Posts

Showing posts with the label socio

Kial amo fingxas je pafmorto?

Image
Je juneco, junaj koroj trovas amon kaj imagas ke ili dum tuta vivo subtenos unu la alian en ĉiuj facilaj kaj malfacilaj tagoj. Sed kial kelkaj homoj nek bone vivas nek lasas aliajn homojn vivi en paco, nur ĉar li ne sukceas ricevi amon aŭ posedi ŝian amon? Tiel okazas en Katmando. 21-jaraĝa knabino Roji Maharjan, kiu loĝis en Juagal, apud la rivero de Bagmati, perdiĝis ekde vendredo kaj subite troviĝis mortite en merkredo, en arbaro de Nallu en Lalitpur, proksime de Katmando. La kadavro de la knabino estis trovita en la arbaro, pafmortita sur ŝia kapo. 21-jaraĝa knabo Subash Upreti, kiu venis en Katmando el la malproksima distrikto de Jhapa, estis arestita, kune kun liaj du amikoj, je ilia aliĝo al la murdo de la knabino. Antaŭ la policanoj, li konfesis ke li pafmortigis la knabinon, kiun li amis antaŭe kaj kiu poste ĉesis havi rilaton kun li. Por pafmortigi ŝin, li ricevis helpon de 21-jaraĝa Sachit Khadka, 24-jaraĝa Kumar Tamang, 24-jaraĝa Raju Lohar. La knabo, Upreti, venis al K...

Negxis en Katmando!

Neĝis en ĉirkaŭaj montetoj de Katmando hieraŭ (2011.1.16). Estis frosta sed multaj homoj vizitis al la montetoj por tuŝi la neĝon. Estas tiom rara por Katmandanoj la neĝo. Aliflanke, ni devas vivi sen lumo dum 12 horou ĉiutage. Se vi volas vidi kiel homoj vivas antaŭ 300 jaroj, vi devas turismi en Nepalo. Vi vidos kiom grava kandeloj estas por ni eĉ hodiaŭ. Vi iras sur stratoj de nia ĉefurbo kaj vi pensos ke vi vagas en ĝangalo. Jen estas Nepalo. Nur antaŭ du tagoj, nia ĉefministro grandioze ananocis ke 2011 jaro estos nia Turisma Jaro. Amen.

Ne okazo de kunveno ne estas novajxo en NEspA

Ne okazis estrara kunveno ankaux hieraux. Ne-okazo jam fairiĝis kutimo. Mi iris al la asocio, pensante ke almenaŭ io okazos ĉar estis la lasta sabato antaux la forflugo de bravaj geesperantistoj al Bjalistiko, kaj tio donos al ili sanĉon celebri ĝin aŭ al ni, adiaŭi ilin. Sed kiam mi iris en la ĉambro, mi unue vidis ke musoj manĝis tapiŝon kaj ankaŭ parton de la pordo, kaj ene estis du-vicprezidantoj kaj ĝenerala sekretario. La kongreso okazis en novembro 2008 kaj nun estas la 8a monato de nuna estraro. Laŭ mian scio ili nur povis kunveni du foje. Laŭ la statuo, ili devas kunveni unufoje en monato. Do? Kie estas la estraranoj? Ili eĉ ne povas sidi kune unu foje en monato kaj ili povas tiel plani por la movado? Mi, kiel tiel nomata konsilanto por la asocio, iris al la asocio por esti ĉe la estrara kunveno sed tiuj estraranoj ne memoras ke li estas membroj de la gividanta komitato. Restas tiom multe da aferoj farendaj:La banko-konto jam ne estas transdonita al la nova prezidanto de la as...

Amo-tago, motorbiciklo

Februaro 14, 2006 Feliĉan Tagon de Sankta Valentino ! En la mondo (speciale en okcidento) oni celebras hodiaŭ kiel amo-tago kaj nature, la influo jam venis en Nepalo. Malgraŭ politika malstableco kaj konflikto, multaj junuloj celebris tiun ĉi tagon hodiaŭ - aĉetante karton kaj manĝante en resturacioj kun siaj geamikoj/koramikoj. Interese ! Bindu revenos hodiaŭ el Haidarabado kaj eble ni ankaŭ iros ien kun fileto. Hieraŭ mi sukcesis aĉeti mortobiciklon. Tio nomiĝas Bajaj ct 100, farita en Barato. Tio kostas en tute 94,900 kaj mi pagis 18,000 kiel unua sumo kaj do de venonta monato mi pagos 3,500. Tio estas preskaŭ ne eble por mi sed mi certe iel aranĝos. Laŭ regule, tiuj homoj, kiuj jam havas grandan sumon ne rajtas denove aĉeti ion per ŝuldo. Sed, mi devas diri, ke tion mi povis fari ĉar mi estsa ĵurnalisto. Mia oficiala letero helpis min kaj la estro eĉ ne demandis ĉu mi havas alian ŝultron aŭ ne. Bone. Mi ne plu volas skribi ion pri politiko nuntempe. Mi ne sentas sin tiom malbon...

Malvarmeco mortigas kvar homojn

January 08, 2006 Vintro estas vintro. Ĝi kunportas pli certan signifon en montara lando kiel Nepaplo. Nature montaro estas neĝoplana sed la problmo sur la eblnaĵo suda estas pli kritika. Kvankam ne neĝas, okazas malvarmaj ventoj tie kiu ĝismorte atakas homojn. En unu semajno jam ĝi mortigis 4 personojn. Kaj tio eble daŭras longe. Dank' al dio, Katmando estas tute sekura. Frostas matene kaj nokte sed ne tiom ke ĝi iel povas ataki homojn. Eble pro tio nun la popolaro en Katmando pli kaj pli kraskas. Posted by razen at 12:59:13 | Permanent Link | Comments (2) |  [el arhxivo de mia malnova blogo]