi ŝin. Li samtempe batis iun gardiston kaj ankaŭ al iu ĵurnalisto kiu aperis tie post longa ĥaoso. Eĉ kelkaj televid-kanaloj montris kiel li agis en la hospitalo. Li atingis la hospitalon en lia aŭtomobilo nokte kun la landa flago kaj minacis kiun ajn aperis antaŭ li.

La ĵurnalaj raportoj diras ke li vizitis la hosptialon por renkonti iun masanulon s-ino Rajkumari, kiu estis lia bopatrino.

Jam okazis multe de ŝercoj pro tiaj ministroj de Nepalo:
Iu ministro malliberigis iun altrangan oficiston en necesejo ĉar li ne konsentis kun kion la ministro diris.
Iu ministrino vangofrapis al la altranga oficisto ĉar kiu sendis malnovan aŭton por akcepti la ministron.
Iu ministro estis ŝarĉata de la polico ĉar li estis trovita kiel kriminajo murdo de civitano
Iu ministro batis lian aŭton sur strato ĉar la aŭto hazarde defektiĝis.
Iu ministro, tute ebria, haltigis lian aŭton ĉar volis sidi sur la tegmento de lia aŭto dum veturado tra la urbaj stratoj.
Iu mnistro nun atendas decidon de tribunalo pri proceso pri koruptado
Iu ministro estis arestita pro koruptado kaj nun li estas nun en malliberejo
Iu ministro vojaĝis al Germanio sen vizo.
Kelkaj altrangaj oficistoj jam rezegnis ĉar iliaj ministroj devigis ilin fari tion kio estas kontraŭleĝa...

Legu detale en la angla:
http://www.ekantipur.com/2012/03/18/top-story/inebriated-minister-misbehaves-with-doctor/350785.html

2012/03/17

Maoisto-registara donaco al prezidanto de sia partio

Nun la Maoistoj, kiuj akiris la politikan povon post 12-jara milito kaj mortigo de 13,000 da homoj finfine troviĝas tiel korupta kiel estis antaŭaj politikistoj dum la reĝa periodo. 
La ĉefinistro D-ro Baburam Bhattarai, kiu nek povis doni bazan komforon al la civitanoj, nek sukcesis plenumi la taskon de verko de la konstitucio iel troviĝis donanta grandegan sumon de mono al liaj partianoj tiel kontraŭlogike, ke eĉ aktivistoj de la partio hontas.

Li decidis doni 20 milionoj da rupioj (ĉ 200,000 eŭroj) por la filo de la prezidanto de lia partio Pushpa Kamal Dahal, je nomo de grimpado al la Monto Everesto, la plej alta monto-pinto de la mondo (4484 metroj). La filo neniam antaŭe grimpis eĉ la malaltajn montojn. Ĉiuj scias, ke li nur prenas tiom da mono por lia partio. Neniu kredas ke li povas grimpi la monton.

Kaj, la filo, ironie, plendis en lia Facebook, ke li postulis 30 milionoj da rupioj sed la registaro donis al li nur 20 milionoj!

Pli ridinda, li diris ke li grimpos la monton je nomo de paco kaj verkado de konstitucio. De kavar jaroj, homoj vivas en teroro, kaj dum kvar jaroj la membroj de la konstitucia asembleo nur kverelas por atingi al la registaro sed ne serioze laboras je verkado. Do, ĉu grimpado de iu al iu monto sukcesos la planon haltitan en Katmando?

La registaro ne havas kutimon doni monon al grimpistoj al la monto – unue ĉar tiom multe da homoj grimpas la monton ĉiujare, kaj due, plej multe da homoj grimpas kun la subteno de internaciaj kompanioj kaj do ne necesas. Eĉ tiujn mond-agnoskataj Ŝerpoj, kiuj ĉiujare grimpas la monton kaj helpas eksterlandajn grupojn neniam ricevoas monan subtenon de la registaro. Sed jes, ankaŭ antaŭe registaro donis monon al ne kutimaj (ne profesiaj) grimpontoj pro politikaj rilatoj, kaj plej multe el ili malsukcesis.

