Posts

Showing posts with the label turismo

Maratono de Everesto

Image
Monto Eversto, la plej alta monto-pinto de la mondo, ne estas nur por grimpi. Homoj amas esti apud ĝi kaj ilia amo al la monto-pinto kreas novajn ludojn. Maratono apud la monto-pinto estas unu el tiuj. La 10a Tenzing-Hillary Everesto-Maratono donis titolon de venkanto de la Maratono al Phurba Tamang, la loka junulo de Solukhumbu. Li finis la kuradon en 41 minutoj kaj 31 sekundoj. Li estas la sama persono kiu gajnis la saman titolon en jaroj 2009 kaj 2010 sed ne povis fini la agon pro vundiĝo. Inter aliaj, Signy Henden Rustlie of Norway estis la ple maljunaj partoprenantoj kiu havis 74 jarojn. Fakte li havis ŝancon celebri lian naskiĝtagon en la kuro-tago. Ĉijare partoprenis pli ol 150 kurantoj el diversaj landoj -- Ili estis 93 fremdlandanoj kaj 62 nepalanoj. The Everesto Maratono estas akceptita kiel la plej alta maratono de la mondo. Ĝi komencas ĉe Gorak Shep (5184m), apud la Bazo-tendejo de Monto-Everesto kaj finiĝas ĉe Namche Bazaro (3446m). Ĝi estas 42 kilometroj longa ka...

Danĝeraj ŝoseoj de Nepalo

Image
Kun kelkaj absurdaj eraroj ĝi estas. Tamen bone farita filmo. Vidu kiel ni Nepalanoj vivas. Tio ne estas aventuro, sed nia ĉiutaga vivo. Mi esperas ke vi ĝuos tiun ĉi filmeton. Mi tiel deziras esperantigi ĝin. Nur mankas al mi teĥnikan eblecon.

Bonvenon al Nepalo

Image
Bonvenon al Nepalo!

Miloj da turistoj "malliberigitaj" apud Monto Everesto

Image
Ĉirkaŭ 3000 eksterlandanoj atendas senhelpe en malgranda vilaĝo de Lukla, apud Monto Everesto de unu semajno ĉar ne povis okazi flugoj de aviadiloj de tiu regiono pro malbona vetero. Inter ili, ĉirkaŭ 100 pretis pagi mendon de helikoptero vendrede. Eĉ ili ne povis ricevi tiun luksegan servon ĉar mankis tiaj helikopteroj por ĉiuj. Surke estas la proksima loko kie la helikoptero povis lasi ilin sed eĉ tiu loko ankaŭ suferas pro pluveto kaj nebulo. Centoj da aliaj turistoj preferis piedmarŝi dum kvar tagoj, de Lukla al Jiri (Dolkha) por savi sin. La eta vilaĝo de Lukla ja estas paradizo por la turistoj, sed la subita amasiĝo de turistoj estis kvazaŭ katastrofo por ili kiuj estis kvazaŭ malliberigitaj. Mankis dormejo, manĝejo kaj akvo por la turistoj. Do estis danĝera plu vivi en tiu vilaĝo, kvankam multaj turistoj ĝojas viziti tien eĉ unufoje dum ilia restado en Nepalo. Aliflanke, centoj da flugoj estis nuligita el Pokhara, alia turista urbo de Nepalo en tri tagoj pro la manbona vete...

Nia kunveno kun turisma oficisto

Marto 30, 2006 Hodiaŭ posttagmeze ni havis seriozan diskuton kun la ĉefoficisto de Nepal Turisma Oficejo (NTB). Mi, Mukunda, Narendra, Bharat kaj Poshraj kune monstris nian malkontenon kaj malĝojon pro la informo kiun la NTB dissendis post kiam NESPA skribis al aktivistoj de homaj rajtoj kaj ĵurnalstoj ke Marzena kaj Vojtek estis forkaptita de Maoistojn. Anstataŭ helpi nin trovi kaj sciis la ĝustan informon pri la gepoloj, NTB rekte skribis al ĵurnaloj ke la informoj de NESPA estis misinforminta kaj ke ili vere ne estis forkaptitaj. Ni rekte diris ke ni nur volis helpi al la gepoloj ĉar estas geesperantistoj kaj ni havas tian mondskalan rilaton inter ni. Kaj, la oficisto respondis ke ili nur volis savi la imago de la lando. “Persono aŭ asocio ne gravas. Nur lando gravas,” diris la ĉeoficisto Tek Bahadur Dangi al ni. Ili fakte volis pruvi ke ne estas problemo por turistoj en Nepalo.  Ili pensis ke se oni legas tian novaĵon ke la Maoistoj forkaptas turistojn, multaj turistoj...