2012/08/15

Historio de Gresillon


Mi estas laca hodiaux. Sed ja komenicigxis mia leciono. Hodiaux mi rakontis pri la avara popatrino. Tio eks vere interesan diskuton pri la rilato inter bopatrino kaj bofilino. Denove ni iris al la rilato inter genepoj kaj geavoj. La partoprenantoj estis du/tri maljunulinoj (avinoj) kaj du gejunuloj (patro kaj patrino). Ili reprezentis du generaciojn - avinoj certe deziris ke gefilioj kaj genepoj sekvu ilin sed la gepatroj diris ke avinoj ne povas akcepti deziron kaj pensmanieron de la nova generacio.

Poste ni gxenerale diskutis pri laboro, vilagxo kaj urbo, aux modernigxo.

Post tagmangxo mi montris nepalajn fadenpupojn al Chistoph. Sed li diris ke li ne havas ideon pri la fadenpupojn. Tamen li ja donis al mi konsilojn. Mi volis renknoti Niky-n sed ne povis.

Vespere mi ne multe parolis. Mi montris du kanto-filmojn, de Nevara kutro kaj de Teeej. poste mi montris miajn bildo-kolektojn pri vidindajxo, masko-danco kaj festivaloj. Mi montris malgrandajn maskoj kaj nepalaj fadenpupoj.

Antaux la mangxo, ni staris por grup-foto.

Post interesa rakonto de Niky, ni vidis la DVDon pri la historio de la kastelo Gresillon. Por mi esti en tiu cxi historia kastelo estas cxiam honoro. Mi ekrevas pri konstruo, akiro de simila kastelo en Nepalo por dauxra Esperanto-movado en Nepalo.

Venis cxirkaux 150 da homoj en la jaro 2011.

No comments: