Posts

Showing posts with the label Apsana

Nekrologe, al Apsana

Image
La nova jaro jam kunportis malbonan novajxon por nepala Esperanto-movado. Apsana Giri, la 26-jara estinta prezidanto de NEJO forpasis hieraux kiam sxi veturis per auxtomobilo en Usono. Sxi ekde sptembro studis biologikan sciencon en Bowling Green State Universitato de Usono. Mi ne memoras kiam sxi alvenis al nepala movado, sed mi miris ke sxi tre bone parolis Esperanton, inter la grupo de junuloj, kie apenaux iu komunikas. Kaj, dum mallonga tempo, sxi estis en koroj de esperantistoj, pro sxia gxentileco kaj lerteco je lingvo-nivelo. Estis sxia ideo eldoni "Templo"n, la revuo de NEJO, kiun mi povis redakti. Ni estis kune dum nia vojagxo al Japanio kaj sxi rekte flugis al Usono por plu-studi. Ni esperis ke sxia reveno al Nepalo donos novan dimension por la junulara movado de Esperanto. Sed tio ne ebleos nun. Tre tre bedauxrinde, nepala movado perdas la perlon kiun la maro ne ofte donas al ni. Mi petas sxi restu en paco, cxe niaj koroj. Mi sxokigxis kiam Poshraj subite tel...