Estas decidita ke 20 pro cento de la mono la registaro kolektis el grimpistoj estos elspezita por la fizika evoluo de la vilaĝoj ĉirkaŭ Monto-Everesto. Sed la regiataro eĉ ne sendas tiun monon al la montaj vilaĝoj.

En Nepalo, unu persone en avaraĝo gajnas ĉ 200 euroj en unu jaro. Kaj la homoj en vilaĝoj ege mizere vivas.

La novaĵo pri tio en ĵurnalo estis granda surprizo por nepalanoj. Ecx la akvitistoj de la parito kritikas la decidon. Oni jam protestis kontraŭ la registara decido, kaj en stratoj kaj en Facebook.

Aliflanke, venis novaĵo ke la ĉefministro, sendis lian filinon por estri la asocion de kriketo-ludistoj, kvankam ŝi neniam ludis tiun ludon kaj ne scias ion ajn pri ĝi. Oni dire, ŝi iris tien ĉar tie troviĝas multege da mono kaj ŝi, prezidante, povas preni grandan kvanton da mono al ŝi partio. Post la skandalo, la filino me decidis ke ŝi ne prezidos la asocion.

2012/03/15

Letero de Bharat, denove, kam mia respondo

Esperanto-movado en nepalo estas tute ne antauxvidebla. Venas kvereloj senkauxze. Kelkaj tagoj post la fino de la Sud-Azia Seminario, mi hazarde sendis mesagxon al grupo nepalaj-esperantistoj pri la diskutforumo por sudazia movado:

Karaj samideanoj,
Saluton.
Kiel ni diskutis dum la SAS, mi kreis la forumo por diskutir pri la Esperanto-movado en suda Azio. Jen:
http://sudazio.proboards.com/


Vi povas libere partopreni kaj lasi viajn ideojn. Bonvolu akcepti aux gxentile protesti alies ideon. Deziras al vi fruktoplenan, demokratian diskutadon!


Amike,
Razeno

Ne venis aliaj respondoj de nepalanoj. Sed s-ro Corsetti skribis :

Kiel ni diskutis dum la SAS, mi kreis la forumo por diskutis pri la Esperanto-movado en suda Azio. Jen:
http://sudazio.proboards.com/


Bone. Kiel mi jam diris en la paĝo en Facebook la plej grava afero nuntempa estas vidi, ĉu iu kapablas krei retajn kursojn en la sudaziaj lingvoj.
Bonvolu legi en http://uea.org/vikio/Kurso_125 .

Ankaux ne veis resopndo de aliuoloj. Kaj mi naive skribis:

Estimata s-ro Corsetti,
Saluton. Mi ja vidis vian gravan mesagxon pri kreo de lerno-libro en lokaj sudaziaj lingvoj. Mi fakte atendis ke iu alia grava/respondeca samideano el nia landa asocio respondu.


Nu. Mi estas preta krei materialon por basa lerno-libro en mia gepatra lingvo (la nevara). Sed krei lerno-libro en multaj lingvoj povas ankaux krei hxaoso. Mi jam vidis gxin en Katmando. Mi petas vin, cxu troveblas iu baza lerno-libro kiu estas tauxga por esti tradikuta en multaj lokaj lingvoj?


Mi jxus vizitis la pagxon  http://ilei-mondo.info/page.php?pid=56457037 Placxas al mi. Sed tio ne ecx bezonas tradukon. Mi opinias ke estus bonega se ni povas trovi iu malgranda libro por traduki, kiu povas meminstrui legantojn.


'papera koresponda kurso' ne plu taguxas nuntempe. Lernantoj vivas en urboj kaj ili ja havas konekton kun komputilo aux reto. Mi komencis instrui Esperanton per koresponda kurso (mi tradukis la kurson septagan, eble el Brita Espeanto-Asocio) en 1995. Venis leteroj amase en komenco kaj kelkaj, nur malmulte da homoj montris intereson. Tio estas normala, ni scias.


