Posts

Showing posts with the label Germanio

Germana Esperanto-Asocio petas vian helpon

Mi jxus trovis informon ke Germana Esperanto-Asocio petas vian helpon. Helpo por Esperanto; Germana Esperanto-Asocio estu inter la plej ŝatataj asocioj de Germanio Germana Esperanto-Asocio bezonas vian helpon. En Germanio momente okazas granda konkurso de germana banko. La celo estas voĉdoni por la plej ŝatataj asocioj en Germanio. Kompreneble Germana Esperanto-Asocio volas aparteni al la plej ŝatataj asocioj (se ni estus inter la unuaj asocioj tio lasus bonan impreson al la publiko). Krome la plej ŝatataj asocioj ricevos monpremion. Montru ke Esperanto funkcias! Bv. subteni al GEA!!! Ni demandis la bankon kaj ili informis nin, ke ĉiu retuzanto povas voĉdoni kaj doni 3 voĉojn por Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ili informis nin, ke ne gravas el kiuj landoj oni voĉdonas. Bv. voĉdoni por GEA!!! En la aldonita dokumento ni klare priskribas kiel fari tion. Vizitu: la dokumenton "Klarigoj" kaj voĉdonu por GEA en la konkurso por trovi la plej ŝatatajn asociojn de Germanio. Temas...

En Frankurto, kun Franciska

Image
Estis agrable ĉe Franciska. Ni ĝoje matenmanĝis. Ni povis ankaŭ gustumi nepalstilan nutelon, kiun mi portis kune. Posttagmeze ni kune veturis al la stacidomo kun s-ino Saito kaj s-ino Kimie, kiuj ankaŭ gastiĝis ĉe s-ino Franciska. Post etas atendado venis Ursula. Francika iris al stacidomo kaj al flughaveno por adiaŭi la gapanajn gastojn. Mi kaj Ursula havis ŝancon vagadi en moderna kaj historia partoj de Franfurto. Ni promenis en Franfurto, unu el grandaj urboj de Germanio. Grandaj urboj ne multe allogas min, sed mi ĝojis vidi alian etoson de Germanio, post paca restado en la vilaĝo de Fachingen. Estis kvartalo kun multaj modernaj magazenoj. Ankaŭ homoj kantis sur strato por disvendi iliajn kompaktdiskojn. Tiu kvaratalo apud la stacidomo estis plenplena de eksterlandanoj. Koreoj kaj Cxinoj havis ecx iliaj propraj vendoj kie oni uzis siajn literojn. Interesis min la vendejo de armiloj. Pafiloj estis dekoraciitaj en la fenestro de la vendejo. Kaj surprizis min almozpetantoj, ...

Adiaux Fachingen, mi turismis en Ruedesheim

Image
Hodiaux matene mi lasis hejmon de Ursula kun mia valizo. Estis ja malfacila lasi tiun hejmon kiu donis al mi amon, komforton kaj felicxon dum kvin tagoj. Mi ricevis interesajn donacojn de sxi. Krome estis la plantojn de rubuso. Mi imagis ke mi sukcesos travivigi gxin en katmanda etoso. Ni fotis nin multfoje, sed ne suficxis. Kaj je la jxusta momento, la baterio de mia fotilo finigxis. Ni kune veturis al bela urbeto de Ruedesheim, kontruax la fresxa aero kaj gxuante la bela pejzajxo de deklivoj, tradiciaj domoj kaj la vasta rivero. Ni trapasis la riveron Rejnon de nia dekstra flanko. Kaj maldekstre estis rokoj de Lorely/Lorelei/ Lorelejo. Ursula rakontis al mi interesan folkloron. Estis iu bela virgulino/niksino tie kiu cxiutage kombis sian oran haron sub suno kaj sxia beleco tiris atenton de maristoj, kiu devis trafi akcidenton kontraux la deklivo. Kaj jen komencis folkloro. La roko ankaux gajnis famon pro la poemo de Heinrich Heine el la jaro 1823 .  Jen la kanto, ...

