Posts

Showing posts with the label politiko

Baloto de lokaj administrejoj

Image
Okazis baloto de urbestroj kaj vilagxestroj la 14an de majo, finfine.  De 20 jaroj la registaroj ne okazis lokajn elektojn, kvankam la cxefministroj estis sxangaxaj preskaux cxiujare. Ili nur pensis pri la registaro kaj kiel gajni la plej multe da mono el la nacia kofro por iliaj agadantoj. Kaj ili ne pensis kiel vivas civitanoj sen helpo de elektitaj reprezentantoj en lokaj administrejoj. Post longa koruptado de du/tri grandaj partioj, oni deziris sxangxon en la loka politiko. Tiel mi pensis. Sed demokratio estas tia sistemo ke iam vi ricevas povon kaj gxi dauxras por jaroj... Sxajne ke malnovaj partioj gajnos plej multe da elektitaj memroj en la loka administrejoj. Oni parolas mlute pri sxanoj sed ili ne volas esti sxangxoj. 

Je memoro de la fifama regxa masakro

Image
Jam pasis 11 jaroj – multaj politikaj, sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj sanĝoj trapasis en tiu periodo. Sed rsetas la hororo de la fifama reĝa masakro en kapoj de nepalanoj. Tiu estis la tago – la 2a de junio, je la 9.15 tpm, okazis io, kion eĉ ĵurnalistoj ne povis imagi, kredi kaj kapti. Subite okazis pafado en la vespermagnxejo de la reĝa palaco Narajnhiti. Kaj mortis tiama reĝo Birendra, lia reĝino Aiŝuarja, du filoj Dipendra kaj Nrajan, unu filino Ŝruti, lia frato Dhirendra kaj aliaj. Nekredeble, nur la familio de la lasta frato Gjanendra kaj liaj fefilioj estis savitaj…. Venis raporto ke estis la princo Dipendra kiu faris tion tute eribe. La registaro faris ĉion por pruvi ke la ebria princo pafis ĉiujn kaj post pafis sin. Tio estis la tempo kiam ni eĉ ne havis rajton ne kredi ĝin. Kiel dramo, la tria frato Gjanendra post tri tagoj fariĝis alia reĝo, solene. La reĝo, pro iu nekomprenebla kialo, disfaligis la domon en kiu tiu masakro okazis. Eventuale, la nova reĝo Gjanendra ...

Historia bedauxro de Nepalo

Image
Nun estas 12.20 antaŭtagmeze de junio 28a. Tio estas, la limdato de la Konstitucia Asembleo finiĝis antaŭ 20 minutoj. Do, malgraŭ la popola deziro, la asembleo ne sukcesis produkti la unuan konstitucion de Nepalo, faritan de la popolo mem. La politikaj partioj nur interbatalis por la registara seĝo sed ne povis konsenti por la plej bona estonto de sia lando. Estas ja historia bedaŭro. La ĉefministro d-ro Baburam Bhattarai anoncis per la ŝtata televido ke okazos alia elekto de Konstitucia Asembleo la 22an de novembro 2012. Tiun decidon malakceptis aliaj du partioj, nome CPN-UML kaj NC. Strange, ili ne povis doni konstitucion, ne volas iri al popolo por baloto. Ni vidu kio vere okazos. La registaro elspezis 9 biliono da rupioj en pasintaj kvar jaroj kaj la tuta mono, tempo kaj deziro kaj espero de popolo iris vane. Estas la grandega malsukceso de demokratio kaj Maoismo de la mondo. Aliflanke, jam venis informo ke la popolo ekmontras malkontenton pri la ago de la politikaj partioj ...

