Posts

Showing posts with the label Esperanto-movado

NE instruas Esperanton

Image
Nepalaj Espeantistoj (NE) hodiaŭ ekis Espearanto-kurson por komencantoj. Venis 16 kursanoj en la hodiaŭa sesio de enkonduko. Ni diskutis pri la bezono, kreo kaj disvastiĝo de Esperanto. Kaj ankaŭ enkondukis ilin pri la alfabeto de Esperanto. Insturos ilin Narendra Raj Bhattarai, Poshraj Subedi kaj Razen Manandhar en ĉiuj vendredoj, posttagmeze je la 4a, ĉe la oficejo de NE, en Thamel.

Esperanto125 - ni celebras 125jarigxon de Esperanto en Nepalo

Image
All over the world, people celebrate 125 years of Esperanto today. One language cannot replace another and we can't kill one's mother language to make somebody politically superior. I believe in equality of all languages of the world. Do you? हलिं न्यंक थौं एस्पेरान्तो भाय् या १२५ दँ हनाच्वन। छगू भासं मेगु भाय्यात विस्थापित यायेफइमखु अले छम्हसित राजनीतिकरुपं बल्लाकाबिइत सुनांनं थःगु मां भाय् त्वःतेफइमखु। जितः संसारया दक्वभाय्या समान अधिकारय् विश्वास दु। छितः दुला? En al tuta mondo, oni celebras 125jariĝon de Esperanto hodiaŭ. Unu lingvo ne povas anstataŭi alian lingvon kaj oni ne povas forlasi sian gepatran lingvon por politike fortigi alian personon. Mi kredas je egaleco de ĉiuj lingvoj de la mondo, ĉu vi? Ni, nepalaj esperantistoj, celebris la 125jariĝon de Esperanto en Thamel.Venis Poshraj, Navin, Nabinlan, Navaraj, Bishwa kaj Razen (mi). Aliaj multaj estas en Vietnamio por partopreni en la UK. Tamen, tio ne estas malmulta en nepala movado ĉar tiom da homoj venas ...

Rendevuo kun s-ro Hans

Image
Ni havis gajan rendevuon cxe mia hejmo heieraux. Venis Narendra, Poshraj kaj Navinlal. Hans el Gernanii estis la cxefa gasto, kompreneble. La 80-jarulo cxiujare vizitas Nepalo por montri lian amon al ni nepalanoj kaj nia Esperanto-movado. Ni babilis pri multaj aferoj - pri politiko, ekonomio, socio kaj Esperanto-movado en Nepalo. Dankon al vi cxiuj por via afabla vizito.

Miloj da turistoj "malliberigitaj" apud Monto Everesto

Image
Ĉirkaŭ 3000 eksterlandanoj atendas senhelpe en malgranda vilaĝo de Lukla, apud Monto Everesto de unu semajno ĉar ne povis okazi flugoj de aviadiloj de tiu regiono pro malbona vetero. Inter ili, ĉirkaŭ 100 pretis pagi mendon de helikoptero vendrede. Eĉ ili ne povis ricevi tiun luksegan servon ĉar mankis tiaj helikopteroj por ĉiuj. Surke estas la proksima loko kie la helikoptero povis lasi ilin sed eĉ tiu loko ankaŭ suferas pro pluveto kaj nebulo. Centoj da aliaj turistoj preferis piedmarŝi dum kvar tagoj, de Lukla al Jiri (Dolkha) por savi sin. La eta vilaĝo de Lukla ja estas paradizo por la turistoj, sed la subita amasiĝo de turistoj estis kvazaŭ katastrofo por ili kiuj estis kvazaŭ malliberigitaj. Mankis dormejo, manĝejo kaj akvo por la turistoj. Do estis danĝera plu vivi en tiu vilaĝo, kvankam multaj turistoj ĝojas viziti tien eĉ unufoje dum ilia restado en Nepalo. Aliflanke, centoj da flugoj estis nuligita el Pokhara, alia turista urbo de Nepalo en tri tagoj pro la manbona vete...

Elena kaj Walter trovis ilian filon tie ĉi

Image
Kiu scias kies filo vivas kie? Ĉu ne estas interese ke Elena kaj Walter, geesperantistoj el malgrnda vilaĝo de Italio 'Breda di Piave" trovis ilian filon en Nepalo? Okazis tiel. Post longa serĉado, ili oficiale trovis ĉarman kaj kompatindan knabon Ganesh, kiel ilia filo. Li estis vivanta en registara orfejo de Balmandir en Katmando. De longa tempo ili serĉis infanon el Nepalo por preni ŝ/lin kiel ilia filo aŭ filino. Ili venis antaŭ kvar tagoj por preni la filon. Dank' al Dio. Elena diris ke ili preferis havi filon en Nepalo ĉar ŝi tre amas Nepalon. Kvankam, ŝi venis al Nepalo nur antaŭ kelkaj tagoj. Mi ricevis informon pri ilia alveno en Katmando pere de lernu.net. Mi tre ĝojis kiam ŝi skribis al mi en lern.net ke ili jam sukcesis trovi ilian filon en Katmando. Mi tamen ne povis aranĝi tempon por tuj viziti al ili. Hodiaŭ (2010.08.25) psottagmeze mi vizitis ilin al ilia hotelo. Mi ĝojis kiam mi vidis ilin manĝanta kun la filo en la restoracio. Ŝi tuj konis min. Mi s...

NEspA skribos al KAEM pri la vortar

Mi estis kun geesperantistoj dum tuta tago hodiaux. Je la tagmezo mi atingis al Thamelo. Estis Poshraj, Philip kaj Sri. Poste venis Narendra, Bharat, Indu, Ajit kaj aliaj du lernontoj. Je la fino venis Parashar. Philip volis ke unue ni decidu pri la vortaro. Bharat regais kiel cxiam... Post longa kverelo, ni decidis ke Sree zorgu pri la presado. Li tuj kalkulos kaj diros al NEspA kiom gxi vere kostos kaj "NEspA" petos monon al KAEM. Ni diris ke ni eldonos gxin je la fino de februaro. Bonge. Cxio estas bona se finas bone. Pri partopreno al UK. Venis mono de Indu kaj Poshraj (por depeni al NEspA) kaj gxin NEspA akcpetis kiel lauxregula. Do, la partoprenanto-petantoj estas Himlal, Indu kaj Poshraj. Nepalo ricevos helpon je aligxo kaj logxado por unu persono kaj tiu helpo estos dividita inter la tri personoj kaj alian monon ili mem arangxos. Estas bone ke cxi foje ankaux partoprenos tri personoj el Nepalo. Pri renkontigxo. Venis la sinjoro kiu zorgas pri turismo de Ghalegaon, la ...

Laboro pri vortaro: Ni havas revojn

Post longa silento, hodiaux ni, la vortaro-komitato, sidids por finlabori la vortaron. Jakob kaj Philip estis diskutanta kiam mi eniris. Philip kunportis kelke da vortaroj por prilabori. Mi montris al ili kion mi kaj Poshraj jam laboris dum unu monato. Do, la laboro glate iris. Poste venis Narendra kaj la laboro dauxris. Poste venis Poshraj kaj ni diskutis pri aliaj temoj laux la tagordo. Philip proponis ke ni ne hastu je eldono de laboro. Li proponis ke ni dauxre laboru sur gxi. Nepre estis bona ideo sed mi demandis min - gxis kiom? Mi kaj aliaj diris ke ja postulas multe da laboro sed ni diris ke unue ni finu tiun cxi parton kaj post eldono de gxi, ni dauxre redaktos gxin. Samptempe, ni ankaux planas labori sur Esperanto-Nepali vortaron (kiu laux mi estos amplekasa ka ni enmettoj cxijn vorton de PIV), posxvortaron kaj aliaj projektoj. Ni kredas ke nia laboro bone antauxeniros se neniu protestas kaj malhelpas nin. Mi aldonis ke ni devas doni vorto-karigojn kaj ankaux estus bone se...

Esperanto-filmoj el Nepalo?

