Posts

Showing posts with the label budhismo

Budhismo en Nepalo

Image
Budhanoj de Nepalo hodiaŭ celebris la Budho-tagon. Oni kredas ke hodiaŭ estas la tago en kiu li naskiĝis, akiris Budhecon kaj ankaŭ forpasis. Do, estas tiel grava tago por Budhanoj en la tuta mondo. Ni foje foje fanfaras ke Budho naskiĝis en Nepalo kaj ĝi estas tia pipa lando kiun li elektis por naskiĝi. Kaj, precipe al Budhanoj, ni montras sin kiel la plej budhismaj homoj en la mondo. Jes, li naskiĝis en tiu parto kiu nun kuŝas en Nepalo. Tamen ne devas esti tiel ke ni estas budhanoj nur ĉar li naksiĝis tie ĉi. Naskiĝo estis nur okazo kiu devis okazi. Estis kialo kaj do estiĝis. Pli grava demando ĉiam staras antaŭ ni: Ĉu ni estas budhanoj? Ĉu ni jam donas indan honoron al tiu "homo" kiu donis al la tuta mondo pacon, feliĉon kaj ŝolosilon al la sukceso de vivo? Laŭ la statistikoj, nur 10 procento de nepalanoj estas budhanoj. Kiel ni, budhanoj, povas vivi fiere en tiu lando kie ekzistas ĉirkaŭ 85 procentoj de Hinduanoj.Evidente, ni estas ĉiam subpremitaj. Oni diras, nomr...

Serio de santendaro en Katmando finiĝis

Image
La serio de santendaro kiu okazis en kvin diversaj vilaĝoj ĉirkaŭ Katmando finiĝis hodiaŭ, la 29an de aprilo, 2010. La programo finiĝis post fonidiĝo de Buddha's Light International Associaton - Young Adult Division (BLIA-YAD) ĉe Pranidhipurna Mahavihar, Balambu. Parolande dum la finprogramo, honorinda Bonzo Hui Xian, la ĉefo de Fo Guang Shan Delhi Buddhist Centre, diris ke la organizintoj estas tre feliĉa havi la ŝancon veni en Nepalo por servi la popolon je nomo de la Budho. "Estis nepre tre interesa sperto," li diris. Li ankaŭ gratulis al la membroj de la nova BLIA-YAD Katmando-branĉo. Honorinda Sukha Bhante de Pranidhipurna Mahavihar diris ke la kuracisto-teamo faris laŭdindan laboron en Nepalo, servante al popolon kiuj suferadis je diversaj malsanoj de jaroj. Anil Ratna Tuladhar, la prezidanto de Esperanto-Klubo de Katmando, diris ke la klubo-membroj estas feliĉaj havi la ŝancon esti parto de tiu santendaro kun nobla kialo. Honorinda Rupshila Guruma danki...

Felicxan 2551an Budho-tagon!

Estis la tago de plenlumo de Majo antaŭ 2551 jaroj, Sidhharto naskiĝis en la ĝardeno de Lumbani kaj li trovis la vojon al paco. Post tiom longa periodo, nun la filozofio de Buddho jam iĝis religio - de Sri Lanka, Mjanmaro, Lao, Vietnamo, Tailando, Ĉinio, Koreio kaj Japanio, krom europaj landoj. (Mi ne scias ĉu ankaŭ de Nepalo aŭ ne. Legu pli). Mi deziras al vi ĉiuj pacon, feliĉon, toleremon kaj forgesemon okaze de la Budho-tago. Jen ni celebras la tagon kun diversaj programoj en la tuta lando. Mi partoprenis al la plej ĉefa progarmo ĉe Anandakuti Templo de Sojambhu. Ni estas feliĉaj ke la Budho naskiĝis en Nepalo kaj ni sekvas lian vojon. Kaj, ĉu nia registaro estas feliĉa? Mia respondo - ne. Kvankam la registaro antaŭ unu jaro deklaris ke Nepalo estas sekulara lando, ni ne povas vidi subtenon de registaro al la programo por celebri la Budho-tagon. Estis la ĉefa programo organizita de iu Buddhisma celebrado-komitato. Antaŭe la ĉefministro promesis partopreni en ĝi sed li mem ne venis k...