Posts

Showing posts with the label amo

Kial amo fingxas je pafmorto?

Image
Je juneco, junaj koroj trovas amon kaj imagas ke ili dum tuta vivo subtenos unu la alian en ĉiuj facilaj kaj malfacilaj tagoj. Sed kial kelkaj homoj nek bone vivas nek lasas aliajn homojn vivi en paco, nur ĉar li ne sukceas ricevi amon aŭ posedi ŝian amon? Tiel okazas en Katmando. 21-jaraĝa knabino Roji Maharjan, kiu loĝis en Juagal, apud la rivero de Bagmati, perdiĝis ekde vendredo kaj subite troviĝis mortite en merkredo, en arbaro de Nallu en Lalitpur, proksime de Katmando. La kadavro de la knabino estis trovita en la arbaro, pafmortita sur ŝia kapo. 21-jaraĝa knabo Subash Upreti, kiu venis en Katmando el la malproksima distrikto de Jhapa, estis arestita, kune kun liaj du amikoj, je ilia aliĝo al la murdo de la knabino. Antaŭ la policanoj, li konfesis ke li pafmortigis la knabinon, kiun li amis antaŭe kaj kiu poste ĉesis havi rilaton kun li. Por pafmortigi ŝin, li ricevis helpon de 21-jaraĝa Sachit Khadka, 24-jaraĝa Kumar Tamang, 24-jaraĝa Raju Lohar. La knabo, Upreti, venis al K...

Feliĉan Tago de Sankta Valentino !

Mi deziras al vi ĉiuj feliĉan Tago de Sankta Valentino! Estu viaj tagoj plena je amo! Koincidente, hodiaŭ estas 10 jariĝo de mia edziĝo. Oh dio! Tempo pasas tiom flue. Jam pasis dek jaroj. Dank' al dio, al ĉiuj geamikoj, parencoj kiuj helpis ni dum tagoj de malfaciloj. Post multaj jaroj mi aĉetis donacon por mia edzino kaj ankaŭ ŝi donacis al mi. Ĝenerale, mi ne kredas ke esprimo de amo kaj tio tiumomente donis al ni etan miskomprenon. Do, mi renovigis aŭ rejunigis nian edziĝan vivon.

Amo kaj mono

Image
Razen Manandhar Ĉu amo kaj mono estas malamikoj? Aŭ ĉu ili povas amikiĝi? Ni ofte legas pri amo inter riĉa viro kaj malriĉa virino aŭ inverse, en romanoj aŭ vidas ilin en kinoj. De miloj da jaroj, ni diras, kaj konfuzigas homojn, ke amo ne atendas riĉaĵon. Sed en tiu ĉi mondo hodiaŭ neniu eĉ amas vin se vi ne havas monon. Okazis io ne antaŭ longe en Nepalo, kiu povas esti bona leciono por amo-instruistoj de la mondo. Estis du geknaboj - knabo estis Krishna Gautam kaj knabino estis Rekha Mahatara, en vilaĝo de Kamalamai, Dhungrebas de Sindhuli distrikto. Ambaŭ havis 21 jarojn, do ne tro junaj. La viro estis senlabora kaj virino studis en loka altlernejo. Ili enamiĝis kaj iliaj familioj interokonsentis egziĝi ilin. La viro apartenis al malriĉa familio kaj li diris al la knabino antaŭ la geedziĝo, ke tiu domo kiun li luis, estis lia propra. Li tiel volis allogi la knabinon por edziniĝi. La knabino, eble ankaŭ deziris havi riĉan viron kaj do, konsentis edziniĝi. La knabino subit...