2015/06/27

Konferenco de donacantoj por subteni la viktimoj de tertremo



Du severaj monatoj post la granda tertremo, kiu prenis vivojn de 8.600 homoj, la registaro organizis internacian konferencon pri rekonstruo de Nepalo, la 25an de junio, en Katmando.

Nepala registaro invitis delegitojn de registaroj el diversaj riĉaj landoj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj por "rekonstrui" Nepalon, kiun detruis la tertremo. Venis ĉ 250 delegitoj el 40 donacantaj landoj kaj 25 internaciaj organizaĵoj. 

La registaro jam ricevis promeson kej ni riceovs 4.4 biliardo de usonaj dolaroj. Laŭ la registaro, kostos ĉirkaŭ  6.7 miliardo de usonaj dolaroj (aŭ 666 miliardoj de rupioj). 

Sed sed sed. Tio ne estas la fino de la rakonto. Nun komencas diskuto en Nepalo - ĉu Nepalo bezonas internacian subtenon aŭ ne?

La konferenco montras kiel avidaj, senhontaj kaj malaboremaj nepalaj ministroj estas. Pasis du monatoj, sed la registaro jam ne povis klarigi kiel ĝis nun ĝi elspezas la monon al la viktimoj, kion ĝi jam kolektis aŭ la monon el la nacia kofro. La homoj en vilaĝos ankoraŭ atendas la bazan subtenon (terure la musono komencas kaj daŭras pluvado dum unu monato en la tuta lando) kaj la urbanoj ankaŭ ne ricevas registaran subtenon. Kaj jam aŭdeblis/videblis sufiĉe multe da rakontoj pri koruptaj agoj de ministroj kaj registaraj oficistoj. Ni scias kiel la mono kaj materialoj de subteno estis kaŝitaj, venditaj ktp. 

Interese, ankaŭ okazis granda tertremo en 1934 kaj Nepalo estis malriĉa ankaŭ tiam. Sed la registaro faris preskaŭ ĉion per la interna mono por la viktimo. Kaj kiam oni kalkulas, troviĝis ke nur 6 pro cento da mono, elspezita estis subteno el eksterlandoj. Kaj, ne devas esti kialo ke nepala registaro nur nun tiel malriĉiĝis ke ĝi ne kapablas subteni la viktimojn.

Krome, Nepalo jam ne faris detalan planon, kiel ni uzos tiun monon, eĉ se venos sufiĉe da mono. Ni scias, ju pli multe da monon, des pli granda korupto..... tio estas Nepalo - kaj en sociaj organizaĵoj, kaj en registaro.

En tia situacio, kiel ni povas kredi ke la registaro bone uzos la monon kolektota de riĉaj landoj kaj la ĉiuj viktimoj vere ricevos monon?

Jes tre veraj kariakturajxoj pri internaciaj donacoj al Nepalo:



Vidu pli ĉe: http://setopati.net/politics/7287/Images---International-Conference-on-Nepal's-Reconstruction/#sthash.5CZtn9a2.dpuf

http://www.onlinekhabar.com/2015/06/293135/#sthash.kn0Svj0E.dpuf

2015/06/25

Virinoj malliberigxas cxiu monate en tiu regiono :(

Mi nun estas en plej okcidentaj regiono de Nepalo. Virinoj de Hindu familioj mizere vivas tie. Ili devas vivi en tiu cxi malgranda, malluma kaj senfenestra ejo dum "kvar tagoj en monato". Ili ne rajtas vivi en iliaj hejmoj. Laux la religio, dum tiu periodo, ili igxas malpuraj kaj iliaj dioj ne sxatas tion. Terure. Sekvos mia rakonto baldaux.

Mi estas en Dhangadhi

Post volagxo en multaj malproksimaj vilagxoj de la plej malproksimaj distriktoj de Nepalo - Kailali, Achham, nun mi estas en urbeto Dhangadhi.

Estas la regiono kie estas plej malmute evoluita, kie homoj estas la plej malricxaj, malmultaj estas lernejoj kaj laborejoj. Plej domagxe, virinoj estas tre malbone traktataj laux la loka religio aux tradicio.

Mi poste havos mutaj sxokantaj rakntojn.

Nun estas tre varme tie cxi.

Mi baldaux revenos.

Jen la mapo de la regiono kie mi estis-

2015/06/12

Li ne estas sxtelisto

19-jaraĝa junulo Nawang Dawa Sherpa el Solukhumbu, finfine fartis tion, nur por ricevi sukceson, kiu donis al li dum-vivan makulon..................



