Posts

Showing posts with the label literaturo

Rakonto pri jetio*

Image
Antaŭ multaj jaroj jetio vivis en iu malvarmega ĵangalo de Sulukhumbu distrikto, proksime al la monto Everesto, la plej alta monto-pinto de la mondo. Etis tiom malvarme en tiu valo ke eĉ akvo de rivero glaciiĝas dum la vintro. Pro tio, malmulte da homoj vivis tie kaj estis maldensa vilaĝo. Vivis diversaj animaloj kaj birdoj en la ĝangalo. Jetio estis unu el tiaj bestoj kiuj troviĝis en la monta valo. Jetio estis tute stranga besto, kun granda korpo kaj grizaj haroj. Gxi ofte eniris la vilagxon kaj murdis virojn senkiale. Sed gxi kaptis virinojn al gxia groto malproksime. La virinoj devis obei la beston cxar ili timis morton. Iam la jetio prenis iun lertan virinon de la vilagxo. Gxi ne vundis la virinon sed estis terure vivi en al groto kun tiu abomeninda besto dum multaj tagoj. Iun tagon, kiam la jetio iris eksteren por kolekti mangxajxojn, la virino tre atente iris eksteren kaj marsxante atingis iun dometon malproksiman. La mastro de la domo estis ekstere, por engresigi liajn besto...