Posts

Showing posts with the label homaj rajtoj

Tago de Homaj Rajtoj

Hodiaŭ estas Tago de Homaj Rajtoj. Oni montris intereson pri la malplibonĝanta situacio de homaj rajtoj en Katmando. Estis kelkdek programoj hodiaŭ eble. Mi esti en unu el tio. Ĉu oni parolas pri homaj rajtoj ĉi tie? Mi dubas. Ĉar ni vivas en tiu lando kiel policanino estis seksatakita de kunlaborantaj policanoj grupe(kaj la policanoj estis liberigitaj), ĵurnalistino estis atakita surstrate, virino estis bruligita de sia edzo, virino estis vendita de pseudo-amanto, homoj mortas pro manko de manĝaĵoj kaj centoj da homoj lasas landon ĉar ili ne povas vivi tie ĉi kaj serĉas laboron en aliaj landoj. Oh… estas longa rakonto de bedaŭrindaĵoj. Kaj, aliflanke, politikistoj ĝuas monon akiritan per korupto. Hieraŭ estis tago kontarŭ korupto. Kaj celebrado de tiuj sanktaj tagoj en Nepalo estas kvazaŭ satiro. Miloj da homoj mortas en Nepalo ĉar ili ne havas laboron kaj mankas mono por aĉeti rizon (aŭ eĉ ne aĉeteblas) kaj unu el nia ministrino vojaĝis al Singapuro kaj elspezis pli ol 100,000 rupioj...