2009/06/28

Bungadio returnis ali sia hejmo



Estis la fino de la festivalo de Bungadio- la plej longa en Nepalo - hieraŭ. Bungadio estas preĝata kaj de Budhanoj kaj Hinduoj kiel dio de pluvo kaj rekolto. Oni kredas ke lin oni bonvenigis por forigi sekegon en Katmando-Valo la 7an jarcenton kaj de tiam daŭras tiu ĉi festivalo ĉiujara. Post tri monatoj de caro procesado in Patano, ka dio hieraŭ vespere reiris al sia hejmo en la vilaĝo Bunga, ĉirkaŭ 8 kilometroj for de Katmando.

Atnaŭ la fino de la procesado, okazis ceremonio de vesto-ekspozicio la saman tagon. Okazis tiel, laŭ legendo, antaŭ miloj da jaroj, dum la festivalo, iu venis tien vertita per tre luksa vesto, ornamita per diamantoj kaj aliaj jeveloj, kaj alia diris ke tio estas lia. Do ekis disputo. Antuax la fino, spektantoj decidis ke oni deponu ĝin ĉe la dio kaj poste venu kun fina decio. Ne venis ambaŭ ĝis hodiaŭ kaj ĉiu jare, antaŭ la fino de la caro-procesado okazas ekpozicio, por montri al la mondo ke la dio ankoraŭ posedas kaj zorgas ĝin (estas alia afero kaj kelkaj homoj kredas ke la iu el tiama reĝa familio jam forvendis ĝin en Eŭropo kaj kio nun la dio posedas nur estas imitaĵo). Venis presidento, vicpresidento kaj la ĉefministro por obervi la ekspozicion kaj ricevi la piann donaconn de la dio, la "tikao" la ruĝa marko sur la frunto, kaj floroj. Homoj, religiemaj spektantoj, multe devis suferi ĉar la policanoj malpermesis iri al tiu loko por doni sekurecon al la gravaj politikistoj. Mi demandis min - do kiu donas sekurecon al civitanoj?

Post la fino, oni metis la teran idolon de la dio en malgranda palenkeno kiun portis kvar pastroj sur iliaj ŝultroj. Ili piede iris ĉirkaŭ tri kilometrojn trans la rivero Nakhu. De la bordo de la vilaĝo Bunga miloj da homoj staris laŭ la strato por "bonvenigi" la dion. Ili, laŭ tradicio ili ne estis feliĉa kun lia restato de la urbo. Ili pensas ke la dio jam malpuriĝis, restante kun malpuraj urbanoj kaj manĝante kiun ili donis al li. Do kun torĉo de pajlo, ili kriis maldece en la nevara lingvo, "chhualipua ĉjakaa peŭa!" (mi ne havas kuraĝon traduki ĝin en Esperanto, estas tiom maldeca). Knabinoj kaj virinoj nur ridetas. Jam de miloj da jaroj tio estas tradicio kaj krias ĉiuj maljunuloj kaj junuloj - multaj el ili ne komprenas kaj tiuj kiuj komprenas ĝin ne volas klarigi pri tio al aliaj homoj. La etoso estas tiom horora kun miloj da torĉoj en nokto kaj homoj tute ne povas vivi unu la alia pro la elkreskanta fumo. Estis tiom ĥaosa, brua kaj tumulta sed homoj ne ĉesis kuri post la palankeno. Krio de slogano kaj tradiciaj drumoj pli malfaciligas la partoprenadon, sed tio mem estis la parto de la procesio.

Larmo elversiĝis el miaj okuloj pro fumo kaj kun dolorantaj okuloj, mi povis foti la dion kelkfoje. Multaj el ili ne estis bonaj ĉar, unue, mia fotili ne estas preta foti nokte kaj due oni ne lasas nin dum du sekundoj foti.

Poste, antaŭ la temlo, familioj de la fastoj faris longan riton por la dio - tio estas renaskiĝo de la dio kaj oni akceptas lin nur post ĉiuj ritoj kiujn la geinfanoj trapasas.

=
Tagmeze mi iris la la NEspA oficejo tagmeze hieraŭ. Estis du vic-prezidantoj kaj la ĝenerala sekretario, kaj ankaŭ estis Philip por helpi. Mi vidis ekzemplerojn de Mikrifone, la ĉina bulteno sur la planko. Estis bona novaĵo ke Indu ricevis vizon al Pollando kaj aliflanke ankaŭ etstis malbona parto ke Poshraj kaj Himlal ankaŭ ne ricevis ĝin. Por ili estis mesaĝo ke ili devas vojaĝi al Delhio por intervjuigi al la pola ambasadorejo. Vojaĝo al Delhio por intervjuo kostos multe, kaj neniu certas ke ili ricevos la vizon intervjuite. Do, Poshraj anstataŭ petis verki leteron por li, por sendi al la ambasadorejo ke li ne povos veni al la intervjuo. Mi ja bedaŭras ke lia tiom longa strebo iros vane se li ne sukceos trovi la vizon. Ili diskutis kion ili skribu al Franziska.

