2012/08/03

Atendas

Nun estas 3.00 matene en Doha. Mi atendas mian flugon. Mi devas atendi gxis la 8.00a. Tre volas dormi, sed mi ne povas. Mi ne devas perdi mian flugon.

Placxas al mi la flughaveno kaj belaj vendejoj.....

Hieraux nokte, en Katmando --- mi anteis mian flugon kaj pensadis...

Mi komencas mian vojagxon. La sekureca ekzameno estis suficxe facila. La oficisto demandis stulte, ekz, kie mi ricevis vizon, cxu estas Singxen vizo, al kiu urobo mi vojagxo kaj por kio ktp. Mi memoris vizagxon de Bishwa kaj tuj venis en mia kapo ke eble ankaux mi ricevos saman sorton. Sed mi estis patienca kaj normale respondis. Mi eks preni dozieron kun la paperoj de Francio, ekz, la invitilo ktp, sed li diri ke ne bezona ion ajn kaj mi ricevis sxtampon de ellaso. Mi sentis malpeze. Mi trapasis la sekurecan ekzamenon - mi devis lasi miajn metalajn havajxon en iu karbo, la policano ekzamenis mian korpon kaj mi rericevis mian havajzon. 

Interese, mi vidis centojn da nepalanojn vojagxantajn al Doha. Plej multe el ili venis el malricxaj familoj kaj ili vojagxas tien por labori. Fakte ili devos labori en tre malbona kondicxo kaj la salajro ankaux ne estas tiom bona.Dekoj da homoj mortas en tiu varmega urbo, laborante en malbonaj kondicxoj. Tamen la aro de nepalanoj kiuj vojagxas por eksterlande labori kreskas. La registaro mem kuragxigas homojn ke ili vojagxo eksterlande. Tio estas granda komerco - la malricxuloj kolenta prunton kaj pagas al la registaro kaj la kompanion multe da mono - aux laux legexe, aux kontrauxlegxe. Ili multege laboras en tiuj malafablaj kondicxoj. Plej multe de ili havas edzinon kaj tiuj junaj virinoj suferas por amo, kaj ili enamigxas kun aliaj viroj, tio ne estas stranga. Do, la edzo sendas monon al amata edzino sed la sinjorino blovas tiun sumon kun aliaj homoj. 


--
Razen Manandhar
--
http://razeno.blogspot.com

No comments: