Infanoj liberigitaj de iliaj kontrauxlegxaj laborejoj
Hodiaŭ ni sukcese liberigis 124 infanojn (kiuj havis malpli ol 16 jarojn) el kudrejoj/brodejoj. Estis ja granda laboro, sed ni sukcesis dank' al helpo de cixuj flankoj de kunlaborantoj. En Nepalo la registaro malpermesas homojn dungi infanojn kiuj havas malpli ol 16 jarojn. Estis tiaj kudrejoj en 36 domoj, La posedantoj de kudrejoj dungas aŭ devigas gepatrojn sendi la infanojn al iliaj laborejoj. Kaj preskaŭ nenion pagas al tiuj infanoj kiuj perdas eblecon iri al lernejoj pro la laboro. La infanoj de 10 ĝis 16 jaroj devas labori de matene je 5.00 ĝis nokte 11a. Estis la gvido de la Distrikta Oficejo de Administrado. Ni, registaraj oficejoj kiel Virina kaj Infana Oficejo, Centra Komitato por Bonfarto de Infanoj, Nepala POlico kaj ne-registaraj organizaĵoj kiel CAR-NET, CWIN, CWISH, CDS kaj aliaj laboris. POr tio finace subtenis organizaĵoj World Education kaj Save the Children. Laŭ la plano bezonis Rs 900,000 rupioj kaj ni ne sukcesis kolekti pli ol 300,000. Tamen ni komenicis...