Same kiel ĉiam, ankaŭ ne okazis estrara kunveno de Nepala Espearnto-Asocio hodiaŭ (2010/06.19). Mi iris al Thamel iom malfrue, por vidi se oni kunvenas malfrue. Mi vidis Poshraj survoje, kaj Himlal, Narendra kaj Bharat estis krokodilantaj.Ni iomete babilis pri vojaĝo al Japanio. Jam pasis 19 monatojn post prezido de Indu Thapaliya sed mi ne memoras ke eĉ unu foje okazis la estrara kunveno. Nur restas kvin monatoj kaj ŝia periodo finiĝos. Mi scias ke kongruas ĉifoje la prezidantino kaj la ĝenerala sekretario do, mi nature esperis ke oni faros laborplanon kaj aranĝos ion novan por disvastigi Esperanton en Nepalo. Sed mi bedaŭrinde ne povis vidi ion ajn. Mi bedaŭras ke nur Manisha Amatya povis partopreni en la Azia Kongreso ĉijare. Mi hazarde konatiĝis kun ŝi pere de Facebook. Mi vidis ke ŝi iam ie skribis Eseprante. Mi petis al ŝi amikiĝon kaj ŝi akceptis min. Do poste hazarde venis ŝi surrete kaj informis al mi ke ŝi vojaĝos al Mongolio, dank' al subteno de ULBA. Mi estis tre tr...