Lastaj kunsidoj de UK
2007-07-10 Matene komencis la UEA Komitato 3 kie oni diskutis pri reformacio de regularoj ktp. Tio ne multe interesis min kvankam mi devis lerni la kernon de la UEA admnistracio kiel la prezidanto de la landa asocio. Mi ne plu povis toleri ĝin kaj tuj turnis sin al la kunsido de E@I. Estis du junuloj kiuj respondecis pri E@I kiuj rakontis pri la historio de la projekto, disvastiĝo de la programo kaj denove pri iliaj planoj. Tio estis vere utila por mi. Mi provos labori kun aŭ por ili je mia nivelo. Mi scias ke mi estas stulta pri tiaj aferoj sed mi estos ĉe ili. Post mallonga umado venis tempo por la kunsido pri indiĝenaj popoloj. Do mi volis lerni kiel Esperanto povas helpi la movadon de indiĝenoj kaj konservi iliajn rajtojn. Sed sekvis rakontoj pri kio mi ne interesiĝis kaj volis dormi. Jen finfine mi estis libera. Mi tuj iris al kongresa poŝtoficejo por sendi poŝtkarton al Ursula. Kaj mi ankaŭ havis kelke da katrojn kun speciala ŝtampo. Mi tuj iris eksteren por manĝi kaj surv...