Posts

Showing posts with the label informo

Informo de NEspA pri SAS

NEspA decedis okazigi unuan Sud-Azian Seminarion (SAS) en Nepalo. Ties ĉefa celo estos disvastigi Esperanton kaj kunigi Esperantistojn en la regiono. Kaj laŭ plano, SAS okazos venontjare (2012) de la 1-a ĝis la 6-a de marto en Katmando. Ni esperas ke KAEM subtenos morale kaj finance tiun ĉi programon. Ni invitas ĉiujn Esperantistojn el la tuta mondo por internaciigi la etoson. Jen estas la proponita programo: 1-a de marto: Bonvenigo, registrado kaj interkona vespero 2-a de marto: Inaŭguro kaj fakkunsidoj 3-a de marto: Fakkunsidoj 4-a de marto: Libera tago 5-a de marto: Fakkunsidoj 6-a de marto: Ferma ceremonio. Ni organizos ekskurzon antaŭ aŭ post la Seminario se montriĝos intereson. Detalojn de la fakkunsidoj ni dissendos poste. Ni ankaŭ instruos Esperanton por diversaj niveloj, faros prelegojn kaj prezentos aliajn interesajn programerojn. La kotizo estos 1.500 nepalaj rupioj por sud-azianoj (Nepalo, Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Shree Lanko, Afganio, Butano kaj Maldivoj) ...

Germana Esperanto-Asocio petas vian helpon

Mi jxus trovis informon ke Germana Esperanto-Asocio petas vian helpon. Helpo por Esperanto; Germana Esperanto-Asocio estu inter la plej ŝatataj asocioj de Germanio Germana Esperanto-Asocio bezonas vian helpon. En Germanio momente okazas granda konkurso de germana banko. La celo estas voĉdoni por la plej ŝatataj asocioj en Germanio. Kompreneble Germana Esperanto-Asocio volas aparteni al la plej ŝatataj asocioj (se ni estus inter la unuaj asocioj tio lasus bonan impreson al la publiko). Krome la plej ŝatataj asocioj ricevos monpremion. Montru ke Esperanto funkcias! Bv. subteni al GEA!!! Ni demandis la bankon kaj ili informis nin, ke ĉiu retuzanto povas voĉdoni kaj doni 3 voĉojn por Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ili informis nin, ke ne gravas el kiuj landoj oni voĉdonas. Bv. voĉdoni por GEA!!! En la aldonita dokumento ni klare priskribas kiel fari tion. Vizitu: la dokumenton "Klarigoj" kaj voĉdonu por GEA en la konkurso por trovi la plej ŝatatajn asociojn de Germanio. Temas...