Trovi vizon al eksterlando estas ĉiam malfacila por nepalanoj. Kaj pli ol tio. Nepalo ne havas bonan imagon en Polando. Kulpas iu junulo kiu nomiĝas Prakash. Li vojaĝis al Pollando antaŭ kelkaj jaroj por partopreni en la IJK kaj ne revenis. Do, la konsultejo en Katmando havis informon pri li kaj demandis pri li al vizo-petantoj ĉi foje.

La ĝenerala sekretario diris, kial ni lerni Esperanton, se ni ne povas partopreni en internaicaj programoj?

Mi estis al la oficejo precipe por peti ion al la prezidanto sed ŝi ne venis. Tion mi faros tion poŝte.
=
Mi hazarde legis novaĵon en Libera Folio ke ĉirkaŭ duono de junularaj organizaĵoj dormas. Mi resendis ligilon de tiu novaĵo al elstarantaj gejunuloj de NEJA kaj ankaŭ kopie al prezidanto, vicprezidantoj kaj ĝenerala sekretario. Neniu jam ne respondis al mi. Mi kredas ke ili diskutas kiel do ili povas revivigi nian ŝatatan julularan sekcion de NEspA.
=
La Esperanto-kurso daŭras. La gelernantoj venas regule kaj ĝuas. Sed, kiel ĉiam okazas, estas prenkresjuloj kaj ne volas praktiki en la klasĉambro kaj ne havas tempon en hejmo por fari hejman taskon. Kaj do, kompreneble, ili bone komrenas sed ne povas produkti hovajn frazojn.

2009/06/22

Knabino forrabita, murdita en cxefurbo


19-jara-kanbino estis forrabita kaj murdita en Katmando. La gepatroj de la knabino jam donis 1,000,000 da rupioj al la forrabistoj, sed ili ne lasis sxin vivi. Tio estas stato de Katmando. La kriminaloj vivas per subteno de la politikistoj, kiujn ili forte pagas. Tio estas la kialo ke politikistoj, plej parte enmigrantoj al Katmando, ne laboras sed vivas luksege. Neniu estas sekura en Nepalo!!!!!!!!

Laux la jxurnalo, la knabino estis tre inteligenta kaj estis selktita por intervjuo en iu jxurnalo sed sxi ne revenis. Poste per sxia mantelefono, la forrabistoj postulis grendegan sumon de mono. La gepatroj, raportis pri tio al la poico sed estis preta pagi monon al la kriminaloj (tio montras ke homoj ne fidas ke polico laboras sincere cxi tie). La gepatroj ja sendis monon sed revenis nur kadavro, bucxita en partoj revenis. Sixa korpo estis bucxita en ok partoj kaj disjxetitaj en apartaj distriktoj. Imagu kia estas la murdisto.

La polico diris ke estis sxia iama instruisto, kiu vokis sxin al lia cxambro, seksatencis, kolektis monon de sxiaj gepatroj kaj poste murdis brute.
Jen la akuzita murdisto.

=
Jam pasis tri semajnoj. La eksa cxefministro minacas el stratoj kaj la nova cxefministro (kiu malvenikigxis en la baloto) jam ne sukcesis fari sian kabineton. Li planas fari 45-membran kabineton, ne cxar ili havas laboron sed cxiuj membroj de paritoj volas igxi ministroj. Sed hontinde, neniu respondecas. Cxiuj nur parolas pri grandaj aferoj sed neniu montras responcdecon kiam okazas akcidento en la lando. Vidu, regas senhontemuloj Nepalon.

2009/06/21

Ne okazis estrara kunveno en NEspA - dokumentario pri la milito

Tre bedaŭrinde hieraŭ mi ne povis iri al la asocio. Mi estis diskuntata pri la Epseranto-kurso ĉe la lernejo. Estas tre interese ke venis 9 personoj por lerni Esperanton. Ili bone faris simplajn frazojn en du tagoj. Mi kredas ke ili bone progresas.

Fakte, mi planis iri al la asocio heiraŭ por ricevi pli da vortaroj. Mi bezonas 10 kopiojn por disdoni al miaj gelernantoj.

