2013/02/28

Longa haroj kaj krimo en Katmando


Nepalo vere farigxis komunisma/talibana lando. La polico arestis pli ol 700 homoj el Katmando la mardon, nur cxar ili havis longajn harojn kaj orelringojn!!!

Kvankam nenie estas legxo ke oni ne rajtas havi longan haron aux orelringojn. Sed la policanoj venis kun tiu stranga ideo nur por krei teron inter gxuantaj junuloj. Ili diris ke ili eksi tiun "movadon" por malpermesi aux por aresti kriminalojn, kvazaux cxiuj kriminaloj havas longan hararon kaj truas orelon. Sensence.

Kiam la cxefurbo de Nepalo farigxas fifama en la mondo pro aligxagxanta krimnevelo, la policancoj venis kun tiu kaprica ideo. La kriminanoj, aliflanke havas nuntempe tre altnivelan tehxnikon por murdi homojn. Ili veturas per auxtomobiloj kaj venas kun belaj vestajxoj kaj estas bone razitaj.

Ni devas paroli por homaj rajtoj de junulo de Nepalo!

Dank' al Facebook kaj Twitter, la junuloj tiel vaste protestis mondskale ke la policanoj devis halti tiun aferon por kelkaj tagoj. Sed ili diras ke ili denove rekomencos la talibanan movadon baldaux.

Bonvolu legi la novajxon en la angla:

http://www.nepalnews.com/archive/2013/feb/feb26/news08.php

http://www.hindustantimes.com/world-news/Nepal/Nepal-Police-drive-against-long-hair-sparks-online-outrage/Article1-1017752.aspx

2013/02/24

24. Promeno en Katmando kaj kunmangxado

Hodiaux matene mi veturis kun Julio kaj Anna por promeni en vizitindaj lokoj de Katmando kaj Patan.

Estis interesa promeni kun geesperantistoj. Mi multe gxojis, kvankam la vetero ne estis tre bela.








2013/02/23

23. Prelego de s-ro Jamaguti pri Budhismo en Japanio

Hodiaux prelegis s-ro Jamaguti Sin'iti de Japanio pri la budhismo en Japanio. La prelego dauxris dum unu horo kaj estis pli mal pli 18 homoj. Sed multaj ili estis ne-esprantistoj kaj do iu devis traduki lin.

Estus bonega se li nur tradukus. Sed li foje foje mistradukis kaj poste li ecx donis lian version de Budhismo. Li ecxi havis kuragxos diri ke fakte la Budho volas ke homoj ne plu geedxizu kaj havu inofanon kaj do estos fino de la mondo baldaux! Tio estas tro granda sxerco kaj blasfemo kontrau Budhismo.

S-ro Peter el Danio ankaux venis. Mi gxojas pro lia plibona Esperanto. Mi donacis lin mian libron pri mia vojagxo en Danio.
Post la prelego, mi kaj kelkaj geesperantistoj kune mangxis.



2013/02/22

Renkonigxo kun Julio kaj Yamaguti


Mi gxojas esti kun ges-roj Julio Galegari kaj lia ezino AniaYamaguti Siniti. hodiaux.

Mi tre bedauxrinde ne povis iri al la flughaveno hieraux vespere do ili dormis en iu lernejo.

Hodiaux matene, mi venigis ilin al mia hejmo kaj mi gxoje gastigas ilin dum kelkaj tagoj.

Poste ni verutis al Thamel, renkontis s-ron Juan kaj ili iomete babilis. Fakte Julio iam renkontis lin kiam Juan gastigxis cxe la hejmo de lia patrino.

Li estas la filo de s-ino Francisca de Oliveira Calegari kiun mi konis dum mia vojagxo en Kopenhago.

Post arangxo de lia vojagxplano kaj acxetumado, ni kune iris al lia lernejo.

Hejme mi trovis ke telefonis al mi s-ro Yamaguti Siniti el lia hotelo. Mi estas laca sed mi post iom da ripozo iros por renkonti lin.

2013/02/21

21. Internacia Tago de Gapatraj Lingvoj

(Pagxo de la taglibro de al poeto Chittadhar Hridaya, kiu estis arestita cxar li verkis in lia gepatra lingvo en 1940)
Hodiaux estas la Internacia Tago de Gepatraj Lingvoj. Ni esperantistoj kredas je egaleco de gepatraj lingvoj de la mondo. Jen mallonga historio de batalo de verkistoj en gepatraj lingvoj.
Estis en 1940, tiama registaro arestis tri poetojn/verkistojn de Nevara lingvo - Chittadhar Hridaya, Siddhicharan Shrestha, Fateh Bahadur Singh, Kedarman Byathit, Dharmaratna Yami, Harikrishna Shrestha, Purna Narayan kaj aliaj - cxar ili kuragxis verki poemojn en ilia gepatra lingvo kaj eldonis gxin. Ili estis en malliberejo dum cxirkaux 10 jaroj.

Sed ironie, post la malliberigxo, ili pli profunde diskutis pri graveco de verkado en gepatra lingvo kaj do, aperis pli prominentaj libroj en tiu periodo.

Ni memoru nian historion por labori pli diligente por niaj gepatraj lingvoj. 

Tre bedauxrinde neniu en nia tiel nomata Nepala Esperanto-Asocio restas kiu parolas pri lingvaj rajtoj.


000

Hodiaux mi tre gxoje renkontis kara amiko el Hispanio Juan Antonio Torres. Ni kune iris al la multlingva poema simpozio. 

Mi estas tre felicxa esti kun li, kiu jam trapasis grandajn supron-kaj-malsupron de lia vivo, kaj li kapablas vivi fiere en tiu cxi sovagxa mondo.

