2023/12/07

Saluton.


 Saluton. 

Post longa tempo mi venoas por blogi. Ne estas temoj... aux interesoj por skribi plu. Mi iel malproksimigix de miaj geamikoj. 

Mi vias pace kaj felicxe.

2023/11/05

157 mortis en tertremo de okcidenta Nepalo



Pli ol 157 homoj estis mortaj pro la forta tertremo en la okcidentan parto de Nepalo nokte vendrede (La 3an de novembro 2023).

Laŭ la Enlanda Ministerio, 105 homoj mortis en distriktoj Jajarkot kaj 52 en Rukum Okcidenta, laŭ la informoj ricevitaj ĝis sabato vespere.

Laŭ la Nacia Oficejo de Tertrema Monitorado kaj Esplorcentro, la 6,4-grada tertremo kun epicentro en la distrikto Jajarkot estis registrita je la 23:47 vendrede nokte. Pro la tertrmo pli ol 200 homoj estis vunditoj
kaj centoj da domoj estis detruitaj. Eble pli da homoj estas subterigitaj en la detruitaj domoj, laux la registaro.

La vunditoj estas alportataj al Nepalgunj, Katmando kaj aliaj lokoj per helikopteroj de la Nepala Armeo por kuracado. La Nepala Armeo, Nepala Polico kaj la Armita Polictrupo estas implikitaj en la savo kaj krizhelpo de la sismaj viktimoj. Pli ol 1,500 sekurecaj personaroj estis deplojitaj en la trafitaj lokoj.

La registaro prepariĝas preni pliajn decidojn pri serĉado, savo kaj helpo de la kabineta kunveno dimanĉe. La registaro ankaŭ aranĝis senpagan kuracadon por la vunditoj en la tertremo.
Registara oficisto de la Ministerio pri Internaj Aferoj diris ke la registaro liveros helpon al la familioj de tiuj, kiuj perdis la vivon en la tertremo, traktadon de vunditoj kaj provizoran kaj konstantan loĝejon por la forlokitoj. Centoj da domoj estis difektitaj de la tertremo ĝis nun. La detaloj de la damaĝo al la fizika strukturo estas kolektitaj.

La registaro dauxre distribuas materialojn kiel tendoj, kovriloj, matracoj, dormsakoj kaj mangxajxoj ktp. al la familioj kiuj perdis siajn hejmojn.

Kvankam diversaj landoj esprimis sian deziron veni kaj helpi en la serĉo/savo, oni decidis nun labori per la registaro de Nepalo kaj aliaj mekanismoj, esprimante dankemon pro la engaĝiĝo de la aliancanoj.

2023/06/16

Saluton

 


Karaj geamikoj,

Saluton. Mi jen venas post jaroj. 

Nu. La tempo flugas. Nun mi estas for de Epseranto-movado. Kaj pli malpli ecx for de Esperanto mem. Tamen Esperanto ja estas en mia koro. Kaj mi ne povas forgesi gxin. Cxar gxi donis al mi multajn belajn memorojn kaj bonkorajn geamikojn tutmonde kiujn me ne povus trovi se mi ne lernis la internacian lingvon. 

Jes. Nun tempe oni ne legas blogojn. Do mi silentis. Mi esta tamen ligita kun "Facebook". Mutaj homoj venas, montras iliajn opiniojn kaj fotojn. Oni mi povas legi pri Esperanto-movado en multaj landoj. Mi dankas ilin. Kelkaj venas por babili. Mi ankaux lelkfoje babilas kun ili felicxe.

Jam de longe oni cxesis skribi leterojn. Kiam mi eklernis Esperanton en 1990. Siribi leterojn, iri al posxtoficejoj, stari en vicoj por acxeti posxtmarkojn kaj sendi leterojn... kaj denove atendi dum monatoj por ricevi respondojn kaj denove skribi. Tio estas vera gxojo. Nun tio estas nun en mia memoro.

Nunteme oni ecx ne korespondas per retleteroj. Cxu ne?

Sed la rilato - amo inter koroj kaj koroj - ja vivas. Mi memoras tiujn gastojn kiuj kun portis fratecon al mia hejmo, kaj kreds ke ili ankaux memoras mi.

Kaj, tiujn kiujn mi renkontis dum miaj maloftaj partoprenoj al Universalaj Konregoj. Cxu vi memoras min?

Dankon al cxiuj.