Pikniko

Matene mi estis preta iom malfrue ĉar ni nur je la 11a foriris. Ni vizitis la laborejon de Ursula. Estis simpla domo ĉe la strato; estis ege pura kaj bone aranĝita. Poste ni iris al la piknikejo. Post atendo dum kelkaj minutoj venis ŝiaj kolegoj kaj klientoj. Unu el ŝiaj kologoj jam vizitis al Bharato, Haridwar kaj Gangrotri ktp. La azia vivstilo plaĉis al li. Kaj li diris ke oriento nur kopiis malbonan flankon de Eŭropo. Mi aldonis ke ni lernis uzi plaston sed ne lernis kiel ĝin aranĝi. La klientoj venis kun siaj familianoj. Estis ja plezuro partopreni en la eŭropstila pikniko. Ili aranĝis fajron kaj rostis viandaĵon. Ene estis salatoj, fruktoj kaj trinkaĵoj. La pikniko finis kaj samtempe pluvis. Tuj poste la plovo vnis kun flmo-tondro kaj ankaŭ hajlis. Oh, ŝi povis veturi je rapideco de 70 kilometroj eĉ dum tia pluvego. Ŝi havis planon iri al ludejo Minigolf sed ni ne povis ludi pro la pluvo. Tamen mi ĝojis regardi ĝin el ekstero. En la hejmo, ni rigardis filmo pri Katmand...

Vogelburg kaj Diez en Germanio

Image

Vizito al Limburg en Germanio

Image
Limburg ( http://www.limburg.de/ ) (ankaux nomigxas  Limburg an der Lahn)  estas proksima urbeto de Fachingen. Mi kaj Ursula promenis hodiaŭ tien ekde manteno. Post mallonga aĉetumado survoje, ni estis en al centro de la historia urbeto. Onidire, antaŭ 35,000 jaroj homoj ekvivas kaj post multfoja laboro de diversaj regantoj ktp, civilizacio en tiu urbeto floris. Dietkirchen estis la centra parto de la urbeto kaj ankaŭ eble la plej alta parto de ĝi.  Sur gxi lokas la plej bela preĝejo  http://en.wikipedia.org/wiki/Limburg_Cathedral . Oni ne devas pagi por eniri. Ĉirkaŭ as centoj de malgrandaj antikvaj domoj, kie situas nun luksaj resturacioj kaj vendejoj de memoraĵoj. Mi aĉetis kelkaj memoraĵoj por mi kaj por miaj geamikoj. Ankaŭ troviĝis kelkaj nepalaĵoj, kiuj terure multekostis. Ni mariŝis laŭ la akvo-muelilo kaj poste sidis ĉe la rivero.  Ni iomete diskutis pri filozofio apud la rivero. Ni ĝoje sidis apud la surstrataj seĝoj de iu resturacio ka...

Fachingen, la paradiza vilagxo en Germanio

Image
2011 08 03 Fachingen Mia tago komenciĝis en Germanio kun brileco de la tago. Estis freŝa aero kaj bele vetero. Ni eltrajniĝis kaj denove veturis per loka trajno ĝis Limburg. Estis kvieta kaj bela urbeto denove. Venis Alfred, la edzo de Ursula por preni nin en lia aŭto. Ni veturis al Fachingen. Estis monta vojo kun multaj kurboj sed la aŭto rapidis ĝis 125 km po horo. Ni atingis al la hejmo. Mi ne povis kredi miajn okulojn ke homoj povas vivi tiel romantike en moderna mondo. Estis preskaŭ parto de rakonto de utopia, klasika romano. Ekstere ĝi aperas tre normala, ordinara eŭropstila vilaĝa domo sed ene estis trezoro de dekoraĵoj, donacoj el preskaŭ la tuta mondo, kvazau la muzeo. Post repozo ni vizitis al la vilaĝo. Estas malgranda vilaĝo kun ĉ 700 homoj. Estis ĉiam bonvenema kaj parolema persono en la strato. Ni poste ripozis al kiu benko de kie videblis alia parto de la vilaĝo, la akvo-fabrikejo kaj la loka trajnstacidomo. La akvo de Fachingen estas monfama pro ĝia kuraciga minera...