Hieraŭ estis la tago de estrara kunveno. Mi telefonis al du estroj kaj ili diris ke ne povis okazi estrara kunveno ĉar mankis sufiĉe da nombro de estraranoj. Kutime okazas estrara kunveno en la unua sabato de ĉiuj registaraj monatoj. Bezonas pli ol duono de estrarao por okazigi la estrara kunveno. Mi ne memoras kiom da foje okazis estraraj kunvenoj en pasintaj sep monatoj, post kiam nova estraro estis elektita dum la nacia kongreso de NEspA en novembro 2008.

Tri homoj el Nepalo jam estas preta partopreni en la UK en Bjalistoko. Tre bone.

Post tagmeze mi iris por rigardi dokumentarion pri la tn "Popola Milito" de Maoistoj de Nepalo. Dum 12 jaroj pli ol 13,000 da homoj estis morgitigaj kaj 15,000 da aliaj homoj malaperis. Nek la registaro, nek la tiamaj rebeluloj scias pri ili. Tiuj homoj kiuj perdis iliajn vivojn je la nomo de revolucio nun serĉas iliajn identiojn kaj la politikistoj nun batalas por "profitemaj" ministrejoj.

Interse, tiu dokumentario prekaŭ ne montras kiel kaj kiom kruele la soldatoj murdis aŭ atakis al la militantoj de Maoistoj. Eble tio okazis ĉar la dokumentario estis farita per monhelpo de Usonaj organizaĵoj, kiu ĉiam pensas ke Maoistoj estas teroristoj. Do, estas ĉiam maljusta labori per mondonacoj de unu organizanto malneŭtrala.

2009/06/14

Mi prelegis pri Esperanto

Laŭ la plano, mi hodiaŭ prelegis pri Esperanto en "School of Creative Communications", en Kupandol, Lalitpur. Venis 9 homoj en tute kiuj sekvis la anoncon en ĵurnaloj kaj afiŝoj en stratoj. Tio estas grnda sukceso kie homoj tute ne parolas pri nia internacia lingvo.

Mi klarigis al ili kio estas Esperanto, kial ĝi estas internacia, kial ĝi estas facila, kie oni povas uzi ĝin kaj kie troviĝas la parolantoj. Mi ankaŭ klarigis pri agadoj de NEspA. La aŭskultantoj impresiĝis kaj kelkaj inter ili eĉ promesis veni al la kurso. La kurso komenciĝos ekde lundo, la 15an de junio. Unu el ili diris ke li atendis lerni Esperanton dum pasintaj 20 jaroj. Li ekinteresiĝis pri Esperanto en 1990 kiam mi mem lernis sed li ne povis tiam lerni kaj li soifadis por samideaniĝi.

Mi informis pri mia okazonta kurso en NEspA lasta sabate kaj petis al estroj ke ili sciigu pri mia kurso al homoj kiuj volas lerni ĝin. Neniu venis el la asocio. Ja venis du knaboj hieraŭ al la lernejo kiuj mistere demandis pri rilato inter la lernejo kaj asocio. Mi povis kompreni kio okazis.

Dankon la Jacob, li sendi bondezirojn el Danio, trans la muroj. Sed neniu nepalano sendis al mi tion. Mi telefonis al Narendra kaj petis numerojn de la gesinjoroj kiuj venis al Thamel por lerni Esperanton. Mi parolis kun la sinjoro sed li ne havis tempon krom sabatoj. Li poste diris al mi kiuj esperanstistoj venos al la prelego. Mi diris mi persone invitias al neniu sed jam sendis mesaĝon pri tio.

Do, ne gravas kiom ajn venos, mi ekinstruos Esperanton ekde lundo. Kaj, la kurso estos sukcesa finance por mi, nur se venos pli ol 10 lernantoj kaj se ne mi egale malgajnas. Uh....

Libro aŭ kandelingo?

Mi tagmeze iris al la asocio. Mi kaj Narendra kune supreniris kaj parolis pri la kurso. Supre estis neniu. Mi vidis ke la ĝenrala sekretario preparais leteron por peti vizon, por la prezidanto kaj aliaj. Mi bondeziras ke ili ricevu la vizon kaj bone partoprenu en la kongreso.

Mi vidis ion kio ŝokis min. Mi vidis ke sur la tablo iu uzis Esperanto-libron "Sed homoj kun homoj" por bruligi kandelon! kaj la Kandelo finbruliĝis sed ĝi jam ne tuŝis la libron kaj dank' al dio, fajro ne kaptis la ĉambron..... (vidu la bildon).

