2016/12/25

2016/12/20

2016/12/15

Felicxan Zamenhoftagon 2016 !

Samideanoj, kvankam mi estas for de esperantorganizajxoj, mi ne forgesas Esperanton. Mi ja amas gxin cxar egaleco de cxiuj lingvoj kresas en mia koro. Dankon Joachim por via insturado de Esperanto. Jam pasis 25 jaroj kaj gxi ankoraux kreskas, la amo abundigxas...................... 

2016/12/10

Takhti nova jaro

Logxantoj de Talkti en katmando celebras novan jaron de nepala kalendaro 1137. Oni parolas pri la novaj minacoj al la indigxenoj de Katmando, pro la registaro decido largxigi la stratojn.

Libro pri infanrakontoj estis eldonita

Malmulte da rakontoj por infanoj trovigxas en mia gepatra lingvo. Do, hodiaux unu libro pri infanrakontoj estis eldonita. 

2016/11/29

Man-artistoj de Nepalo

La manartistoj estis honoritaj. En Nepalo, la artistoj, kiuj de miloj de jaroj

2016/11/28

Danco de Chitlang


Estis tute hazarde, ke mi havis sxancon viziti vilagxon de Chitlang. Estis invito kiel jxurnalisto al tiu ekzotika nevara vilagxo. Eistis neforgesinda vojagxo.

Estis la loko de kie homoj antaux multaj jaroj venis al Katmando el ekstero. Estis la sola vojo al Katmando tiam. Logxis nevaroj tie, eble ili estis dissendita post la Regxo Prithvi Narayan Shah akiris Nepalon (Kathamndu Valon) antaux 250 jaroj. Kaj ili vivis tiel kiel simplaj kampraranoj. Tamen ili ne forgesis sian kulturon. Ili portis cxion de ilia arto, kulturo al tiu soleca vilagxo. Kaj, kriom cxio ili dauxrias sian propran tradician dancon. 

Estis la tago por ili prezenti sian dancon, kiu fakte okazis psot 12 jaroj ! Kaj, imagu, mi havis tiun eksterordinaran sxancon spekti tion.

Ni atingis tien post tagmeze kaj tagmanzis en iu restoracio. Poste ni atingis al tiu vilagxo kiu estis ena parto de Chitlang. Tute alia, paca, kvieta, pura kaj romantika !

Vespere ili preparis la lokon. Amasigxis spektantoj el diversaj vilagxoj cxirkauxe. Estis ja granda okazo ankaux po ili.

La danco komencis je la 7a vespere. Ni sidis sur planko kaj aperis la aktoroj. Unua parto estis religia, tio estis vere tradicia. Kaj poste, pli longa aldono estis balado el Hindeca rakonto - pri regxo Nala kaj regxino Damayanti. Estas hindia sed ni sxtas gxin. Do la balado pri la longa rakoto dauxris dum tuta nokto. Jam estis mateno kiam gxi finis. Mi miris ke spektantoj - kaj gemaljunuloaj, gejunuloj kaj ecx infano gxoje rigardis cxion. Ankaux estis grava okazo por ili. 

La registaro tute ne helpas promocii tiun kulturon kaj kompreneble multe koastas. Homoj ne vivas en vilagxo nuntempe. Ili logxas en urboj kaj laboras, nature. Kaj, nur por lerni la dancon ili devas vivi en la vilagxo dum du monatoj. Kia perdo de sia perfesia vivo. Sed ili elektis koservado de ilia kulturo. Do eblis la okazo. 

MI estis tute laca kiam mi revenis kun miaj jxunalisto-geamikoj. 
Cxu vi volas vidi aliajn fotojn?
Jen eni tiu cxi mallonga video trovigxas cxiujn fotojn.

2016/10/31

Feliĉan Novan jaron 1137

Karaj samideanoj, mi deziras al vi feliĉan novjaron 1137.

Hodiaux, la 31a de oktobro cxi jare, estas la nova jaro laux la nepala kalendaro.


Esatas la festivalo de lumo. Dum kvin tagoj homoj, celebras gxin por pregxi al korvo, hundo, diino de mono Laksmi, sin kaj al fratoj. Tiel ni celebras gxin.

2016/10/10

Dashami, la plej grava festivalo por nepalaj Hinduoj


Komencis la plej grava festivalo de nepalaj Hinduoj, Dashami (Dashain kaj Mohani, por la nevaroj). Hodiaux estas la nauxa grava tago. Kaj la deka tago estas mograux estos fino de la grava festivalo.

Miloj de aniamoj kaj kokidoj estas ofertitaj al Hindu diinoj kaj dioj dum tiu festivalo. La registaro mem pagas milinojn da mono por oferti animalojn apud Hinduaj temploj. La registaro donas pli ol unu semajno da liberaj tagoj dum tiu festivalo al cxiuj nepalanoj.

Kelkaj Hinduoj ja protestas kontraux la animalofertoj al temploj. Sed ili faras nenion krom dmonstraticoj apud stratoj. Estas amuza vidi tiujn senhelpajn religianojn kiuj nenion povas fari por la miloj da animaloj bucxataj por la festivalo.

Sed jes, cxi jare kelaj budhanoj kolektis monon por acxeti tiujn bucxondaj bestoj. Ili fakte acxetis 600 kaprojn ktp. Kaj ili prenis tiujn animalojn al iu monta vilagxo kaj donas dum vivajn protektojn. Ili ja elspezis multege da mono por tiu "donaco de vivo" por tiuj kompatindaj animaloj.


Mi ne povas diri cxu tiu pasxo aux elpezo de mono estas bona/utila aux ne. Estas pli grava instrui homojn ke ni ne plu ofertu animalojn, ol acxeti kelkajn kaj donaci al ili vivojn.

Sed, la Hindu jxrnalojn atakas tiuj Budhisman grupon kaj diris ke tia pasxo nur krekas prezojn de tiuj animalojn kaj ili gxenas Hindu religion..... Bedauxrinda afero de la lando kie naskigxis la Budho.

2016/09/16

Festivalo de Jenjaa (Indrajatra) en Katmando

En Nepalo trovigxas multaj festivaloj. Plej multe da festivaloj estas celebrataj en Katmando. La urbo do nomigxas la urbo de festivaloj. Homoj el al tuta lando venas al Katmando por gxui ilin. Nevaroj, la indigxenoj de la Katmando-Valo, celebras multajn festivalojn dum jaro. 

Hieraŭ estis la plej bela tago en Katmando. Estis la festivalo de jenjaa (Indrajatra). Oni sidigis nian Sanktan Vivantan Diinon, Kumari, sur bele dekoraciita ĉaro kaj tiris gxin ĉirkaŭ la malnova parto de la urbo. Dum la komenco aknaŭ ĉeesis la presidento de Nepalo, Bidhya Bhandari kaj aliaj altrangaj registaraj oficistoj.

Dum unu monato okazas dekoj da dancoj, plej parte estis masko-dancoj, kiuj prezentas la diino Kumari, kiel la plej forta persono por protekti la landon cxe diversaj kvartaloj de Katmando. Oni montras ke ŝi murdis la diablon. La festivalo dauxras dum ok tagoj.

La Nevaroj, la indigxenoj de Katmando, kredas ke tiama sxtato (antaux ol aliuloj venkis gxin) estas protektataj de diinoj kaj ili plej alte honoras diinon. La festivalo ja temas pri Hindu religio, sed la knabino kiun oni elektas por esti la diino venas el budhana familio.

En la unua tago de la festivalo la presidento, cxefministro ankaux vizitas la lokon por saluti la diinon.

Precipe homoj el laiaj komunumoj ne sxatas nevaran kulturon, kompreneble ili envias, kaj kritikas. Simile kelkaj homoj kritias Kumari, nian vivantan diinon, ke gxi estas kontraux rajto de infanoj. Diru al mi, kiel adori iun knabinon kiel fonto de energio, rekte, kiel dio estas kontraux geknabaj rajtoj kaj kiel milionij de knabinoj kiuj estas venditaj, sekstencitaj kaj abortitaj estas lauxdindaj en Nepalo? La nuna presidento antaux cx 14 jaroj diris ke tradicio de Kumari estas kontraux la rajtoj. Kaj cxi jare sxi venis al al cxaro procesio por pregxi al sxi. Etas ironio de multkuktura Nepalo.











2016/08/09

Internacia tago de indigxenoj

Deziras al vi felicxon okaze de internacia tago de indigxenoj. Ni indigxenoj devas dauxre batali cxar immigrantoj, per politiko, lingvo kaj mekato ja regas nin kaj ni devas batali por nia ekzisto.

2016/08/07

Mia dua libro pri Esperanto vojagxo aperis

Mi tre ĝojas ke hieraux la libro verkita de mi en mia gepatra lingvo pri mia Esperanto-vojaĝo en Japanio "Buanaa Tyaapin" (La venkitaj venkintoj) estis malkovrita. Estas mia dua libro en mia gepartra lingvo pri mia Esperanto-vojaĝo. Venis estimata aktivisto pri homaj rajtoj S-ro Padma Ratna Tuladhar por malkovri ĝin.


La libro temas pri mia vojaĝo al Japanio en 2007. Dank' al subteno de gesinjoroj Doi, mi vojaĝis en Japanio, loĝis ĉe ili dum kelkaj tagoj kaj ankaux vojaĝis en pluraj urboj. Kaj, mi sukcesis partopreni en la Universala Kongreso de Esperanto.

Samptempe mi ankaux rakontis pri la kulturo, urboj, homoj, vivoj, familioj, amuzejoj kaj religiaj lokoj. Ne forgenisda memoraĝo de mia vivo.

Mi revas traduki ĝin kaj eldoni ĝin. Mi ne scias kiam.


2016/08/01

Fresxiga Lapsifedi

Mi nun venas cx la vilagxo de Lapsifedi. Estas nur 22 kilometrojn for de de urbo. Sed estas tiel bela kvieta romantika kirl paradizo.
Mi estas tre gxoja kaj tuj forgesas mian laboron devon kaj aliaj problojn. Nun mi vivas kaj nur vivas.
Fakte estas parto de most a laboro. Cxefoj de mia laboro decidas tiun cxi programon por devisi 5jaran planon por nia oficejo. Ni gxuu kaj pensu kaj planu konkretan por nia bona estonteco.

2016/07/27

Cxefministro de Nepalo finfine rezignis


La cxefministro de Nepalo KP Sharma Oli finfine rezignis de lia posteno kiun li akiris antaux naux monatoj per helpo de la Maoistoj. Nun, post la Maoistoj eltiris sin de la subteno kaj poste antuaxenigis "ne kredo" movadon kontrtaux la cxefministro, li devis lasi, post lia 2-hora prelego en la parlamento.

La Maoistoj akuzis lin le li ne plenumis lian promison por pli bonigi la situacion de la lando kiel li antauxe promesis. Kaj ili ankaux akuzis lin ke li faris cxion por sia partio, sen diskutado kun aliaj kun-estantaj partioj de la registaro, kiel distatoro.

Oli farigxis cxefministro la oktobron lasta jare. Lia registaro estas la oka en pasintaj 10 jaroj. Pro avidaj politikistoj, la registaroj de Nepalo neniam estas estabila ek de 1990. Cxiuj volas esti en la registaro kaj gxui la kofron de la malricxa lando. La lando estas pli kaj pli malricxa kaj la politikistoj subite farigxas subite ricxega post ili estas en reigstaro dum kelkaj jaroj. Cxiuj scias kiel tio okazas.

Post unu semajno, plej eble Pushpa Kamal Dahal, la cxefo de la Maoista parito farigxos la cxefministro de Nepalo. Ni vidu......

2016/06/17

Mi eklaboras denove........ en www.esamata.com

De longa tempo mi ne povas blogi. Mi petas pardonon.

Antauxe mi estis okupita je mia studado. Fino de la tezo.

Kaj poste mi sentis sin tro libera. Mi ekdeiziris labori. Mi volis utiligi mian tempon, fakte.

Do bonsxance venis al mi propono labori kiel laboranta redaktoro de interreto novajxejo www.esamata.com. Estas mia sxatata novajxejo cxar gxi alportas vocxojn kaj opiniojn de diversaj etnaj grupoj, religianoj kaj ankaux pri lingvaj rajtoj. Ili ne estas bone portataj de komercaj novajxejoj. Do, tiu sence, mi estas felicxa. Mia laboro ne nur estas laboro sed ankaux esstas kontribuoj al tiuj diskcirminacituloj.

Mi invitas vin al mia novajxejo: www.esamata.com. Gxi nun etas cxefe en Nepali lingvo kaj ankaux havas novajxojn en la angla lingvo. Cetere ni havas lokon por aliaj lokaj lingvoj de Nepalo. Mi kredas ke ni iam sukcese arangxos lokon ankaux por Esperanto. Ni ja kredas je egaleco de lingvoj !


Nun mi estas tiel okupita de mateno gxis nokto ke mi ecx ne povas renkonti miajn geamikojn. Mi hontas. Tio okazas kiam oni laboras en novaj lokoj. Mi kredas ke ili komprenas min.

2016/05/22

Felicxan tagon de Budho

Deziras al vi Tagon de Buddho. Oni kredas ke en tiu tago la Budho naskigxis, trovis la ekscion kaj forpasis.

Ni Nepalanoj estas precipe fieraj ke li naskigxis en Nepalo, en la gxardeno de Lumbini. Ne estas grava por Budhanoj kie li naskigxis. Sed, aliflanke, tre gravas ke li vere naskigxis en la mondo, kaj plie, li disdonis la simplan regulon de paca kaj sukcesa vivo, kiun oni nomas kiel dhamma. Ni studu pri lia vivo, lia ekscio kaj la regulo de la vivo, laux li. 