Poste ni ripozis en lia hotelo. Venis iu el por devigi lin pagi por lia turisma programo. Ni estis kvinope kaj tiu persono nenion parolis kun neniu inter ni krom lia ebla kliento.



2013/02/13

Sinbruligo de tibetano en Katmando

Bedauxrinde, iu tibetano en Katmando hodiaux sinbruligis, demandante liberigxon de Tibeto. Li nun estas en hospitalo. Mi multe esperas ke la problemo de Tibeto baldaux pace solvigxos. (pardonu min pro la kruela foto. sed vidu la doloron li havis).

La junulo mortis la saman tagon nokte. Tre bedauxrinde.
Mi kredas ke trovigxas aliaj rimedoj de protesto. Vivo kostas multe, ne nur laux mono. 
Mi vidas du aferojn:
1. La policanoj estis tie sed ili ne rapide agis por savi la junulon.
2. Estis nekredeble multe da fotofrafistoj ekstere, plej multe de ili estis eksterlandanoj, lax la jxrnaloj. 

Venis tiom multe da foto de tiu "subita" evento ke neniu povas kredi ke aliaj homoj ne sciis pri tio kaj ili malsukcesis savi lin. Fakte cxio estis planita -- la junulo, sinbruligo, forografistoj, sxvermo de fotoj en  Facebook kaj aliaj lokoj. 

Jes. Mi kredas ke la tibetanoj deziras sendependecon. Sed, cxu ne estas hontida ke kelkaj homoj/organizajxoj persvedas lin sinmortigi por fari belan foton kaj por premi Cxinion? Pardonu min se mi eraras kaj lasu viajn komentojn.

2013/02/12

Fino de moko-kongreso de NEspA


La persono, kiu metis la tutan asocion en lia sako dum pasintaj 14 jaroj hieraux okazigis kunvenon de de Nepala Esperanto-Asocio inter liaj amikoj kaj paerencoj por teni la saman postenon por venontaj du jaroj (kaj plu). Simile la prezidantino kiu estis sur tiu segxo dum pasintaj 5 jaroj ankaux dauxre tenis sian postenon. Mi povas diri ke landa asocio tiel laux la nomo ne plu ekzistas sed nur kelkaj homoj profitsercxataj.

La lasta elekto de estraro okazis la 15an de novembro 2008. Mi lasis la postenon de prezidanto kaj vokis novan vizagxon por prezidi (estas alia afero ke min la gxenerala sekreatrio lasis fari nenion dum mia tenado kiel prezidanto). Laux nia statuo, devis okazi la elekto en novembro 2008 sed tiu "estraro" kiu neniam kunvenis plennombre en pli ol kvar jaroj trovis cxiam novajn pretekstojn por prokrasti la eventon. Cxar kaj la prezidanto kaj gxenerala sekretario volis teni la postenon. Nun, post la granda kritiko ankaux de eksterlandanoj, ili finfine konsentis okazigi gxin.

La gxenerala skretario sendas novajn regulojn cxiuj semajne laux lia kaprica ideo. Li diris ke oni devas pagi konsgreso-kotizo kaj misendis mian amikon. Sed li refuzi akcpeti monon NUR de mi. Li tiel volis eviti min kaj do, mi kunplezure bojkotis lian kunvenon.

Do ili anoncis sin kiel prezidanto kaj gxenrala skretario dumvivaj. Poste venis nomojn de vicprezidanto Himlal kaj Shree Prasad. La kasxisto estas Shakuntala Dhakal, sekretario estas Bishwambhar Ghimire. Estraranoj ests Nabinlal, Hari Ghimire, Dipak Shrestha kaj Bharat Upadhyaya.

Ridiga ke li pagis grendan salajron al lia amiko kiu nek parolas nek skribas nek labors en la asocio.

Interese ke la dumviva senhonta gxenerala sekretario ne povas ne kritiki min. Mi dankas lin por liaj vortoj por mi. Cxar neniu en lia teamo kapablas legi mian blogon, li cxiam rakontas al liaj amikoj ke mi skribas kontraux la asocio. Kara, cxu vi vidas mian blogon kontraux la asocio, kies dum viva membro mi estas?

Mi amas mian asocion kaj esperas ke gxi iam denove funkcos demokratie. Mi pretas atendi, sed gxis kiam?


2013/02/09

Maoistoj de Nepalo forlasas Maon


Post mortigo de pli ol 13,000 da homoj dum la 10jara "popola milito" kaj akiro de povo, nun la Maoistoj de Nepalo deklaras ke ili ne plu subtenas militan pricipon kaj kredas je multipartia demokrtio. Do, ili nature sekvos kapitalisman volon por akiri povon per baloto.

Estas bone ili finfine forlasas batalon. Cxu oni kredas ilin?

La gxenerala kunveno de UCPN (Maoistoj) kiu konkludis la 9an de februaro denove elektis s-ron Pushpa Kamal Dahal (Prachanda) kiel la nova cxefo de la partio. Li restadas kiel partio-prezidanto dum lastaj 25 jaroj! Simile, du vic-prezidantoj de la partio, Baburam Bhattari kaj Narayan Kaji Shrestha ankaux estis reelektitaj.

Ankaux estis decidita ke la Maoistoj ne plu mencios kaj Maoismon kaj Mao Tse-tun-on kiel gvidilo de la partio.

La kunveno ankaux preparis 98-membran centran komitaton. 

Dum al kunveno, li donis multaj disputidajn opiniojn. Li proponis ke ni okazigu referendumon pri problemoj kun Nepalo-Barato landlimo. Sendube, tio estas problemo kiun oni ne povas solvi per referendumon. Des pli, tia referendumo povas dissovigi Nepalon en Bharato, same kiel tio okazis kun Sikkim en 1975. Tiu grava afero li pikis kiam multaj homoj akuzas lin ke li staras por faciligo de barata registaro.