2018/12/30

Mia nova libro aperis

Mia nova libro aperis la 29an de decembro, kiel donaco de nova jaro.

Mia libro "Hala Hala Bungadyo"
temas pri antikva rakonto aux mito pri alveno de dio buhidmsa "Avalokteshor" al Nepalo. Mi turnis gxin al fabelo. Mi multe esperas ke gxi placxas al homoj.

2018/12/17

Mia vojagxo en Bodhgaya, Bharato

De longa tempo mi ne povis skribi. Parte mi estas okupita pro familia afero, due mi laboras kaj ne povas doni tempon pri lebera skribdo, kaj, certe, mi ne plu interesigxas pri Esperantaj aferoj. Tio ne signifas ke mi ekmalamas la lingvon. Esperanto ja estas en mia koro.

Lastsemajne, mi vojagxis en Bodhgaya, Bharato. Estas la loko kie la Budho atingis Budhecon. Estas tre bela kaj anktiva templo. Kaj cetere, okazis la sanka legado de Tripitaka, la kolektajxo de cxiuj instruoj de la Budho. Estis pli ol 5000 bonzoj kaj bonzinoj el pli ol 15 landoj.





2018/08/07

Policanoj arestis la suspektitajn kriminalojn kaj pafmortigis ilin !

Du junuloj kaptis iun knabon kaj petis grandan sumon de rekompenco al la gepatroj de la knabo. Tio jam estas tre fama modo inter kriminaloj en Nepalo. Ili ecx mortigis la knabon. Do? Venis alia flanko de la rakonto - ke la polico kaptis du junulojn, prenis ilin al la gxangalo. Kaj poste venis novajxo ke ili intersangxis pafadon, kaj la du arestitaj homoj estis pafmortigitaj....

Laux la informoj trovigxis en jxurnaloj kaj la reto, du junuloj, Gopal Tamang (23 jaroj, de Sandupulchok Kartli) kaj Ajay Tamang (24 jaroj, de Nuwakot Samari), estis forkaptitaj en la domo de Shyam Lawat of Chhattisimi. La policanoj akuzis ilin ke ili estis la homoj kiuj forkaptis la knabon Nishan Khadka (11 jaroj).



Ne estas la unua fojo ke policanoj pafmortigis kriminalon aux sakuziton. Sed cxi foje, okazis iom alie. La policanoj suspektis ke la du junuloj, kiuj ne neiam havis kriminala sperton, vivas preskaux mizere kiel pentristoj por novaj domoj. Ili rekte iris all la cxambron de la junloj, severa batadis ilin, kaj metis ilin al iu auxtomobilo kaj prenis al ne konata loko.

Poste venis la informo ke la du akuzitaj junuloj estis pafmortigitaj de policanoj kiam okazis intersangxo de pafado ( tiel angle nomata encounter). La montirta bildo de la mortita junulo havis pistolon en lia mano.

Nun. La policanoj ne povas diri kial la knabo estis forkaptita (oni diris ke tio estis por mono, sed la junuloj ankaux scias la patro de la knabo estas for kaj patrino ne povas pagi tiom multe da mono), kaj kial la policanoj unue forkaptis ilin al gxanaglo kaj pafmortigis. Plie, neniu povas nun diri kiel la akuzitoj trovis pistolon kiam ili etis arestistaj kaj prenitaj al la gxanalo de la policanoj mem !

Bedaurinde, homoj en socia mideoj, ekz, Facebook, aplauxdas la policanojn. Tio okazas en Nepalo, kriminaloj estas apenaux punitaj kaj ili poste liberigxas, dank' al subteno de politikistoj. Sed, cxi tie, la afero estas alia. Lasu gxin gxis la raporto alvenos. Sed, ni devas diri, kie ni ne devas aplauxdi pafmortigon de policanoj.

2018/07/19

Vivo de tuin-oj kaj respondo de sxercema cxefministro


Pendi sin laux la kablo por trapasi dangxerajn riverojn ne estas aventuro por milionoj da vilagxanoj en Nepalo. Tio estas ilia cxiutaga vivo. Ili trapasas riveron por iri al lernejo, por acxeti medikamenton aux vendi legomojn.

Cxar trovigxas riverojn post cxiuj vilagxoj en montara Nepalo kaj la registaro ne eblas konstrui pontojn, homoj tiel arangxas siajn vivojn. Tio nomigxas "tuin" en lia loka lingvo.

Kaj, la nuna cxefministro KP Sharma Oli, kiu estas fama por liaj humurplenaj aux stlutaj remarkoj pri iun agan granvan problemon, nun aldonas nova sxecrcon je tiaj pendantaj vivoj de nepalaj civitanoj.


La fama bonzino Ani Chhoing Doilma donacis 10 milionoj da rupioj (cx 100 mil usonaj dolaroj) de la donacojn sxi kolektas. En la programo, la jxurnalisto demandis lin, "Kiam ni ne plu vidas tuin-nojn en Nepalo?" Li ridetis kaj gxentile respondis - "Tiu cxi jaro estos la fina jaro de malezisto de tuin-nojn". Oni ecx ne povas diri pro tiu sxerco. Laux la sistemo, emo de registaraj oficistoj kaj la korupto ni vidas en registaraj oficejon, ne eblas ke tio finigxos en venontaj dek jaroj. Kiel ni povas vivi en tiu cxi lando?

Por Facebook uzantoj : https://www.facebook.com/100005704185950/videos/922578851275579/

2018/05/24

Tagoj en Lumbini.......

De kvar monatoj, mi drauxe logxas en Lumbini, la naskigxloko de la Budho.
Kiam mi venis en januaro, estis ege malvarma. Ne frostis sed matene venas tiom malvarma vento ke estas malfacila respiri. Mi lavis miajn vestajxojn kaj dum du semajnoj, ili ne sekigxis...

Nun estas terure varma. Mi ne povas kiel mi vias en la urbeto kie estas cx 40 gradoj cxiutage. Kaj mankas elektro preskaux cxiuj du horoj kaj mi ecx ne havas venumilojn movantajn. Imagu....

Mi laboras por Lumbini Buddhist University. Estas interesa laboro.

Kaj mi nun sempteme laboras ankaux por Bodhi TV (www.bodhitv.tv). Estas interese ke mi cxiutage vidas Budhanojn el diversaj landoj kaj intervjuas ilin.






2018/03/14

51 mortis kiam aviadilo falis apud la flughaveno en Katmando

Entute 51 homoj mortis kiam la aviadilo de US-Bangla falis apud la flughaveno de Katmando lunde posttagmeze.

Estis 22 nepalanoj kaj 28 bangladeshanoj kaj cxinaj turistoj en la aviadilo. Estis 71 pasagxeroj en la aviadilo kaj, bonsxance, aliaj sucesis elveni la brulanta aviadilo kaj ili estis poste tuj portitaj al la hospitalo.








Forotjn mi trovis en diversaj retjxurnaloj kaj Facebook





2018/02/15

Donaco de Barbara

Post longa tempo mi iris al posxtoficejo hodiaux. Nuntempe, nek mi skribas nek iu skribas al mi. Plej ofte mi komunikas per Facebook kaj de tempo al tempo mi uzas retposxton 

Kaj, mi miris ke venis iu pakagxo ! Jam pasis mi ricevis pakajxon.....

Estis donaco de mia kara Barbara Kruszewska el Pollando. Mi tre gxojas riceivi ilin. Tio ne estas simpla libro, bilodo aux skribilo ktp Tio estas brakkumo de sxi. Mi estas tiel felicxa . Dankon dankon dankon !

2018/02/12

Apud la naskigxloko de la Budho, en Lumbini

De longa tempo mi ne blogas. Nuntempe mi logxas en Lumbini, la naskigxloko de la Budho. Nu mi laboras por Lumbini Buddhist University kiel su-profesoro. Estas nova sperto, nova respodeco kaj ja gxi donas al mi novajn revojn, por labori pli kaj plu por Budhismo.

Kaj, intertempe, mi ekas studi por doktorigxo ! Miaj senfinaj revoj !!