Fino de la dramo

Image
Restas nur 36 horoj por prezenti la konstitucion de Nepalo. Tio estas la laboro de 601 elektitaj membroj de la Konstitutia Asembleo dum pasintaj kvar jaroj. Tamen, tre bedaŭrinde, ni apenaŭ esperas ke ili prezentos ian konstitucion…..plej pare, la membroj interbatalis por la plej boanj seĝoj en la registaro, por ricevi mondonacon, por vojaĝi kaj por provoke popolojn por iliaj propraj profitoj. Tio estas Nepalo… La periodo de la Asembleo esits por du jaroj. La membroj videble ne laboris sed je la fino anoncis ke ili ne sukcesis fini la laboron kaj do plilongigis la periodon. Denove, antaŭ unu jaro, plilongigis la periodon sammaniere. Ni, civitanoj nur povis montri malkontenton. Intertempe, la asembleo konsentis ke la lando estos federala laŭ la nova konstitucio. Tamen neniu estis certa kiaj rajtoj la ŝatoj ricevos kaj kiel oni re-konstruu la administrant dividon. Samtempe oni diskutis pri nova ĉefministro, aranĝo de eksmilitantoj de Maoistoj, vojaĝoj de ministroj, krimoj, korupto...

Purigado de Katmando per malpuraj manoj

Image
La saĝa ĉemfinistro D-ro Baburam Bhattarai, post malsukceso je finverkado de la konstitucio kaj kontrolo de korupto, li komencis purigi la urbon. La multe-apladudita purigado kampanjo, komencita la 6an de aprilo de la ĉefminitro mem, finfine troviĝis kiel fonto de koruptado.  Kaj la farso de la ĉefministro troviĝis en granda puto. La oficistoj de Katmando-Urbetrejo diris ke la ĉefoficisto Kedhar Adhikari misuzis 1.2 miliono da rupioj (12,000 eŭroj) dum la programo. Ili diris ke aĵoj por la purigado estis "aĉetitaj" pli ol 6oble pli multekoste ol ili kostas en la bazaro. Tio signifas ke li igis la vendiston prepare kvintancon kun monsumo tri oble pli kaj poste li kolektis restita mono de la  vendejo. La Oficejo de Katmando Urbestro decidis elspezi 20 miliono da rupioj je l akampanjo unu semajna. JICA (la japana internacia cooperative organizajzo) kaj aliaj internaciaj organizaĵoj jam multege da mono elspezis por purigi la ĉefurbon Katmandon, sed ĝi estas sam...

Ebria ministro atakis hospitalon

Image
Oni forpelis la reĝon, kun granda espero ke venos nova politika sistemo, tiel nomata respubliko, kiu donos nur feliĉon kaj komforton al la popolo de la malriĉa lando. Sed tio ne povis okazi en pasintaj kvar jaroj, nek homoj esperas ke tian tagon iam Nepalo trafas. Unu el la granda teamo de ministroj, la ŝtata ministro por sano kaj popolaro, Saroj Kumar Yadav, vizitis al la registara hospitalo Bir la dimanĉon en malfrua nokto kaj do komenciĝis nekredebla farso. Tute ebrie, li miskondukis al la kuracistoj, uzis fi-vortojn al minacis kuracistinon deĵoranta piedfrapi kaj maldungi ŝin. Li samtempe batis iun gardiston kaj ankaŭ al iu ĵurnalisto kiu aperis tie post longa ĥaoso. Eĉ kelkaj televid-kanaloj montris kiel li agis en la hospitalo. Li atingis la hospitalon en lia aŭtomobilo nokte kun la landa flago kaj minacis kiun ajn aperis antaŭ li. La ĵurnalaj raportoj diras ke li vizitis la hosptialon por renkonti iun masanulon s-ino Rajkumari, kiu estis lia bopatrino. Jam okazis multe de...

Maoisto-registara donaco al prezidanto de sia partio

Image
Nun la Maoistoj, kiuj akiris la politikan povon post 12-jara milito kaj mortigo de 13,000 da homoj finfine troviĝas tiel korupta kiel estis antaŭaj politikistoj dum la reĝa periodo.  La ĉefinistro D-ro Baburam Bhattarai, kiu nek povis doni bazan komforon al la civitanoj, nek sukcesis plenumi la taskon de verko de la konstitucio iel troviĝis donanta grandegan sumon de mono al liaj partianoj tiel kontraŭlogike, ke eĉ aktivistoj de la partio hontas. Li decidis doni 20 milionoj da rupioj (ĉ 200,000 eŭroj) por la filo de la prezidanto de lia partio Pushpa Kamal Dahal, je nomo de grimpado al la Monto Everesto, la plej alta monto-pinto de la mondo (4484 metroj). La filo neniam antaŭe grimpis eĉ la malaltajn montojn. Ĉiuj scias, ke li nur prenas tiom da mono por lia partio. Neniu kredas ke li povas grimpi la monton. Kaj, la filo, ironie, plendis en lia Facebook, ke li postulis 30 milionoj da rupioj sed la registaro donis al li nur 20 milionoj! Pli ridinda, li diris ke li grimpos la mont...

Senviza vojaĝo de nepala ministro!

Image
Intersaj novaĵoj neniam finiĝas en Nepalo. Lokendra Bista, la ministro pri turismo planis vojaĝon al Germanio sen vizo. Li vere lasis Nepalon la 5an de marto kun lia edzino Ganga (la edzino havis vizon sur sxia ordinara pasporto), estis en la aviadilo de "Etihad Airways", flugis kaj atingis la flughaveno en Abu Dhabi senvize ! Li komprenis ke li bezonis vizon nur kiam oni petis por ĝi antaŭ ol li enaviadiliĝis por flugi al Germanio. Lia ruĝa pasporto ne enhavis vizon al Germanio. La komunista ministro estis voĝanta al Germanio de 7a ĝis 11 marto por portopreni en iu internacia evento pri turismo "la ITB Berlin Convention". La raportoj diris ke li vojaĝis kun 20 delegitoj (kaj poste li klarigis ke nur estis li kaj lia edzino). Ili nur havis "noton" de la nepala ministrejo pri fremdlandaj aferoj al la germana ambasadorejo por doni al ili vizon. Kaj, eble, ili kredis ke tio estis la vizo de la ambasadorejo. Raportoj al Nepalo venis ke la oficistoj e...

Tri homoj mortis pro bombeksplodo en Katmando

Image
Tri homoj mortis kaj sep aliaj vundiĝis kiam epksplodis bombo en Katmando, proksime al la oficejo de la ĉefministro kaj aliaj ministroj. Du mortis surloke kaj alian survoje al hospitalo. La bombo eksplodigxis je la 1:25ptm (0740 GMT) apud la distrikta tribunalo, ĉe Babarmahal, estker la komplekso de registaraj oficejoj, nome, Simha Durbar. Ankaux estis apude la oficejo de la sola sxtata importorganizanto de benzino, kiurgaso ktp. La oficejo estas dauxre kritikata pro gxia korupta strukturo, malprofito, prezkreskigxo kaj malhavebleco de benzino de multaj monatoj. La tuta urbo estis kaptita de paniko pro la bomb-eksplodo, tamen la polico diris ke la situacio normaliĝos pots kelkaj tagoj. La polico tuj fortigis la sekurecon de la urbo. Laŭ la raportoj, etsis la ago de tiel nomata "Unuiĝintaj Etnaj Frontoj", kiuj probable volis minaci al regisaton kiam la registaro preskaŭ decidis ne dividi la landon laŭ la etnaj grupoj, kaim la lando estos rekonstruita en federacia sis...

Nova loĝejo de Prachanda

Image
Homoj nuntempe parolas pri unu domo en Katmando. Kial? La prezidanto de la komunista partio (la Maoistoj) Pushpa Kamal Dahal loĝas probable en al plej luksa domo de Katmando! Li pagas 1,030 eurojn monate por lia loĝejo. Kaj liaj sekvantoj (plejparte la plej malriĉaj homoj) ne havas ŝuojn por iradi al manifestacioj. Nepalanoj ĝenerale gajtans ĉ 200 eŭrojn jare. La prezidanto de la partio, kiu lasttempe nomis sin kiel Prachanda venis el vilaĝo kaj ne apartenis al riĉa familio. Li ĉiam prelegis pri malriĉaj homoj kaj gvidis Nepalon al unu el la plej brutala batalo en la mondo, kiu kaŭzis morton de pli ol 13,000 da homoj kaj malapero de pli ol 500 da homoj en 12 jaroj. Dum la milito, li promesis ke li liberigos la popolon el malriĉeco. Kaj nun, li almenaŭ povis malliberigis sin el la malliĉeco kaj ĵetis sin al al ĝangalo de kapitalistoj. Kiam la popolo restis en la sama maro de mizero kiel antaŭ 200 jaroj. Oni neniam aŭdis pri lia laboro. Li nek oficis nek labori en pasintaj 20 jaro...

Nenio estas normala en Katmando

Image
 Nepalanoj vivas en 21a jarcento. Ili uzas la plej novan modelon de auxtomobilo, komputilo aux posxtelefono (mi parolas pri urbanoj). Ili vestas sin per la plej bonkvalitaj vestajxoj. Ili ankaux iras al luksaj restoracioj. Sed ili vivas mizere cxar ili povas acxeti cxion sen ne la registaron. La komunista registaro, kiu pavis gixan vojon al al povo post tiel nomata "popola milito",nun gxuas politikan povon sed malsukcesis doni ecx centonon de kion ili antauxe promesis dum la milito. La vivo ecx en la plej garanda urbo, Katmando, esttas simpla hxaoso. Nenio estas normala en Katmando! ELEKTO: Nuntempe, homoj povas gxui elektron nur du cxirkaux 14 horoj cxiutage. Kaj ili devas vivi per kandeloj cxiunokte. Imagu vivo sen elektro. Ili nek povas rigardi televidon, nek uzi komputilon aux interreton ktp. La gestudentoj ne povas studi librojn aux fari hejtaskon. La dommastrinoj devas kuiri mangxajxon sub la lumo de kandelo. Kaj oni ecx ne povas enpusxi aeron en iliaj auxtomob...

Vizito de ĉina ĉefministro en Nepalo

Image
foto:    http://www.ctv.ca Kiel granda surprizo venis la ĉina ĉefministro Wen Jiabao en Katmando la sabaton (2012-01-14). Post lia nuligo de planita vizito al Nepalo antaŭ unu monato, nepalanoj timis ke li ne estis kontenta pri nepalaj politikaj evoluoj. Sed ili tiel montris ke Ĉinio ja estas amika al ĝia malgranda najbaro. Li estas la plej alt-ranga politikisto el Ĉinio kiuj vizitis Nepalon dum pasinta dekjaro. Lia vizito estas denove, preskaŭ sekreta - nek la ĉina ambasadoro al Nepalo nek nepala ambasadoro al Ĉinio sciis ke li vizitos al Nepalo tiel subite. Li revenis el Doha kaj vizitis Katmandon, ŝajnis ke nur kelkaj homoj en Katmando sciis pri lia plano. Eble, la ĉefministro ne volis fanfaroni pri lia plano pro timo de tibetanaj refuĝintoj. Dum lia 5-hora restado en Katmando, li havis gravajn kunvenojn kun estroj de nepala registaro - kun la presidento Dr Ram Baran Yadav, la ĉefministro Dr Baburam Bhattarai kaj aliaj politikistoj. Li tiel pli larĝigis la amikeco, inter...

Fina ministrino portis akvon en Nepalo

Image
Ministrino de Finlando pri interncia evoluo Heidi Hautala provis porti poton da akvo sur ŝia dorso en iu vilaĝo de Nepalo sabate. Ŝi venis al Nepalo kun ĉirkaŭ 24 oficistoj el le fina registaro por inspekti la "Makaimro Lift Drinking Water and Sanitation Project " pri akvo kaj sanigo en la vilaĝo  de Tharpek, en Tanahu distrikto. La fina registaro subtensis Nepalon per 11.9 miliono da rupioj por la projekto. Ŝi promenis ĉirkaŭ 15 minutoj por atingi al la loko. Ministrino Hautala metis la poton de akvo en bambua korbo kaj provis ĝin porti sur ŝia dorso, per helpo de ŝnura bando, kiel kutime virinoj en tiu vilaĝo faras. Ŝi ne sukcesis porti ĝin kaj lasis ĝin tuj sur la tero. Kaj ŝi diris,"Tiu ĉi malgranda sperto insturis min kiel malfacilaĵon virinoj de nepalaj vilaĝoj devas travifi por kolekti akvon." La vilaĝoanoj estis feliĉaj pro la ago de la fina ministro ĉar ili neniam vidis nepalajn politikistojn faratntajn tiel. La ministroj de Nepalo eĉ ne vizitas iliajn...

