Posts

Showing posts with the label IHR

Raporto pri IHR en la revuo Esperanto

Image
Aperis tre kuranĝiganta raporto pri la 9a Internacia Himalaja Renkontiĝo en nia ŝatata revuo "Esperanto". Dankon al la redaktoro kaj al ĉiuj teamoj de UEA. Estas ege grava por nia evoluanta movado de Esperanto en Nepalo.

NEspA kunveno, raporto pri IHR ktp

1. Estrara kunveno La estrara kunveno devis okazi la 19an de marto. Ĝi nature ne okazis ĉar tiu etis la tago de Holi, la fama Hindua festivalo. Do mi multe esperis ke hodiaŭ okazos la estraran kunveno. Sed ŝajne neniu estis preta por tio. Kiam mi atingis en nia oficejo, estis Poshraj, Navin, Navaraj kaj Philip. Mi gratulis al Philp por la resaniĝo. Li estis malsana dum ĉirkaŭ unu monato ĉi foje. Kaj pro tio ni ne povis vidi lin dum la IHR. Same kiel ĉiam, ne okazis estrara kunveno ankaŭ hieraŭ (2011-03-26). Jam pasis du jaroj kaj kvar monatoj post la elektiĝo de nova estraro de NEspA. Sed mi neniam povis vidi la estraron kunvenanta. La laborperiodo de tiu ĉi estraro kaj finiĝis antaŭ kvar monatoj (ek de novembro/decembro) sed la estraro eĉ unufoje ne sidis. Kian asocion ni kreskas? Ni iomete babilis pri diversaj aferoj. Mi montris la vido-kineto "Tamang Heridaĝa Marŝvojo" al ili per mia eta ilo. 2. Revizo al la IHR Pasis du semajnoj post la IHR (aŭ unu monato pso...

Kunveno en NEspA

Hieraŭ (2011.03.12)devis esti grava tago por NEspA. Ni sukcesis organizi la 9an Internacian Himalajan Renkontiĝon 2011. Mi esperis ke ĉiuj gravaj homoj de nia asocio venos kaj fanfaros ke ili laboris plej multe por sukcesigi ĝin, kaj kritikos unu la alian ktp ktp. Sed, ŝokinde, esis nur nia ĝenerala sekretario kaj lia nekonata gasto en nia oficejo. Eĉ ne estis nia prezidantino! Mi demandis, ĉu mi estis en la ĝusta loko? Ĉu nia asocio vere organizis la eventon? Kaj, se jes, kial homoj ne venis por doni iliajn opiniojn aŭ kritikojn aŭ simple revizojn pri IHR? Ĉu tiuj kiuj venis dum al senpaga vesperamanĝo de la lasta tago estis nur aktoroj? En Nepalo ne nur troviĝas “salutantoj” kaj “kiel-vi-fartuloj”, sed ankaŭ “renkontiĝantoj”, kiuj venas nur dum la lasta tago de la renkontiĝo (en la nomlisto disdonitaj al eskterlandanoj estis ĉ 30 homoj). Ĉu vi scias kial? Poste venis Mukunda kaj Harkha kaj Navaraj. Ili estas voluntuloj dum la IHR. Ili iomete diskutis pri monaj aferoj , kion mi ne...

Finis la 9a Internacia Himalaja Renkontiĝo

Image
La fino devas esti. Finis la 9a Internacia Himalaja Renkontiĝo hieraŭ nokte (2011.03.08) kun gaja kantado. Vespere alvenis gravaj homoj de nepala movado, plej parte estis tiuj kiuj alvenas nur dum tiaj tagoj. Parolis Peter, Jean-Claude, Altan, Harada, Hori, Mukunda, Maya, Razen, Bharat, Indu kaj aliaj. Fine parolis la ĉefgasto Bairagi Kaila, la adamemiano de la registaro. Jea-Claude donacis la flagon kun mesaĝo el Bretonia Esperanto-Federacio al NEspA. Itou donacis mane-pentritaj poemojn kiujn ŝi verkis dum la vojaĝo. Mi ricevis jaketon de Hori kiel donaco. Harada Hideki donacis 200 dolarojn al la asocio. Ni kune manĝis kaj je la fino, homoj kantis kaj dancis en iliaj gepatraj lingvoj. Jen la nomlisto de partoprenantoj el divesaj landoj. 1.Marie Dechy 2.Michel Dechy 3.Urszula Kwansniewska 4.Michiko Takagi 5.Helene Dubois 6.Dominique Monterrat 7.Alexis Monterrat 8.Catherine Ratton 9.Denise Le Brizault 10.Marie Savary 11.Maria Castillon 12.Christophe Castillon...