Mi opinias ke tauxgas reta lernilo (kiel lernu.net) aux papera posxlernolibro. la sama libro estus tradukita en multaj lingvoj (se unuversala lerno-libro pro la tuta mondo ne eblas). Cxu?


Atendas respondoj,


Razeno

S-ro Corsetti donis al mi konsilon jenan:


Kara Razeno,


forgesu pri ĉiuj lernolibroj kaj komencu per io facila. Prenu la aldonitan tekston kaj traduku ĝin kaj aldonu ĉiujn ekzercojn aŭ kromajn klarigojn, kiujn vi volas aldoni. 


Amike


Renato

Subite venis letero kun neatendita atako de s-ro Bharat Ghimire, la gxenerala sekretario de nia asocio:
Li sampteme plusendis la leteron al aliaj gravaj eseprantistoj: Mukundaraj, luno1962, Parasar, kotha.nagasiva, Adel, cholnath, hori, S.S., Alinka

Gekaraj,
Ĝis kiam noveformita komitato ne decidas ion ajn bonvole ne antaŭen iru. Tio estas  repondeco de la laborkomitato.  Mi nun preparas la raporton kaj baldaŭ disendos ĝin.  Nur tiam homoj sciios nian planon. En nepala linvo oni diras "Namacine ping ko Saja Jadka" Ludilo (suvingilo) kiu ne funkcias, moviĝas centfoje. Tiu homo, kiu dormis kiam ni devis vere labori por sukcesigi SAS, ĉiam kiritikis la programon kaj poste negetive raportis por detrucelo de la programo, tiu homo nun senpacience atenas por labori por la sudazia movado. Ne kredeble.  Tamen mi gratuas se estas por bono de la movado. Ni vidu.  Sed tiu Esperantisto, kiu  lasas sian amikon meze de la rivero kaj ridadas vidate forfluantan amikon, kiel kredi tia amiko en estonteco?

Kara Siva, bv krei kelkajn komunanjn diskutforumojn kaj ni elektos de ili.  Mi esperas ke vi bone rehejmiĝis. Kaj kion pri Blogo? Mi ne povis viziti ĝin?


Kore
Bharat

Mi tute ne volis denove partopreni en tiu senfina/sensenca kverelo. Sed venis al mi demandoj per personaj letreroj. Kaj mi vidis ke la Bharat sendis leteron al aliaj gravaj geesperantisto, ekz, s-ro Hori, s-ro Pal ka. Do mi decidis respondi al li. Jen mi skribis :