Sherpa venis el tre malriĉa familio sed li havas mirindan talenton je biciklado. Li jam partoprenis en Everest Marathon tri foje kaj atingis je dua pozicio unu foje. Li ankaŭ venkis titolon de Lamatar Cycle Race kaj Yakru Cycle Race.

Li ricevis informon pri la internacia bicikla konkurso okazona en Tajlando en 2016. Nature, li estis tre interesa sed tio multe kostis. Li petis helpon al multaj homoj sed li ne sukcesis. Finfine, li decidis. 

Li ŝtelis (tiel oni diras en policejo) bonkvalitan biciklon kaj aliaj aĵojn, de la biciklo vendejo el kie li laboris. Ĝi kostis ĉ 7.500 dolarojn. Li estis irinta al lia hejmo sed tuj li estis arestita. Li jam redonis ĉion al la vendejo. Li estis sincera junulo kaj estas la unua foje li tion faris en lia vivo. Sed li nun estas en policejo kaj atendas punon.

Irone, la registaro, registaraj oficistoj ne venas por subteni lin. Vi scias, dum internaciaj konkursoj, pli ol sportistoj vojaĝas politikistoj kaj iliaj subteantoj kaj pli da monon la registaro elspezas je tiuj oficistoj ol la sportistoj. Kvankam bicilado estas fama sporto inter gejunuloj en Nepalo, la registaro havas nenian planon promocii kaj subteni tiun ĉi sporton.




http://myrepublica.com/t20/item/21624-everest-marathoner-and-cyclist-arrested-over-theft.html#sthash.5B64M5E4.dpuf

2015/06/11

Terglito kauzis 53 mortojn en orienta montaro



Sxajne katastrofoj neniam lasos nin. Jam pasis ses semajnoj de ega tertremo kaj ni preskaux cxiutage sentas tremon. Pli ol tio, venis al ni novajxo de terglito el ordienta montaro de Nepalo.

53 homoj estis mortitaj kaj 12 aliaj estis vunditaj en serio de terglitoj kiuj okazis en diversaj vilagxoj de distrikto Taplejung la merkredon nokton. Multaj homoj en tiu regiono ankoraux estas malaperintaj kaj oni ne povas diri cxu ili forkuris aux mortis en la katastrofo.

La plej multaj homoj mortis el vilagxoj Liwang , Khokling , Libang, Libang,  Libang, Lingket,  Thinglabung, Khokling, Lingtepa,  Santhakra Thokling, Thinglabu kaj Lingket.

Dauxra pluvado en tiu regiono kauxzis la tergliton, laxu la oficistoj lokaj.

Pro la terglito, obstrukcis la Mechi ŝoseon kaj homoj ne povas vojagxi en tiu regiono.

-Vidu pli ĉe: http://setopati.net/society/6984/Taplejung-landslide-death-toll-reaches-53-(UPDATE)/#sthash.jrtG0Ee5.dpuf

2015/06/09

Jackie Chan en Katmando

Fama aktoro Jackie Chan jxus venis al Katmando por subteni la viktimojn de tertremo en Nepalo. Li kolektis cx 102 mil dolarojn persene kaj gxin li volas mem donaci al viktimoj.

Li venis al Katmando per helpo de Cxina Rugxa Krucxo kaj li donos la materialojn li acxeis al la viktimoj de Harisiddhi, la antikva vilagxo kies trandiciaj domoj kaj temploj estis disfalitaj pro la tertremo de la 25a de aprilo kaj postaj tremoj.



Nova konstitucio... kia konstitucio?

Post longa batalo, miskompreno, kverelo reciproka akuzado, la politikaj partioj finfine konsentis
anonci novan konstitucion por Nepalo hieraŭ nokte (de multaj jaroj, ĉefaj politikaj decidoj okazas nur nokto-meze). Ŝajne estas bonega ke Nepalo nun havas sian propran konstitucion kaj tio estos eble la fino de ĉiuj konfliktoj. Sed, timindas, ke tio nur malfermos alian pordon por pli severaj protestoj, kaj malamikecoj inter la altkastaj Hinduoj kaj aliaj indiĝenoj de Nepalo.

 La kvar ĉefaj politikaj partioj- Nepali Congress, CPN-UML, UCPN (Maoistoj) kaj Madhesi Janadhikar Forumo-Loktantrik- konsentis je la 16-punkta interkonsento pri ĉefaj disputema temoj  preparante la vojon por la proklami novan konstitucion de Nepalo. Unu el la ĉefaj temoj ĉiam estis federalismo - ni jam konsentis ke Nepalo estu federala, sed politikaj partioj, ne estas pretaj por agnoski idention de indiĝenaj popoloj.

La interkonsento subskribita de Ĉefministro Sushil Koirala, CPN-UML Prezidanto KP Oli, UCPN (Maoistoj) prezidanto Pushpa Kamal Dahal kaj MJF-L Prezidanto Bijaya Kumar Gachhadar asertas ke la lando estu federala en ok provincoj surbaze de ekonomia ebleco kaj identeco .

Laŭ la interkonsento, la registaro formos komisionon kun sesmonata ordono por fini la demarcación de federalaj unuecoj. Ni jam havis komisionon por aranĝi areon de la ŝatatoj/provincoj sed la plej altaj gvidistoj ne estas pretaj por akcepti la proponojn de la komisiono.

Estas tute ne komprenebla kial la politikistoj subite sidas por aranĝi tiun ĉi aferon kiam milionoj da homoj suferas pro la tertremo, la registaro jam malsukcesis eĉ disdoni plej bazajn subtenojn al la viktimoj de la tertremo. Jam surteriĝis kelkaj hontindaj rakontojn pri koruptado dum la disdono de materialoj aĉetitaj de la registaro je nomo de subteno al la viktimoj.

Kelkaj gravaj politikistoj de Nepalo:


2015/06/06

Pri mia blogo

Kelkaj homoj timas la veron. Ili faras cxion por ke mi silentu kaj ili regu la mondon en mallumo. Sed gxis kiam? Deveno venis atako al mia blogo <http://razeno.blogspot.com> per diktatoroj de tiel nomata Esperanto-asocio de mia lando. Cxiuj scias ke mia blogo estas mia persona opinio, sed kelkaj ne. Ili legas gxin (mi ne scias cxu ili vere bone legas aux ne, aux komprenas aux ne) kaj staras tuj por ataki min. Kaj, strange, tiuj homoj ne havas kuragxon mem havi propran blogon aux respondi rekte sub mia blogajxo (eble ili timas aspekti stulta publike) sed skribas al homoj kiuj logxas miloj da kilometroj malproksime kaj plendas pri mia blogo.

Mi ne volas blogi pri mia blogo. Sed venas tempo ke mi devas klarigi kelkajn aferojn, precipe kiam konversacioj, dissendoj kaj minacoj ne plu estas privataj. Bonvolu sciigu sin ke mia blogo estas mia propra posedajxo, miaj personaj opinioj kaj sentoj. Mi ne raportas pri, por kaj per iu organizajxo kaj mi ne celas gajni monon per tiu cxi blogo.

La 4an de junio, 2015, la gxnerala sekretario de Nepala Esperanto-Asocio sendis al mi leteron, kiun li sendis ankaux al gesroj Osmo Buller, Renato Corsetti, Hori Yasuo, Lee Jungkee, la cxefdelegito de Nepalo, prezidanto de NEspA kaj aliaj membroj de diskutgurpo nepalaj-esperantistoj. Jen la enhavo:



Estis suficxe grava. Mi atendis gxis iu nepalano respondis. Tio ne okazis. Mi scias ke nepalaj espeantistoj gxenerale ne interesigxas pri tiaj personaj atakoj. Ili bone komprenas ke mia blogo estas blogo, kaj nur blogo. Sed mi poste pensis ke mi devas reagi. Estis tute senutila respondi al tiu persono, kiu neniam parolas kun mi, telefonas min aux korespondas kun mi de jaroj. Sed mi devas skribi al tiuj honorindaj gesamideanoj kiuj logxas malproksime geografie, sed tre proksime al mia brusto.

La asocio jam donis laboron traduki mian blogon al ili. Bone. Mi aldonis kelkajn gravajn informojn al mia blgo. Kaj petis al ili bonvolu traduki cxion kaj sendi al li. Lasu la registaro kompreni kiel kiu regas la asocion, kaj mi ankaux volas scii cxu la registaro povas toleri diktarorecon de sociaj organizajxoj. Tio vere bezonas je nuna momento por fini la aferon - aux ke la aosico venu ekster la manoj de la dikstaroro aux gxi simple ne plu ekzistu !

Mi respondis jene:


Mi multe esperas ke mi denove ne deovs skribi pri mia asocio, por naski kiun mi mem ankaux multe labori, zorgis pri gxi dum multaj jaroj kaj amas multe.