2020/04/21

Kornaviruso en Nepalo



Ni vidas ke la tuta mondo frontas la panikon de kornaviruso. Ekde decembro, ni vidas gxin kreskanta cixutage. Kaj ni simple ni povis kontroli gxin.

Gxis hodiaux neniu jam mortigxis pro Kornaviruso en Nepalo. Nur trovigxis cx 40 homoj kiel infestitaj. Tamen de unu monato, ni estis sxolositaj en niaj hejmoj. Ni ne povas iri ekstere.

Pli ol la manlsao, la novajxo pri korupto estas hontinda. Kiam homoj estis en hejmoj pro timo de Kronaviruso, la registaro arangxis acxetadon de ekzameniloj el Cxinio, duoble multekoste ol gxi vere kostas. Kaj kio venis estis tute senutila…

La registaro malpermesas homoj eliri. Homoj vivas tute en siaj hejmoj dum unu monato. La policanoj batas al homojn kiuj videblas en stratoj. Tamen okazis granda festivalo en Bajhang distriko kun miloj da homoj. La festivaloj en Katmando-Valo estis nuligitaj.

Kaj pro manko de mangxajxo kaj helpo de la registaro, miloj da malricxuloj kiuj laboras en Katmando, finfine ekmarsxas al siaj hejmoj. Ili marsxas pli ol 500 kilometroj ! La registaro ja disdonas mangxajxojn al homoj. Sed, vere, tio ne iras al tiuj malricxuloj.

Jes, estas ja strange, kial homoj ne estas tiom infektitaj en Nepalo? Pleaj multe estis trovitaj en la homoj kiuj revenis el eksterlando. Kaj aliaj, estis Muslimanoj, kiuj venis el Barato estis infektitaj. Mi legas pri novajxojn de mutlaj aliaj landoj, inkluzide de Cxinio, Usono, Italio, Hspanio, Germanio, tre bedauxras…

Mi multe esperas ke ni kune povos venki la viruson.