Estis interesa hodiaux cxar vere okazis io esperanta cxe la NEspA. Venis Jacob Nordfalk kaj SEan Griffin krom Philip cxe nia oficejo. Do, devis auxdigxi Esperanto. Estis Philip kiam mi atingis tien. Poste venis Mukunda kun lia Nepali lingva libreto, kiun li donacis al Philip. Poste venis Poshraj kaj Mukunda Chhetri. Jakob montris kion li jam faris pri lia projekto de Maisy. Li vere jam laboris multe. Kaj li ankaux diskutis cxu eblos esprantigi alian faman infan-filimon "Thomas and Friends". Mi proponis ke ni Esperantigu "Meena", la projekto pri knabinoj de Suda Azio. Kaj mi ankaux diris ke mi jam esperantigis la tekston pri Tamang Heritage Trail, la filmo pri la vojagxo-vojo al Rasua kaj Langtag. Ni vidos kiel gxi realigxos. Li volis trovi kelke da homoj kiuj vere laboros dum kelkaj tagoj por fini la projekton. Mi diris ke eble junuloj povas helpi lin , cxar ili sxajne estas tre aktiva.

Mi reiros morgaux

Mi hodiaux finas mian vojagxon en Pokhara. Estis tre okupita sed mi vere gxuis la puran belan urbon. Matene ni iris al proksima urbeto Lekhnath por vidi kiel oni arangxas akvo-disdonadon. Estis inreresa sperto por ni. Vespere ni havis bongustan mangxon cxe Resturacio Almond's. Morgaux matene mi flugos al Katmando. Kaj denove... laborado. Hodiaux mi provis kontakti kun Himlal tri foje al lia posxtelefonilo sed li ne respondis al miaj telefonvokoj. Je la tria fojo, li malpermesis mian vokon kaj mi nature komprenis ke li ne volis renkonti min... tia estas nia Espernato-movado. Mi ecx ne povis renkonti iun ajn. Kiel mi povos kredi ke espernato vivas en Pokhara se mi ne povas vidi vivo-signon kiam mi estas cxi tie? Mi jam skribis ke mi neniam ricevas respondojn el Pokhara kiam mi hazarde skribas al ili. Renkonti samideanojn en Singapuro estis pli facile ol en Pokhara. De morgaux mi devas denove labori. Kaj nun mi devas esti preta por skribi tiom multe da raportoj.

Sabato, kiel ĉiam

Mi kiel ĉiam vizitis al la Esperanto-Oficejo. Mi vidis Philip, Bharat kaj Narendra. Mi rakontis pri mis sperto en Jokohamo. Poste venis Poshraj, Nabin Subedi kaj alia sinjoro kiun mi ne konas. Ili daŭre diskutas pri politikaj aferoj kaj mi poste lasis ilin. Toleri krokodilojn dum unu horo estis tro por mi. Mi ĝojas ke oni sukcesis renovigi la registaran atestilon post longa atendo.

Ŝonĝo pri Singapuro

Image
Estis stranga kaj amuza ŝonĝo por mi. Kiam mi sciis ke mi estis elektita por partopreni en la regiona konferenco por ĵurnalsitoj, okazonta en Singapuro, mi tuj respondis - Ne, mi ne vojaĝos. Mi nur volis konservi miajn feriojn por ke mi sukcese vojaĝu al Jokohamo, pri kiu mi jam ekrevis. Mi neniel volis ĝeni mian planon. Tamen, mi hazarde iris al www.lernu.net kaj serĉis ĉu troviĝis iu ret-uzanta esperantisto tie. Mi trovis kelke da samideanoj tie kaj do mi tuj korespndis kun ili. Mi demandis ilin ĉu eblos renkontiĝi se mi vizitus Singapuron de 12an ĝis 14an kaj sekvis respondo jese. Jen mi denove avidiĝis por kroma vojaĝo kiu povas ĵeti mian planon pri UK en danĝero. Mi silente preparis ĉion kaj diris nenion en mia oficejo. Mi nur devis peti ferion kaj mia ĉefo tion ne volis. Do mi silentis kaj nur antaŭ unu tago, mi rekte diris al li ke mi subite planis ferii en alia urbo, do... Kun grandaj okuloj li diris ke ĉar li jam promesis min unu monatan ferion, li ne povis. Mi estis obstina p...