Paco proksimiĝas en Nepalo

Image
Ŝajnas ke la problemo de Maoistoj baldaŭ finiĝos. La registaro decidis akcepti 6,500 de la militantoj al la nacia armeo kaj sendi aliajn al hejmo kun granda mona helpo. Estas 19,500 militantoj en divesaj tendaroj en NEpalo kiuj multe batalis por disfaligi la monrĥion kaj renovigi la landon per komunista ideologio. Regrupigado de militantoj ĵus komencis en kelkaj distriktoj. Finfine, post morto de 13,000 da homoj....

Nova japana ambasadoro al Nepalo venis

Image
Nova japana ambasadoro Kunio Takahashi al Nepalo venis. Li prezentis lian atestajxon al nepala presidento dimancxe. Mi deziras lian sukcesn laboron en Nepalo kaj plibonan rilaton inter Nepalo kaj Japanio.

Bhutana reĝo pompe edziĝis

Image
La lasta reĝo de la Himalaja reĝnaldo Bhutano, la 31-jaraĝa Jigme Khesar Namgyel Wangchuck, edzinigis 21-jaran knabinon la 13an de oktobro, 2011. Do la plej juna reĝo de la mondo trovis Ashi Jetsun Pema Wangchuck kiel lian la plej junan reĝinon en la mondo. La bonzoj de la budhisma reĝnaldo decidis tiun bonaŭguran tagon antaŭ ĉirkaŭ du monatoj. La pompa ceremonio daŭris dum 10 horoj. La registaro pendigis grandajn fotojn de la novaj gereĝoj en la urbo por celebri la reĝan geedziĝon. En Bhutano viroj rajtas havi multajn edzinon. La patro de la nuna reĝo havis kvar edzinojn sed la nuna reĝo diris ke li havos nur unu reĝon. Samtempe, virinoj ankaŭ havi kelkajn edzojn samtempe! La "evoluo" kreskis en konservativa reĝnaldo Bhutano post tiama reĝo perforte forpelis ĉirkaŭ 100,000 Nepali-parolantojn (nun la popularo de Bhutano estas ĉ 700,000) el sia lando, sub gvido de Bharato en 1990. La ĉefaj decidoj de Bhutano ĉiam venas rekte de Bharato kaj ili konsentas vivi kiel "p...

Esperantiĝis "Resham firiri" !

Image
Interese okazis hieraŭ vespere (2011-08-28). Mi invitis al Mayomi Asui kaj Sundari Mika por vespermanĝi ĉe mi. Ambaŭ estas japaninoj sed de longa tempo vivis en Nepalo kaj do bone parolas en la Nepali lingvo. Mi volis ke ili konatiĝu ĉar ambaŭ amas Nepalon, konas Nepali lingvon kaj studas Esperanton. Tre bedaŭrinde, estis malluma kiam ili venis. Sundari venis kaj laboris sur ŝia Nepali-teksto kaj poste venis Mayomi. Ili interse interbabilis. Antaŭ kelkaj monatoj mi renkontis Sundari-n kaj ŝi petis al mi traduki du nepalajn naktonjn "Resham firiri" kaj "Lyaymhama daju". Mi estis okupita (aŭ simple pigra) kaj ne povis fini ilin. Mi faris duonon el ambaŭ kantoj kaj lasis senfinite. De multaj jaroj mi volis traduki ĝin (almenaŭ Resham firitri) en Esperanto. Mi faris kaj lasis multfoje ĉar en Nepalo, esperantistoj ne emas kanti esperante kaj estos senutila se mi tradukos ĝin kaj neniu kantos. Nun, la japana kantistino Sundari volas kanti tiujn kantojn dum iu E...

