"Registara" atako al ĵurnalaro
Aktivistoj de la reganta Komunista Partio de Nepalo (Maoistoj) hieraŭ atakis al unu el ĉefaj ĵurnalejoj. Ili vundis unu ĵrunaliston kaj rompis oficaĵojn de Himal Khabarpatrika. Ili estis "laboristo"-aktivistoj de la partio aŭ, iu sence, la registaro mem. En la plej nova numero de la ĵurnalo estis artikolo pri Maoisto-laboristoj kiuj nur kreas problemojn en ĉiuj fabrikejoj kaj ĝi fifamigas la mondskalan movadon de la laboristoj. Ĝuste pro iliaj agadoj, multaj fabrikejoj jam fermiĝis. La aktivistoj serĉis tiun raportiston kaj kiam ili ne povis trovi lin, ili rompis tablon kaj ankaŭ vundis alian ĵurnaliston. La ĵurnalisto tie diris ke estis simple spertaj militistoj kiuj atakis ilin. Ili estis bone disaranxitaj, malgranda grupo venis supre kaj serĉis la ceteran ĵurnalistoj kaj rompis ĉion kiam ili ne povis trovi lin. La atako dum 15 minutoj estis tre bone planita - ekzakte kiel ili atakis al policejo dun tiel nomata "popola milito". Ironie, la ĉefministro (kiu prezida...