Mia kara, ĉu tiu sendinto kiu sendis al ni la bonkvalitan kaj historian libron ĉar mankis al ni kandelingo? Ĉu iu el la estroj jam legis ĝin? Mi memoras ke tiu libro venis en kelkdekoj. Mi proponis ke ni disvendu ĝin al homoj malmultkoste por ke ili almenaŭ legu aŭ koservu ĝin en iliaj ĉambroj ĉar mi vidis ke neniu zorgis la librojn. Sed venis respondo de la ĝenerala sekretario ke la libroj eble estas pli valoraj. Eble, estas pli valoraj por uzi kiel kandelingo.

La asocio jam dungis iun dum du jaroj kaj denove oni parolas pri dungado de oficisto. Ĉu tiu dungito ne povis almenaŭ labori sur la libroj amataj, kiujn ni ricevis kiel donacoj? Devis veni S-ino Tatjana el Rusio por ke ni almenaŭ faru liston de niaj esperantaj posedaĵoj. Tie staras ni.

Poste venis la ĝenerala sekretario kaj niß parolis pri Sudarshan, bankoj ktp. Mi estis tie dum unu horo. Ni tri nek en, per aŭ pri Esperanto parolis kaj mi lasis la ĉambron.

Mi ne forgesu diri al vi ke Sudrashan, la agento por NEspA dum la lasta IHR, telefonis la mi ĵaude kaj diris ke li iros al policejo se NEspA ne finpagos lin. Mi diris ke polico estu lasta opcio kaj ni unue ĉiuj sidu kune kaj trovu la sovon. Mi ne povas diri ĝis kiam NEspA donos al mi la finan bilancon de la internacia programo.

2009/06/12

Ni renkontigxu en Mongolio!




Mi prelegos pri Esperanto morgaux matene. Kaj la kurso komencigxos ekde lundo matene.
Bonvolu kontakti min se iu konas iun kiu volas lerni Esperanton.

2009/06/07

Oni diskutis pri vizo en NEspA

Mi vidis multajn homojn hieraŭ en NEspA oficejo kompare al normalaj kunvenoj: Estis Bharat, Narendra, Indu, Poshraj kaj Himlal. Se mi ne eraras, Himlas venis al la asocio unua fojo post elektiĝo kiel estrarano de la asocio antaŭ sep monatoj. Pli bone estas malfrue ol neniam, ĉu ne?

Inter ili, tri - Indu, Poshraj kaj Himlal - estas partoprentoj al la UK. Kiel mi ĉiam diras, la asocio brilas en junio kaj julio, kiam oni diskutas pri vojaĝo al UK. Poshraj disis ke li provis peti vizon el germana ambasadorejo kaj li ne sukcesis.

La lu-mono kontraŭ la ĉambro estis pagita. Kaj oni denove parolis pri ebleco trovi malmultekostan ĉambron, jam ĝi estas malnova ŝerco. Post tri monatoj oni eble denove parolos pri tio.

Kaj oni ankaŭ parolis ke ni devas regule instrui Esperanton. Mi diris ke ni ofte klopodis sed ne sukcesis ĉar mankas lernantoj al ni. Mi informis pri mia okazonta kurso kaj petis ke ili helpu min trovi lernantojn. Indu diris ke ŝi planas instrui al ŝiaj kun-oficistoj.

Venis ankaŭ ideo dungi iun por oficado de NEspA. Narendra diris ke li estas preta ofici. Mi memoras, NEspA dungis al iu knabino, Archana, dum cixrkaŭ du jaroj. Ŝi tajpis mian vortaron dum 18 monatoj kaj mi ne sukcesis ricevi la manuskripton. Kaj dum la sama periodo, mi mem devis iri al la NEspA oficejo por demandi ĉu mi rajtis partopreni en la NEspA kongreso. Post longa ĥaoso, ŝi lasis la oficejon kaj mi poste, ŝi aperas eble du foje en la jaro en la asocio.

Poste venis Ajit, Kanchan kaj Mukunda Chhetri, kiuj sidis en alia ĉambro kie laboris Philip sur komputilo. Li tajpis leteron de la asocio por la partoprenontoj por peti vizon.

Hieraŭ estis Monda Etoso-Tago. Neniu havis tempon pensi pri etoso - la malglaciiĝantaj montoj, malpuraj riveroj, mankantaj rioltoj kaj malpurega aero. Ĉiuj nur pensis kiu kaptos bojan senĝojn de ministerejoj. La esteroredinara ĉefministro jam ne sukcesis fari lian kabineton kaj unu el liaj subetnintaj partioj baldaŭ dividiĝos ĉar unu sekcio decidas esti ekster la registaro. Do, okazis simpajn ritajn aferojn, plej parte, por feliĉigi donacantojnl. Tio esta mem etoso.

2009/06/02

Striko por Nevara Aŭtonoma Ŝtato


Lunde (la 1an de junuo) okazis striko en la Katmando, Lalitpur, Bhaktapur kaj aliaj proksimaj distriktoj. Nevaroj, la indiĝenoj de la Katmando-Valdo, okazigis strikon por postuli Nevaran Aŭtonoman Ŝtaton en tiu regiono. Mi ne estas certa ĉu ĝi estas bona ideo. Mi opinias ke Nevaroj, same kiel homoj el aliaj gentoj metiras sepcialan staton en iliaj regionoj. Sed ĉu ni postulu ŝtaton? Mi dubas. Malgraŭ ĉio, nun ne estas alia opcio kiam aliaj etnoj jam tre malamike prezentis sin, demandante sian aŭtonomajn ŝtatojn. Do, kial ne Nevaroj nur? Eble ili volas montri al enmigrantoj ke la valo apartenas al ili. Mi penas pri tio.

Interese, Nevaroj estis subtenita ankaŭ de homoj de aliaj etnoj, kiuj kredas je Maoismo. Tio estas stranga eco de nepalaj Maoistoj ke ili subtenas etnan ŝtatojn. Kaj, homoj el aliaj etnoj, ekz Tamangoj, Gurungoj, Raioj, Magaroj ktp ne subtenis al Nevaroj. Ironie, ili postulas iliajn proprajn ŝtatojn en iliaj regionoj sed ne ests preta diri ke Nevaroj ankaŭ havu ilian ŝtaton. Ili fakte volas ke ili regu iliajn regionojn kaj samtempe vivu en Katmando kiel komuna ŝtato. Huh?

Oni ne permesis homojn verutigi autxtojn, motorciklojn, biciklojn kaj malfermi vendejojn. Nature, kelkaj homoj estis vunditaj kiam homoj malamike protestis kaj kiam policanoj batis ilin.

Jam pasis 10 tagoj ke oni decidis doni postenon de ĉefministro al malvenkita Madhav Kumar Nepali, oni jam ne povis fari kabineton. Ĉiuj postulas profit-donajn ministerejojn kaj la batalo daŭras. Hontinde denove, NC, la demoratoj, volas sendi Sujata Koirala (ankaxu malvenkita, sed filino de prezidanto de la partio) kiel ĉefo de ministroj. Ŝajnas ke ĉiuj mokas kune demokration kaj baloton. Kaj Maoistoj jam decidis forte protesti kontraŭ la registro de malvenkitoj.

Hodiaŭ, mi donacis kopiojn de Nepali-Esperanto-Vortaron al S-ro Shree Prasad Shrestha kaj S-ro Gambhir Man Shrestha. MI jam donicis ĝin al S-ro Baikuntha Man Maskey antaŭ tri tagoj. Al S-ro Gambhirman, mi ankaŭ donacis Vojaĝon al Muktinath.

Mi parolis kun School of Creative Communications por instrui Espernaton. La kurso komenciĝos ek de 15an de junio.

2009/06/01

Mi venidis mian libron, acxetis la vortarojn cxe NEspA

Mi estis en la NEspA oficejo sabate. Estis iel frukto dona tiu vizito.

Bharat, Philip estis cxe la komputilo. Ankaux estis Rudra. Poste venis Narendra, Posxraj, Parasar kaj Shree.

Mi proponis ilin acxeti mian libron "Vojagxo al Muktinath" Tri - Poshraj, Bharat kaj Phili - acxetis gxin. Mi multe esperas ke geamikoj cxe ni acxetos mian libron kaj ankaux aspiras eldoni iliajn librojn en estonteco. Narenda kaj mi trinketis la vinon. Poshraj bezonis NEspA-paperon por peti vizon. Poste ankaux venis Ajit, Kanchan kaj Mukunda Chhetri. Tio fakte estis granda partopreno.

Mi diris ke mi bezonas vortaron por disdoni al miaj geamikoj. Mi acxetis d 10 kopiojn. Tiel mi malliberigis tiun vortaron, kiuj estis en malgranda sxlosita cxambro de la asocio dum pasintaj tri monatoj.

Parasar volis ke ni vendu gxin malmultkoste. Mi ne scias cxu li jam acxetis lian kopion aux ne. Mi diris ke ni devas zorgi la prezon cxar se iu ne volas acxeti kontraux 100 rupioj, tiu eble ne acxetos ankaux kontraux 50 rupioj. 100 rupioj fakte ne estas granda sumo por tiuj kiuj volas lerni la lingvon kaj uzi gxin per helpo de la vortaro.