Restu cxiuj felicxaj kaj amantaj. 

2016/05/13

Festivalo de Bungadio

Komencis cxaro festivalo de Bungadio (ankaux nomata kiel Lokeshewar. Li estas konata kiel Bodhisatto kaj ankaux la dio de pluvo.

La festivalo dauxras cxirkaux dum unu monato.

Oni kredas ke lin oni venigis de iu ne konata lando cxar ne okazis pluvado dum 12 jaroj kaj poste oni okazigis festivalon kun li en tra granda kaj alta cxaro. Tio jam estas 1200 jaroj.

Jen etas kelkaj fotoj pri la festivalo:






La fotojn mi kolektis el diversaj amikoj de Facebook. Dankon al ili.


2016/04/25

Jam pasis unu jaro de la katastrofo

Jam pasis unu jaro de la katastrofo de tertremo kiu atakis Nepalo kaj mortigis cx 9,000 da homoj kaj ankaux vundis pli ol 18,000 da homoj aliaj. Ni ne povas imagi ke gxi venis kaj tuj foriris, lasinte mian landon kiel la lito de mortintoj....

Mi mem vidis multajn domojn disfalintajn, kaj multaj kadavrojn bruligintaj, kaj genifanojn plorantajn. Mi ne povas forgesi ecx mi multe provas forgesi gxin kiel malbona songxo. Mia domo mem estis defektita, tamen, dank' ke gxi ne tute disfaligxis.

Venis multege da bondezirojn de multaj landoj. Mi dankas ilin cxiujn kiuj bondeziris por nia bonfarto. Ankau venis bilionojn da dolaroj kiel subteno. Sed, mi devas diri, ke la popoloj bezonantaj ankoraux nenion ricevis. La homoj en registaro nur ludis kun la mondonaco kaj disdonis al siaj parencoj aux al samvilagxanoj.....

Samtempe disfalis centojn da antikvaj temploj kaj monahxejoj ktp. La registaro, kiel blindulo vidis nenion, malgraux krio de la popolo por rekonstrui ilin.

Luta jaro pasis en katastrofo, kaj malpermeso de alveno de ajxoj el Barato, kaj poste pro la nigra merkato, kiun la registaro mem, sxajne, subtenas.

Sed ni diras, vivo Nepalo !

2016/04/24

Bickilado al heredajxo-monumentoj

Estis itneresa tago hieraux. Mi biciklsi cx 60 kilometrojn al al d vojoj. Kelkaj estis ege malfacilaj.

Estis speciala rajdo por ekvidi la sep monumentojn de k de Katmando-Valo kiuj defektigxis post la tertremo de lasta jaro, t.e., 25a de aprilo 2015. Jam pasis unu jaro....


Tre bedauxrinde, ke la registaro, malgraux la monton de la donaco ni ricevis el diversaj landoj, nenion faris por protekti, konservi al monumentojn. Tio okazas cxar cxiuj en la registaro venas el diversaj aliaj vilagxoj kaj ili ne amas la heredajxojn de Katmando-Valo, kiun konstruis la Nevaroj. Ili veas al Katmando, nur vivi ukse, gajni monon per korupto.

Iel, mi mute gxuis la bicikladon. Fakte mi ne estas profesia biciklisto. Mi estas simpla biciklanto kun mia fera, malnovstila kaj malmulte kosta biciklo mi gxuas la rajdon. Bicikoj tre multe kostas kaj mi ne havas monono por acxeti luksajn aux komfortajn biciklojn. Tamen mi fari cxar mi amas la heredajxon. Mi volas akompani la homojn kiuj biciklas kaj amas heredajxon. Nur tion mi faris. Mi estas tute kontenta temen mi tre lacas... mia dorso, gamboj....




2016/04/22

Vojagxo al Bandipur

Mi vojagxis al bela vilagxo de Bandipur de 19a gxis 21a de aprilo. Post atako de Regxo Prithvi Narayan Shah en Katmando, la neveroj fugxis en tiu cxi malproksima monto kaj komencis logxi tie la komerci. Ili konstruis belajn domojn kaj templojn. Estis iam gxi loka bazaro sed nun homoj ne multe vivas tie cxi kaj ili nun havas multajn logxojojn por turistoj. 

Estas paca, bela kun pura aero kaj bela verda cxirkauxajxo. Apude estis montoj kaj ankaux rivero bela. Poste ni iris al proksima groto. Ja estas mirinde bela. Ni multe gxuis la malluman naruron.

Cxu vi notis mian malnovan Espernato-cxemizon? Mi bone zorgas gxin de 24 jaroj !