2018/08/07

Policanoj arestis la suspektitajn kriminalojn kaj pafmortigis ilin !

Du junuloj kaptis iun knabon kaj petis grandan sumon de rekompenco al la gepatroj de la knabo. Tio jam estas tre fama modo inter kriminaloj en Nepalo. Ili ecx mortigis la knabon. Do? Venis alia flanko de la rakonto - ke la polico kaptis du junulojn, prenis ilin al la gxangalo. Kaj poste venis novajxo ke ili intersangxis pafadon, kaj la du arestitaj homoj estis pafmortigitaj....

Laux la informoj trovigxis en jxurnaloj kaj la reto, du junuloj, Gopal Tamang (23 jaroj, de Sandupulchok Kartli) kaj Ajay Tamang (24 jaroj, de Nuwakot Samari), estis forkaptitaj en la domo de Shyam Lawat of Chhattisimi. La policanoj akuzis ilin ke ili estis la homoj kiuj forkaptis la knabon Nishan Khadka (11 jaroj).



Ne estas la unua fojo ke policanoj pafmortigis kriminalon aux sakuziton. Sed cxi foje, okazis iom alie. La policanoj suspektis ke la du junuloj, kiuj ne neiam havis kriminala sperton, vivas preskaux mizere kiel pentristoj por novaj domoj. Ili rekte iris all la cxambron de la junloj, severa batadis ilin, kaj metis ilin al iu auxtomobilo kaj prenis al ne konata loko.

Poste venis la informo ke la du akuzitaj junuloj estis pafmortigitaj de policanoj kiam okazis intersangxo de pafado ( tiel angle nomata encounter). La montirta bildo de la mortita junulo havis pistolon en lia mano.

Nun. La policanoj ne povas diri kial la knabo estis forkaptita (oni diris ke tio estis por mono, sed la junuloj ankaux scias la patro de la knabo estas for kaj patrino ne povas pagi tiom multe da mono), kaj kial la policanoj unue forkaptis ilin al gxanaglo kaj pafmortigis. Plie, neniu povas nun diri kiel la akuzitoj trovis pistolon kiam ili etis arestistaj kaj prenitaj al la gxanalo de la policanoj mem !

Bedaurinde, homoj en socia mideoj, ekz, Facebook, aplauxdas la policanojn. Tio okazas en Nepalo, kriminaloj estas apenaux punitaj kaj ili poste liberigxas, dank' al subteno de politikistoj. Sed, cxi tie, la afero estas alia. Lasu gxin gxis la raporto alvenos. Sed, ni devas diri, kie ni ne devas aplauxdi pafmortigon de policanoj.