Kara Bharat,
Saluton. Unue mi volas gratuli vin por la granda sukceso de SAS. Mi fakte ne volis respondis vin, sed mi vidis ke via letero iris ankaŭ al aliaj gravaj esperantistoj. Mi devas klarigi al aferojn. Vi devigis
min skribi veron de mia flanko.
Nu.
1. Kio estas "noveformita komitato"? Kiuj estas en ĝi? Ĉu vi iam dissendis informon pri ĝi? en la retpaĝo, ekzemple?
2. Vi skribis " bonvole ne antaŭen iru". Tiel vi ĉiam malpemresas samideanojn kiam iu ajn volas labori por Esperanto. Kiom longe oni devas atendi pro ke ni ricevu vian permeson?
3. Kaj kio estas "laborkomitato"? Kiuj estas la membroj? Kiam vi fondis ĝin kaj kio estas ĝia plano?
4. Mi ne havas intereson pri sekretaj planoj kiuj iras al eksterlandanoj sed oni ne diskutas pri tio kiam esperantistoj venas al la oficejo de la landa asocio.
5. Kiu estas tiu "svingilo"? Mi fakte eĉ ne volis respondi al s-ro Corsetti, ĉar mi scias ke vi estas tie por ataki kiam ajn aliaj homoj volas kunlabori. Sed kiam ne venis respondo (almenaŭ malferma) de iu ajn, mi havis kuraĝon kaj montris al li ke ne ĉiuj nepalanoj forlasis la movadon. Kaj, jen vi subite venas kun via malnova konduko. Gratulon.
6. Kiu "dormis" kiam ni devis vere labori? Fakte vi forĵetis min de la SAS projekto. Vi bezonis mian helpon por aranĝi la daton kaj tagordon de SAS. Poste vi venis kun via du plano:
a. Vendi manĝaon la partoprenantoj kaj 
b. ne okazigi la nacian kongreson antaŭ ol SAS (kiun atendas de 16 monatoj). Do? Vi malpermesis min labori tiel. Mi ne povas labori laŭ via deziro kiel sklavo. Mi simple lasis vin labori laŭ via deziro, jes
kun miaj bondeziroj.
7. Ĉu vi memoras, kara, ke estis mi kiu donis la nomon SAS en Kopenhago?
8. Kiu kritikis la programon kaj kiu negative raportis? Mi ne raportis, mi nur skribis sur mia blogo kion mi vidis (kun videoj kaj fotoj kion neniu voluntulo en via grupo volis fari) en tiuj tagoj por mia memoro. Raportoj ne povas estis negativaj (oni nur ne devas mensogi), nur kelkaj homoj sentas malfacilon pro vero. Mi ne havas
energion plu kritiki ion ajn en nia kara asocio.
9. Kiu "senpacience atenas por labori"? Mi ne. Mi scias ke neniu rajtas labori por Esperanto-movado en Nepalo krom vi, viaj parencoj kaj lernantoj. Tio tute ne ebles ĝis kiam vi restas sur la seĝo de
ĝenerala sekretario (vi estas tie dum pasinta 15 jaroj, ĉu ne?). Ĉu vi povas diri kial 90% da esperantistoj de 1990aj jaroj forlasis nian asocion? Ĉar vi simple malpermesis ilin. Estas via malnova plano –
insulti kiam iu kapabla esperantisto de nepalo volas kunlabori kaj finfine forpeli lin aŭ ŝin, por ke vi restu reĝo inter dumvivaj salutantoj kaj komencantoj. Mi simple volas vivi kiel simpla espernatisto (mi ne ankoraŭ decidis forlasi nian lingvon, kiel centoj da nepalanoj, pro unu aŭ du personoj jam forlasis), kaj, se iu sentas mian bezonon, mi certe povas kontribui. Kiel ĉiam, mi estis unu el la fondintoj de NEspA kaj ĉiam observas kiel ĝi funkcias, simple ĉar mi amas ĝin. Dum pasintaj 15 jaroj, mi ricevis nur insulton kaj vundon de nia kara asocio. Tamen mi vivas…kiel Esperantisto.
10. Kiu lasas sian amikon? Vi fidu aliulojn kaj ili helpos vin. Se vi malpermesas ilin, ili ne devige sekvos vin. Ĉu mi estas via amiko? Mi sendis amikiĝpeton al via konto de Facebook antaŭ ok monatojn kaj vi
malakceptis min. Ĉu ne? Tamen mi ĝojas ke vi uzis tiun pian vorton por mi.
11. Kara Siva, ankaŭ mi opinias ke vi kreu "kelkajn" diskutforumon, ĉar s-ro ĝenerala sekretario ne volas uzi tiun kiun mi jam kreis – unu por li, unu por vi, unu por mi kaj aliaj ankaŭ por aliaj amikoj. Tiel vi povas ampleksigi la nepalan kutimon en la tuta sudazio. Ĉion bonan.
Jes, mi senprobleme povis vizti vian blogon. Gratulon por via laboro.

Estimata s-ro Corsetti, mi baŭras ke vi devis responti pri personaj rilatoj kiam vi deziris kunlaboron. Estas nia malnova kutimo. Mi fakte ne havas deziron tiel diskuti/kvereli. Mi havas familion, laboron kaj ankaŭ aliajn sociajn devojn. Do mi volas lasi tiun ĉi grupon. Pardonu min.

Kore
Razeno

Karaj legantoj de mia blogo. Mi petas pardonon ke mi tiris vian atenton al persona kverelo de nia asocio. Tio certe ne estas movado kaj en Nepalo. Mi esperas ke vi ne devos legi pli da acxojn en mia blogo cxar mi baldaux disigos sin el tiu diskutgrupo.

