2023/11/05

157 mortis en tertremo de okcidenta Nepalo



Pli ol 157 homoj estis mortaj pro la forta tertremo en la okcidentan parto de Nepalo nokte vendrede (La 3an de novembro 2023).

Laŭ la Enlanda Ministerio, 105 homoj mortis en distriktoj Jajarkot kaj 52 en Rukum Okcidenta, laŭ la informoj ricevitaj ĝis sabato vespere.

Laŭ la Nacia Oficejo de Tertrema Monitorado kaj Esplorcentro, la 6,4-grada tertremo kun epicentro en la distrikto Jajarkot estis registrita je la 23:47 vendrede nokte. Pro la tertrmo pli ol 200 homoj estis vunditoj
kaj centoj da domoj estis detruitaj. Eble pli da homoj estas subterigitaj en la detruitaj domoj, laux la registaro.

La vunditoj estas alportataj al Nepalgunj, Katmando kaj aliaj lokoj per helikopteroj de la Nepala Armeo por kuracado. La Nepala Armeo, Nepala Polico kaj la Armita Polictrupo estas implikitaj en la savo kaj krizhelpo de la sismaj viktimoj. Pli ol 1,500 sekurecaj personaroj estis deplojitaj en la trafitaj lokoj.

La registaro prepariĝas preni pliajn decidojn pri serĉado, savo kaj helpo de la kabineta kunveno dimanĉe. La registaro ankaŭ aranĝis senpagan kuracadon por la vunditoj en la tertremo.
Registara oficisto de la Ministerio pri Internaj Aferoj diris ke la registaro liveros helpon al la familioj de tiuj, kiuj perdis la vivon en la tertremo, traktadon de vunditoj kaj provizoran kaj konstantan loĝejon por la forlokitoj. Centoj da domoj estis difektitaj de la tertremo ĝis nun. La detaloj de la damaĝo al la fizika strukturo estas kolektitaj.

La registaro dauxre distribuas materialojn kiel tendoj, kovriloj, matracoj, dormsakoj kaj mangxajxoj ktp. al la familioj kiuj perdis siajn hejmojn.

Kvankam diversaj landoj esprimis sian deziron veni kaj helpi en la serĉo/savo, oni decidis nun labori per la registaro de Nepalo kaj aliaj mekanismoj, esprimante dankemon pro la engaĝiĝo de la aliancanoj.