Mi przentis mian pasporton al la dana ambadasorejo

Image
Mi iris al la dana ambasadorejo por prezenti mian pasporton hodiaŭ tagmeze. Mi donis la pasporkton kaj la oficistino rigardis ĝin. Ŝi ankaŭ kopiis ĝin por la oficia kopio. Ŝi demandis al mi, "Kia estis la vojaĝo?" Mi respondis,"Bone. Dankon." Ili tion serĉas ĉar ili timas ke eble ni fuĝis en Danio. Nun ili estas certa ke ni ja revenis al nia hejmlado. Parasar estis tie kiam mi kaj Bharat atingis per mia motorbiciklo. Poste venis Nabin kaj Navaraj. Indu ne povis veni pro okupiĝo kaj ŝi ja sendis ŝian pasporton pere de Bharat. Sed la oficistino diris ke ŝi mem devas apari. Bharat diris ke Alinka jam venis sole al la ambasadorejo. Bharat informis ke venis invito de Korea Esperanto-Asocio por partopreni en Lorea Esperanto Kongreso. Bharat petis ke mi invitu al ĉiuj por morgaŭa kunveno ĉe Thamelo. = Venis fama japana fotografisto (mi forgesis nomon) ĉe mia hejmo por foti nepalan kurarton antaŭ hieraŭ (2011-08-24) . Li estas ĝentila maljuna sinjoro. Li ankaŭ v...

Nepala kulturo en Usono, NEspA, Facebook por politika demostracio

Image
Knabinoj de gento Nevaro en Usono hodiaŭ partoprenis en la rito de "Ihi" apud la Harikrishna Templo, ĉe Potomac de ŝtato de Maryland. Jam mi ne scias kiom da nevaroj vivas en Usono. Sed estas ĝoja ke ili ne forgesas ilian tradicion kaj partoprenas en tiaj kulturaj eventoj. Ihi temas pri pliaĝiĝo de knabinoj - de ĉ 4 ĝis 8 jaroj - kiam oni donas ligon al ili kun forta ŝovaĝa speco de frukto "Bel/;Bjaa" (wood-apple, agle) kaj oni tiel kredas ke la knabinoj poste neniam devos esti vidivina en iliaj vivoj. = Mi iris al la NESpA hodiaŭ. Estis Philip, Bharat, Navaraj, Poshraj kaj Narendra. Navin poste venis kaj sekvis Indu. La menciita letero ne estis preparita. Sed la ĝenerala sekretario diris ke ni ĉiuj kune petos vizon al la ambasasorejo merkrede. Bone. Imagu, kiom malfacila por nepalanoj plani vojaĝon al Eŭropo! = Facebook ne nur estas ilo por ŝerci kaj serĉi amikojn. Ĝi bone ligas junulojn por diskuti pri politikaj aferoj. Hodiaŭ ĉikaru 1000 gejunuloj, d...

Fajro en tendejo de butajan refuĝintoj

Image
Pli ol 1000 dometoj de butanaj refuĝintoj iĝis cindro post la tagmeza fajrego de mardo en la orienta parto de Nepalo. La fajro kaptis dometojn de Pathari/Shanishchare de Morang dkstrikto kaj Goldhap de Jhapa distrikto. Pli ol 1000 dometoj de butanaj refuĝintoj iĝis cindro post la tagmeza fajrego de mardo en la orienta parto de Nepalo. La fajro kaptis dometojn de Pathari/Shanishchare de Morang dkstrikto kaj Goldhap de Jhapa distrikto. Je la 7.30 matene atakis fajro en la tendejo de Goldhap, kie loĝas pli ol 4,000 refuĝintoj. Fajro en la Shanischare tendejo de Morang distrikt mem donis malfacilon al 2500 refuĝintoj. La fajro tie atakis je la 2.15 ptm. Ĉirkaŭ 50 homoj vundiĝis kiam ili forkuris por eskapi la fajron. Iliaj posedaĵoj, vestaĵoj, ujoj, mono ktp bruligis. En 1990 la barata registaro helpis al butana registaro forpeli nepali-parolantajn butanojn de sia lando. Kaj tiuj butananoj de tiam loĝis en tendejo de refuĝintoj, per helpo de diversaj refuĝintoj.Butano lokas orient...