2012/03/11

Senviza vojaĝo de nepala ministro!



Intersaj novaĵoj neniam finiĝas en Nepalo.

Lokendra Bista, la ministro pri turismo planis vojaĝon al Germanio sen vizo. Li vere lasis Nepalon la 5an de marto kun lia edzino Ganga (la edzino havis vizon sur sxia ordinara pasporto), estis en la aviadilo de "Etihad Airways", flugis kaj atingis la flughaveno en Abu Dhabi senvize ! Li komprenis ke li bezonis vizon nur kiam oni petis por ĝi antaŭ ol li enaviadiliĝis por flugi al Germanio. Lia ruĝa pasporto ne enhavis vizon al Germanio.

La komunista ministro estis voĝanta al Germanio de 7a ĝis 11 marto por portopreni en iu internacia evento pri turismo "la ITB Berlin Convention".

La raportoj diris ke li vojaĝis kun 20 delegitoj (kaj poste li klarigis ke nur estis li kaj lia edzino). Ili nur havis "noton" de la nepala ministrejo pri fremdlandaj aferoj al la germana ambasadorejo por doni al ili vizon. Kaj, eble, ili kredis ke tio estis la vizo de la ambasadorejo.

Raportoj al Nepalo venis ke la oficistoj en la flughaveno devigis lin "sidi" dum kvar horoj kaj ĵetis multajn demandojn pri lia vojaĝo ktp. Li etsis preskaux resendota (deportota) al Nepalo. Historia honto por Nepalo. Ĝuste, nepalaj ofiicistoj en Frankfurto, Germanio timis post lia malsukceso alveni kaj la nepalaj oficistoj en Abu Dhabi helpis lin.

Li finfine riceivs vizon merkrede, vojaĝis en Germanio kaj ĵus revenis en Katmando, dank' al oficistoj en Abu Ddhabi.

La oficistoj de nepala flughaveno (Tribhuan Internacia Flughaveno) estas tiom akraj ke ili ne permesas nepalanojn forlasi landon je malgrandaj mankoj. Kiam mi estis vojaĝonta al Japanio en 2007, mi estis preskaŭ resendota hejmen ĉar mi ne havis sufiĉe da dolaroj! Kaj ili lasis la ministron vojaĝi sen vizo. Kaj, samtempe, la oficistoj de la Etihad Airways ankaŭ strange permesis lin flugi sen vizo. Kutime, la oficistoj de flugkompanioj ne donas vojaĝpermesilo ("boarding pass") al pasaĝeroj sen vizo.

La plej granda surprizo estis tio, ke la minitsro diris ke li mem ne sciis ke li ne havis vizon (mi kredas ke li scias ke li bezonas vizon por vojaĝi eksterlande).

La germana ambasadorejo en Katmando diris al la jxurnalistoj ke gxi ecx ne ricevis peton por vizo por la ministro.

La reĝo jam forlasis Nepalon, sed ne la monarĥismo. La ministroj kaj iliaj politikaj atendantoj pensas ke ili estas reĝoj kaj ne devas sekvi la leĝon en Nepalo. Tio estis la kerno de honto por Nepalo.

Legu detale en la angla:
http://www.myrepublica.com/portal/index.php?action=news_details&news_id=32545
http://www.ekantipur.com/2012/03/07/top-story/minister-magar-goes-to-germany-sans-visa-abu-dhabi-catches-him/350134.html

2012/03/08

Feliĉan Virinan Tagon 2012 - Festivalo de Holi

Hodiaŭ Nepalo, kiel la tuta mondo, celebras la Virinan Tagon. La registaro anoncis ke hodiaŭ estas libera tago kaj precipe virinaj organizoj organizas diversajn programonojn - demonstracioj, protestoj, interparoladoj kaj festoj - por celebri ĝin.

Same kiel en multaj malriĉaj landoj, virinoj en Nepalo ankaŭ suferas. La societo ankoraŭ traktas virinojn kiel duagradaj civitanoj kaj nia religio Hinduismo ankaŭ kredas ke ili vivas por servi la virojn.

Virinoj antaŭe eĉ ne havis rajton labori por si. Sed nun, estas bone ke ili iras ekster iliaj domoj kaj gajnante monon memstare vivas. Do, ili devas zorgi pri kaj familio kaj laboro - do denove ili havas pli grandan ŝarĝon.


Post tagmeze venis al mi Khiva Naga (Barato) kaj Adeel Butt (Pakistano). Ni ĝoje babilis pri Esperanto-movado de suda Azio. Ni certe kunlaboros por plibonigi la situacion. Estis bona okazo por mi koni Esperanto-movado en tiuj du najbaraj landoj. Ni vespermanĝis kune. Bedaŭrinde, Narendra kaj Poshraj ne povis akompani nin.

Post la "seminario" de SAS, ili vivas en la malplena ĉambro de NEspA. Bedaŭrinde, inter 1000 esperantistoj (laŭ la raporto de NEspA), neniu volis doni al ili liton dum kelkaj tagoj. Ŝiva reiros al sia hejmo sabate kaj Adeel lunde.

=
Hieraŭ Hinduanoj de Nepalo celebris la festivalon de Holi. La festivalo temas pri ĵeto kaj ŝmiro de akvo aŭ koloro al geamikoj. Bonvolu rigardi la etan videon pri okazaĵoj en Katmando.




http://youtu.be/oZDCtldA8WI

Speciale, en la urbeto de Bhaktapur, oni pregxas al iu ligna strukturo kiu aspektas kiel vira seksorgano dum tiu tago.

2012/03/06

Sesa tago de SAS: Kie post du jaroj?

[Foto: Shiva]
La unua Sud-Azia Seminario de Esperanto, en Katmando (okazis 1a-6a de marto, 2012) hodiaŭ finiĝis oficiale. 

Ĉ 20 homojr venis hodiaŭ. La kurso de Hori malfruiĝis ĉar la matenmanĝo pretiĝis malfrue. Ni kun ekantis la himnon. Kotha el Bharato ricevis la ateston kiel parkera kantanto de ĝi, sed Indu malsukcesis. 

Okazis komitata kunsido, en kiu mi ne ĉeestis.

Dum la ferma programo, la landaj reprezentantoj parolis pri la graveco de kunlaboro de la landoj de Sud-Azio. Oni ankoraŭ ne decidis kie kaj kiam okazus la venonta SAS sed oni formis provizoran komitaton kiun sekretarios Bharat (li mem promonis!). Kaj ili ankaŭ parolis pri kreo de fonduso por Suda Azio. La KAEM-ano de Nepalo, Mukunda gratulis kaj dankis cxiujn sed ne diris kial li petis monan subtenon el KAEM por SAS kaj kiom da mono venis el KAEM.

Mi proponis ke tiu kio okaizis dum pasintaj ses tagoj ne povas esti nomita kiel seminario kaj mi diris, aux ni okazigu veran seminarion pri speciala temo kaj ke gxi estu serioza, aux ni okazigu kongreson kun cxiaj partoprenantoj. Kelkaj homoj ja diris ke tia organizado ne estu nomita kiel seminario sed ĝi pli taŭe nomiĝu Sud Azia Kongreso de Esperanto (SAKE). Anstataŭ atingi konkludon, ili diris ke ni poste diskutos per reto.

Espereble iu (eble Kotha?) malfermos diskutejon retan pri Suda Azio. 

La raporto pri la seminiaro, kiun kompilas Kotha estos dissenditaj al la membroj per reto cxar li ne sukcesis fini gxin gxis hodiaux. Mi miras kial reprezentanto el Barato devis voluntuli kiam tiom mlute da gravaj esperantistoj en Nepalo kunlaboris por SAS.

Dum la tuda periodo, mi ne vidis iujn ajn el Pokhara brancxo de NEspA. Ecx la skretario Himlal ne aperis. Cxu ili ankaux ne estis kontentaj?

