2015/07/27

Eksterlandanoj regas Nepalon !


En kinoj kaj romanoj, ni vidas ke eĉ unu eksterlandano en via lando suspektindas. Li povas spioni, transporti drogojn, dungi kriminalojn ktp. Sed vidu, Nepalo estas eble al sola lando en la mondo kiun regas eksterlandanoj !

Kvankam pluraj ministroj de nuna registaro estas fifamaj koruptoj, almenaŭ unu aperas kiel pura vizaĝo. Ministro pri ĝenerala administracio Babu Pandit Kvara nun proponas amendon de nuna akto pri publika administrado, kiuj malpermesas tiujn nepalanojn, kiuj jam akiris civiatecon de Usono kaj aliaj landoj, aŭ almenaŭ havas tiel novamatan "verdan karton", plu labori en Nepalo sub la registara laboro. Kaj oni miras.............. ke troviĝas pli ol dek mil homoj, kiuj laboras por la registaro (aŭ simple ricevas salajron dela registaro) sed ili ne plu estas fidemaj nepala civitanoj kaj ili jam akiras civitanecon aŭ atesto pri ĉiama vivanto ("PR") de multaj riĉaj landoj kiel Usono, Aŭtralio kaj aliaj. Neniu scias kial ili tamen vivas en Nepalo kaj laboras (aŭ pretendas labori) por la nepala registaro.

Plie, eĉ pluraj ministroj de nepala nuna registaro estas civitanoj de la Usono, aŭ ili jam ricevas tiel novamta "verda katro" kiuj ebligas ili iam ajn veni al Usono kaj labori.

La nova amendo de la leĝo malpermesos tiajn ne-nepalanojn labori plu en la regisataro. Tio signifas ke pli ol 10 mil homoj rezegos el diversaj postenoj de registaro. Tiaj homoj apartenas al armeo, polico, sano, juĝo kaj teĥnikaj aferoj. Ili rekte ne diros ke ili rezegnas pro la nova leĝo sed eble diros ke ili estas maldana aŭ ke ili subite devas vojaĝi eksterlande. 10 mi veraj nepalanoj havos tiujn laboroj !

Nu, kiam miloj da homoj subite rezegnos, ĉu tiam la ministroj kiuj posedas atestilon ke ili apertenas al iu tiu alia lando, daŭre estos en la monistrejo kaj regos Nepalon? Tio estas granda demando nun.

Laŭ la ĵurnaloj, nunaj ministroj - Dr. Ram Sharan Mahat, Minendra Rijal, Dr. Narayan Khadka, NP Sauada, Sunil Thapa - posedas atestilon ke ili estas ĉiama loĝantoj ("PR") de iuj tiuj landoj !

Imagu, se unu el tiuj ministroj devis vojaĝi al Usono kiel reprezentanto de nepala registrato kaj li devas fari ian du-landan traktaton, ĉu li faros tion je profito de Nepalo aŭ Usono? Kompreneble, li faros tiel ke Nepalo malgajnos kaj lia vera lando gajnos. Ĉu ili ne estas malamikoj/spionoj al Nepalo?

Pli da novajxo en loka jxurnalo:  http://dainiknepal.com/2015/74855.html#sthash.6qMuQmOv.dpuf

2015/07/26

Felicxan Espernato-Tagon !

Hodiaux estas Esperanto-Tagon ! Ni celebras Espernato-Tagon.

Varmajn bondezirojn al vi cxiuj okaze de Esperanto-Tago ! Mi sukcesis desegni la oficialan afisxon pri  Esperanto Tago en mai gepatra lingvo.

Kaj unu el retpagxoj eldonis novajxon pri Esprento-Tago kun la afixo. Jen la retadreso:

Samtempe, apris mia longa artikolo pri lingva justeco kaj uzo de Esepranto en la fama retjxurnalo esamata.com. Vi povas legi gxin cxe http://tinyurl.com/razen20150726

Mi multe esperas ke vo povas viziti la pagxon kaj danki la redaktiston por lia afabla subteno por nia monskala movado. Koran dankon al vi cxiuj.

2015/07/21

Cxu vi havas sugestojn por nepala konstitucio?

Jen venas tempo ke ni sugestu por pli bonigo de nia planata konstitucio. La registaro jam elspezis bilionoj da dolaroj por estari veran Konstitucian Asembloon, kie representu homojn el cxiuj etnoj, rasoj, religioj, regionoj kaj seksoj.

Sed post tiom da jaroj kaj bataloj kaj ptorestoj surstrataj, kelkaj gvidistoj de cxefaj, cxiuj el alta kasto kaj Hinduanoj kaj parolantoj de sama lingvo subite kunsidis, kiam la homoj estis suferantaj pro la tertremoo, ke ili tuj finu la skribadon de la konstitucio. Do, kiel dramo, la aferoj kiujn ili ne povis decidi en pasintaj ses jaroj - pri federalismo, identio de etnaj grupoj, rajtoj de diversaj lingvoj, sekularismo ktp. Ni ne havas tempon kompreni cxion kaj ili findecidis.

En Nepalo trovigxas cx 123 lingvoj kaj cxiuj ili estas nepalaj lingvoj, sendube. Sed la registaro elektis unu el tiu lingvo kaj nomigxis gxin "Nepala" kaj diras ke tio estas al oficiala lingvo. Ni cixuj devas lerni tiun linigvon por iri al lernejo, laborejo, hospitalo kaj tribunalo. Sed tiuj, kiuj parolas la registara lingvo ne devas lerni aux kompreni la lingvon ecx de tiu regiono kiel ili nun ekvivas. Tio signifas ke mia lingvo, la lingvo de indigxeno ne havas ian ajn rajton en mia lando. La registaro diras ke oni devas lerni la oficialan lingvon, kaj oni "havas rajton" konservi kaj praktiki la lokajn lingvojn de la indigxenoj. Cxu tio estas lingva justeco?

Kaj, la politikistoj iris al Barato ! Kvankam Nepalo estas sendependa lando, la politikistoj estas kiel sklavoj de Barato. Ili cxiam devas paroli kun la cxefministro de Barato post aux antaux iu grava decido. Ili revenis, kontente, eble. Kaj diris ke ili akcpetas retmesagxon de sudestoj de la tuta popularo. Mi preparas doni mian liston.

Sed hieraux, la 20a de julio, la registaro prezentis sin kiel diktatoroj kaj batis, pafis per larmo-gaso al protestantoj  kaj al tiuj kiuj venis por sugesti. Tiel homoj estas malkontentaj kun la "drafto" de la konstitucio. Kelkaj koruptaj kaj mensogantaj politikistoj ricevis ecx atakojn. Oni jxetis sxtonon al la cxefo de Maoista partio, kiu ekis "popolan militon" kaj kiu respondecas pri morto de 18.000 da homoj.

Mi petis aknaux per Facbook ke ni sendu sugeston al la registaro pri lingvaj ratoj (tre malmulte da homoj ecx resondis, ironie).









2015/07/11

Mia biciklado

Mi ne estas biciklisto sed mi sxatas bicikli en vilagxoj almenaux unufoje en semajno. Cxiu semajne, dum matenoj de sabatoj, mi iel biciklas. Hodiaux mi biciklis al Naikap, Machhegaon kaj Satungal. Tiel mi vidas naturon kaj ankaux domoj disfalitaj pro tertremo. Homoj nun eltiras rubajxojn de iliaj disfalitaj domoj...

Bicikli en urboj stas ja dangxera cxar en Nepalo ne ekzistas aparta vojeto por biciklistoj. Ni devas lukti kun aliaj grandaj veturiloj. Kaj cxiuj malrespektas nin, ke ni estas malricxaj homoj.

Aliflanke, biciklado ja estas tre luksa hobio nuntempe. Cxio por biciklistoj tre multe kostas. Mi elektas la plej malmulte kostajxojn. Mi gxuas naturon dum biciklo. Kaj vi?


2015/07/01

Jen estsa nepala ministro !

Ministroj nature estas idealoj por popolaro. Ili pensas ke kelkaj homoj farigxas ministroj pro iliaj bonaj agoj dumvivaj. Sed de tempo al tempo ili tiel montras tian konduton kiun ni ne atendas.

Npalo estas tia. Rizo-plantado estas ja festivalo en Nepalo sed iam io okazas tro amuze. La ministro pri agrikulturo Hari Parajuli hieraux publike atakis, forteprenis iun virion en la kamparo !!!!

Oni, post longa batalo, juxs faris legxosn ke estas punida tusxi, preni aux cxagreni virinon kaj jen la ministro staris kontraux la legxo kaj oni ne punos lin.


(Fotojn mi trovis ein Facebook)

Post granda kritiko en Facebook kaj jxurnaloj, la ministro resegnis. Sed....sed la virino venis al jxurnalo kaj diris ke jxurnalistoj ekspluatis sxin. Memkompreneble la eksministro devigis sxin paroli por savi lian politikan vivon. Kaj, tiu kompatinda virino....mi beduxras.


Chhaupadi - la malbeno al menstrauantaj virinoj en okcidenta Nepalo


 Ne estis la unua fojo mi aŭdis pri "Chhaupadi", sed la hororo mi sentis kiam mi vidis la malgrandajn kabanojn kun mallarĝaj enirejojn unuafoje estas preter priskribo. Jes. Ni ankoraŭ vivanta en primitiva, barbara aĝo. Kaj ĉar ni vivas en Nepalo.

Menstruo estas simpla, natura afero kio rilatas kun ĉiutaga vivo, sano kaj kresko de knabinoj kaj virinoj. Kio estas tiel granda afero pri ĝi? Knabinoj, nature, socie lernas pri ĝi en la konvena tempo, lernas kiel alfronti ĉi tion kaj alkutimiĝas pri ĝi laŭ tempo. Aliaj, eĉ ne devas tedi pri ĝi. Jes, ĝi fariĝas devo de viro-familianoj, se ŝi bezonas helpon, subtenon aŭ sugestojn pri sanaj aferoj. Sed la kazo  ĉi tie estas multe pli de viraj fieroj, egooj, vireco kaj decido de viroj ol oni povas imagi en Plej Okcidenta Regiono de Nepalo . En tiuj montaraj distriktoj - nome Darchula, Baitadi, Dadeldhura / Bajhang, Bajura, Achham / Humla, Mugu, Jumla, Kalikot kaj iom ankaŭ en Dailekh, Jajarkot kaj Surkhet.


Ili forte kredas ke virinoj fariĝas malpuraj dum tiuj 4/5 tagoj de ĉiu monato kaj iliaj dioj - "Mate", kiel ili nomas lin - ne ŝatas vidi virinojn veni al ili dum tiu periodo. Do, la viroj devigas virinojn dum iliaj mensturaj periodoj limigi sin en malgrandaj, mallumaj mallarĝaj kabanoj / barakoj sen ajnaj fenestroj aŭ pordo. Foje pli ol ses virinoj devas pasigi tiun periodon en tiaj ĉambretoj kiu estas pli malgranda ol mallgranda liteto. 


Viroj ankaŭ ne permesas ilin preni varmajn tukojn aŭ litkovrilojn. En somero ili devas alfronti la danĝeron de serpento-pikoj kaj vintre ili devas toleri severan malvarmon kaj neĝadon. Ebleco de viktimiĝo de seksatenco estas ĉiam tie.

Estas afero de neglektado, insulto aŭ eĉ malamo kontraŭ ili por la komuna vilaĝanoj. Ili ne rajtas promeni sur la ĉefaj vojoj, iri al la akvo fotuso aŭ al temploj. Knabinoj ne rajtas iri alla lernejo dum la periodo.

Krom tio ĉi, ili ne rajtas konsumi lakton, jogurton kaj ajnan nutraĵon , kio estas pli grava, ol iam. Ili devas dependi al iliaj familianoj kiuj alportas manĝaĵon apud la kabano por ili kaj forlasas ĝin.

Viroj kredas ke se virinoj en periodoj restas en siaj domoj, tigroj venas kaj atakas ilin aŭ iliajn brutarojn. Aŭ la dio koleros pro ili kaj ili malsaniĝos. Ili donas gravecon pli al la nevidebla dio, ol iliaj propraj familianoj, kiuj vere zorgas pri ili.

Evidente, ĉi tiu "tradicio" aŭ "kulturo" daŭras seninterrompite dum jarcentoj kaj virinoj havis nenian fortecon stari kontraŭ viraj membroj de ilia societo. Sed almenaŭ ekde ĉirkaŭ 20 jaroj multaj naciaj kaj internaciaj ne-registaraj organizoj komencis levi voĉon kontraŭ tio, ĵurnaloj komencis skribi pri ĝi. Estas preskaŭ akceptita ke virinoj ne povas vivi egale al viroj en Nepalo. Tamen ĝi estis granda ŝoko por homoj en urboj. "Ĉu homoj ankoraŭ loĝas tiel barbare en Nepalo?" ili demandas. Post tio, multaj virinoj kaj aliaj sociaj organizoj iris tien kaj provis levi konscion en la socio. Sed oni nek povus ŝanĝi virojn ne povis konvinki virinojn por pretigi ilin por batali por siaj rajtoj, por egaleco. Jes, multege da mono de tiuj internaciaj organizaĵoj iris tien kaj revenis nur dikaj raportoj.

Miaj vizitoj en Dadeldhura, Achham kaj Kailali antaŭ unu semajno malkaŝis ke la tradicio estas ankoraŭ vivas kaj oni povis enkonduki malmulte da ŝanĝo malgraŭ abundan laboron kaj monon kontraŭ tiu tradicio. Nun, la homoj ankoraŭ estas ortodoksaj, kiuj ne estas pretaj por aŭskulti aŭ diskuti pri Chhaupadi. Junuloj ne oponas virinan liberiĝon sed ili ankoraŭ faras ruzaj, cinikaj rimarkoj kiam iu parolas kontraŭ tiu "tradicio". Ili asertas ke virinoj mem ne volas ĉesi praktikadon de Chhaupadi. Virinoj, kiel ilia sorto havas ĝin, estas mutaj. Ili povas nek malkaŝe batali, nek povas argumenti pri tiu sistemo. Kiam iam viroj komencas paroli pri menstruo, ili nature ruĝiĝas, silentas aŭ fuĝas. Aŭ, eĉ tiuj virinoj, kiuj parolas publike kontraŭ Chhaupadi estas devigitaj elspezi kvin tagojn en tiuj Chaugoth (la kabanoj kie ili vivas dum la periodoj). Ilia devo iĝas publika ŝerco inter vivoj.

Jes. Kelkaj ŝanĝoj povas videbli : en lernejo iras junaj knabinoj, tio estas sanĝo.  Sed plejparte ili ankoraŭ devas loĝi en barakoj. Ili diras ke ili ne volas ĝin sed iliaj gepatroj volas kaj  pra-gepatroj. La radio de espero - almenaŭ iliaj infanoj ne devos alfronti tiun sorton. Kaj knabojn ankaŭ ne volas apogi sian ortodoksan pra-gepatroj.

Danke al la ribelemaj junuloj, iuj de la vilaĝoj nun estas deklaritaj "Chhapuadi liberaj" VDCs. Ili estas tiel nomataj sur paperoj kaj registaraj dokumentoj. Sed praktikoj estas ankoraŭ senbridaj eĉ tiuj tiuj vilaĝoj. Kelkaj havas  "plibonigitajn" barakojn. Sed ili ja havas barakojn. La registaro planas deklari Accham kiel "Chhaupadi liberaj" distrikto. Sed je la praktika nivelo, ilia celo estas ankoraŭ tre malproksime.

Kaj kion la sociaj organizoj faras? Ili faras oftajn vizitojn, esploras la situacion, preparas raportojn kaj aranĝas monon por alia studado.

Vi demandas kial la registaro silentas aŭ indiferentaj pri tiu fi-kutimo, ĉu n? Ĝi estas malfermita al ĉiuj. Tiu tradicio rekte rilatas al la Hinduismo, kiu estas la majoritata religio de la lando. Kaj la plejparto de la homoj en registaro aŭ aliaj decido-faraj organoj apartenas al tiu religio; ili ne estas pretaj paroli kontraŭ tiu aŭ fari ajnan aŭdacan decidon ĉesi ĝin. Ilia silento estas la respondo... Jam en 2005, la Supera Tribunalo faris verdikton, ke tiu devus esti descontinuado. Efektive, pli de la popolo en la registaro ankoraŭ volas vidi virinojn tuj barakoj. Nu, kiu metis la sonorilon sur la kato?

Jen kelkaj videoj: