Somero en Katmando
Oh Dio! Estas teture! La somero ne estas tolerebla. Ĉiutage ni devas vivi ĉirkaŭ la aero de 36 gradoj. Eĉ noktoj ne estas freŝaj. Kiam vento venas, ĝi kunportan varman aeron. En kelkaj okcidentaj urboj la gradoj kreskis ĝis 46. Katmando estis ja malvarmeta urbo ĝis antaŭ eble 10-20 jaroj. Sed post ŝvarmo de enmigrantoj, uzo de aŭtomobiloj kaj klimatiĝiloj ktp. La aero de Katmando pli kaj pli varmiĝas. Cetere, ĉar Katmando estas la valo ĉirkaŭgita de montoj, la aero formita tie ĉi ne ekstern fluas kaj akumuliĝas. La veteron reflektas la modo de knabinoj: Ili venas en mallongaj ŝortoj, sandaloj kaj maldikaj senmanikaj ĉemizetoj en stratoj. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj ŝortoj estis "eksterordinaraj" kaj nuntempe estas kutimaj inter urbaninoj. Ankaŭ estas la tempo por naĝado en la urbo. Troviĝas malmultaj publikaj naĝejoj kaj ili ne povas allogi homojn ĉar ne estas sufiĉe puraj. Anstataŭe, tiuj multekostaj naĝejoj estas ĉiam plena je vizitantoj. Musono estas la kutima pluvo-po...