Hori el Japanio kaj Pal el Bharat ricevis ŝalon kaj aliaj reprezentantoj ricevis "ĥadaon" kiel donaco de honoro.

2012/03/05

Kvina tago de SAS : Mi ricevis ateston!

Hodiaŭ la kvina tago de SAS. Metene mi iris al al seminariejo je la 8.10 am kaj neniu estis. Du knaboj estis puriganta ujojn en la kuirejo. Shri venis kaj diris ke li portos mian karton poste. Bharaat venis je la 8.30 kun legomoj. Je la naŭa komencis ekzerco de kantado de Esperanto-kantoj. Ni ĝoje kantis.

Intertempe la matenmanĝo estis preta kaj kelkaj homoj iris supren por manĝi. Inkluzive de Indu, kunportis mangaĵojn en la teraso. Do, s-ro Hori diris ke ni ne devas manĝi dum kurso kaj s-ro Pal ankaŭ diris ke tio ne estas deca maniero. Post la kantado kaj diskuto pri la 10 demandoj pri Esperanto, ni iris supre por manĝi. Jam ne manĝis 20 homoj kaj manĝaĵo elĉerpiĝis (devis estis mangaĵo por 60 homoj). Sanjiv donis al mi lian parton de pano.

Mi povis donaci kopiojn de mia libro "Vojaĝo al Muktinath" al barataj kaj pakistana amikoj.

Prelegis Adeel Butt pri la Esperanto-movade en Pakistano.

Ĉar restis multe da tempo por la prelego de Bharat, Hori denove kantigis nin la Internacian Himnon. Mi klopodis kaj mi bonŝance fariĝis la unua esperantisto kiu ricevis la ateston por kanti la Internacian Himnon parkere! Ankaux provis Kotha kaj Indu sed ili ne sukcesis.
[Foto: Shiva]
Kaj daŭris prelego de Bharat (la tekston legis s-ro Sri). Mukunda kaj Archana estis invitiaj por klarigi pri la junulara situacio.

Poste venis tempon por manĝi kaj mi forkuris al mia laborejo. Post la manĝo daŭris muziko-prezentado de Hori Jasuo. Ankaux mi provis ludi la nazmuzikilon.
[tiun cxi foton mi prenis el la blogo de Shiva]
Bharat rakontis pri lia artikolo en la angla lingvo pri Budhismo. Li foje legis la artikolon.Fine Hori Jasuo, SS Pal, Indu Thapaliya kaj Adeel Bhut prezentis siajn opiniojn pri graveco de Esepranto kiel ponto-lingvo de Suda Azio.

Bahrat subite/planite anoncis ke devas esti sekretario de SAS komitato, devas esti ankaŭ SAS fonduso. Hori proponis ke Bharat estu la sekretario de SAS.

Sri anoncis ke la okazonta bankedo estos senpaga. Ni havis unu horon da paŭzo.
Je la 6.30 venis multaj homoj, salutantoj kaj komencantoj, eble ĉiuj estis alinĝintoj. Ni manĝetis trinkis kaj drinkis. Mi becaurinde ne povis drinki ĉar mi devis rajdi sur motorbiciklo...

Shankar Sah kantis en la bangala lingvo kaj kiel kutime, nepalanoj kantis en Nepali lingvo. Unu sinjoro eĉ diris ŝercon en Nepali lingvo. Krom la drameto de Hori kaj Indu, neniu parolis en Esperanto. Ni ĉiuj iel dancis en la granda grupo en la malgranda spaco, puŝante unu la alian.Inter ĉiuj Deepa Thapa, komencantino, fariĝis centro de dancejo; ŝi ankaŭ ĝoje dancis kun ĉiuj.

SS Pal estis precipe malfeliĉa ĉar nenio kantis en Esperanto kaj ni montis nur la ĥaosan kulturon. Li diris, "Tia seminario ne povas okazi en Kalkoto".

Antaŭ ol mia foriro, Subhas montris malkonteto ke mi skribis ke s-ro Marko helpis nin okazigi IHRon, ke mi fondis klubon de Esperanto "kun Nevaroj". Kaj li sugestis min havi altan penson.























2012/03/04

Kvara tago de SAS kaj Ekskurso

Hodiaŭ okazis ekskurso al monteto de Shivapuri. Partoprenis 11 membroj el 64 aliĝintoj. Mi aŭdis ke kelkaj samindenoj perdis vojon. Mi ne povis partopreni en ĝi pro mia laboro.
[Foton el blogo de Shiva]


2012/03/03

La tria tago de SAS

[Tiun cxi videon vi povas rekte vidi cxe: http://tinyurl.com/razen-sas02]
Hodiaŭ estas ls tria tago de SAS. Mi matene iris; atingis tien je la 8.30a kaj vidis nur kelke da homoj. Manĝis matenmanĝo (sanviĉo, ovo kaj nigra teo).

Unue Hori Jasuo instruis nin Esperanto-kantojn - La Espero kaj Sub la Granda Pomparbo. Li donis al ni kvin demandojn pri Esperanto. Philip Pierce montris al ni ekzemplerojn de tradukitoj libroj. Kaj li legis Esperato version de iu libro kaj Indu legis ĝian Nepali version.Antaŭ tio Philip diris ke li uzis la vorton "Katmanduon" kvankam mi multe protestis kontruax ĝi. Mi uzas vorton "Katmando" kiu estas pli logika kaj proksima al la originala nomo de la urbo. Katmanduo estas la esperatigo de anglismo de la nomo de nia urbo. Mi lasas lin ĉar de pli ol 10 jaroj ni diskutadas. Kaj mankas en Nepalo iu esperansto kiu povas stari kontraŭ la usonano.

Poste mi devis iri eksteren pro mia persona afero.
[Vi povas trovi gxin ankaux cxe: http://tinyurl.com/razen-sas03]
Mi revenis je la 2.30a kaj daŭris prelego de SS Pal pri la arjoj kaj la civilizacio de la Sindu rivero. Kaj sekvis prelego de Hori Jasuo pri la katastrofo pasintjara en Japanio.

Estis ĉirkaŭ 25 homoj kaj krom du aŭ tri, ĉiuj nepalanoj estis komencantoj.







2012/03/02

Dua tago de SAS : Inaŭguro en Katmando

S-ro Hori Jasuo Inaŭguris la unuan Sud-Azian Seminarion en Katmando hodiaux. Bonvolu gxui la malgrandan videon:
[Tiun cxi videon vi povas rekte vidi cxe: http://tinyurl.com/razen-sas01]
Mi ricevis matenmangxon je la 11a. Mi ne povis cxeesti dum tago.
Laux la plano okazis Esperanto kuro de Hori Jasuo kaj SS Pal, Siva Naga prelegis pri la kulturo de Andra-Pradesho, Hori Jasuo instruis japanan kaligrafion kaj Mukunda Raj Patik prelegis. De 14.30 gxis 17.30 devids esti diskuto pri la Esperanto-movado en Sud-Azio.
Mi iris al la programo denove je la 5a. Mi interesigxis pri la lasta diskutado. Sed oni finis la diskuton tuj post mia eniro, kvankam laux la programo, gxi devis dauxri gxis la 5.30. Mi miris ke oni arangxis la tempon tiel bele (?).





[Siva]

Komenciĝis unua SAS en Katmando


Komenciĝis la unua Sud-Azia Seminario de Esepranto en Katmando hieraŭ vespere (2012-01-01). Mi aliĝis surloke.

Venis ĉirkaŭ 35 da homoj. Unu estis el Barato, unu el Pakistano kaj unu el Japanio kaj aliaj estis el Nepalo.. Estis iel neforgesebla : Oni okazigis ĝin sur  la tegmento de la oficejo kie ne estis lumo. Poŝtelefonoj helpis nin vidi unu la alian. S-ro Ghimire klarigis pri la programo kaj ni enkondukis sin. Je la fino venis du malgrandaj kandeloj. Multaj el ni ricevis nigran teon kaj japanan kukaĵon.