La geamikoj revenis; okazos internacia vespero hodiaux

La geamikoj veturis el Lumbino malfrue (3.30 ptm) kaj do alvenis al Katmnado tre malfrue, cxirkaux la noktomezo. Do, ili estas tre lacaj. Hodiaux la anoj ripozos kaj okazos la internacia vespero vespere cxe Manaslu Htelo.

IHR grupoj estas en Lumbino

Mi hodiaux vespere telefonis al Poshraj kaj li diris al mi ke la grupo estas en Lumbino kaj en holeligxis vespere. Mi sukcesis babili ankaux kun kelkaj eksterlandanoj kaj ili esprimis felicxon. Morgaux ili vizitos la sanktan templon, kie naskigxis al Budho.

IHR - Ni marsxis de Dhulikhel al Namobuddha

Image
Ni matene lasis la hotelon kaj ekis al Namobuddha, la budhisma sanktejo. Ni cxiuj estas lacaj kaj kelkaj interni ankaux havis problemojn en niaj gamboj, piedoj. Survoje ni acxetis belajn artajxojn fartitajn el kornojn kaj ostojn. Ni atingis al la sanktejo je 1.45 posttagmeze. Kaj ni mangxis gxoje. Poste ni vizitis la monahxejon novan kaj luksan. Ni revenis al la hotelo je la 4a psottagmeze. Mi kaj Narendra revenis hejmen. La aliaj partoprenantoj restis cxe Dhulikhel resort kaj ili veturos al Lumbino morgaux. ZTQvK_4/TXM2fXbkhFI/AAAAAAAAC2o/jQAk2RGytuw/s320/razen_20110304_IMG_3161.jpg" />

IHR - Ni marsxis de Chisopani al Nagarkot

Image
Hodiaux ni marsxis je 22 kilometrojn - de Chisopani al Nagarkot. Gesroj Harada alvenis per taksio. Nun ni estas en luksa hotelo Niva Niwa Lodge, tre lacaj. -- Sent from Gmail for mobile | mobile.google.com Razen Manandhar -- http://razeno.blogspot.com

IHR marsxado al Chisapani

Image
Hodiauxa programo estis sukcesa. Je la 9a matene ni lasis la hotelon Marsjangdi kaj per buso ni veturis al Saudarijal. Ni ekmarsxis je la 10.30 matene kaj gxuis la montaron. Mi kaj s-ino Ito rekte perdis la vojon kaj ni rekte venis al Chisapani kaj atendas niajn gesamideanojn. Ni estis tre malsataj kaj ankaux perdis tagmangxon. La vetero estas malvarma sed la montaro belege videblis.

IHR tago 2

Sukcesis hodiauxa parto de la Internacia Himalaja Renkontigxo. Morgaux (merkrede, 2011.03.01) matene ni ekos por Sunderijal per buso kaj de tie ni piedvagos al Chisapani. Laux nia plano: 26-a de februaro: Alveno kaj enhoteliĝo 27-a de februaro: Matena vizito al Bauddha, Paŝupati Nath, kaj posttagmeza al Patano 28-a de februaro: Vizito al Svajambhu kaj Bhaktapuro 1-a de marto: Piedvojaĝo de Sundarijal al Ĉisapani 2-a de marto: Piedvojaĝo de Ĉisapani al Nagarkot 3-a de marto: Piedvojaĝo de Nagarkot al Dhulikhel 4-a de marto: Piedvojaĝo de Dhulikhel al Namo Buddha kaj ĉirkaŭaĵoj; reveturo al Katmando 5-a de marto: Veturo al Lumbini kaj tranokto 6-a de marto: Tranokto en Lumbini 7-a de marto: Reveno al Katmando 8-a de marto: Ripozo kaj Internacia Vespero 9-a de marto: Forflugo Nun estas nokte 11.44. Morgaux matene mi ekos kun gesamideanoj. Plej versxajne, mi klopodos blogi per mia posxtelefono. Axu mi donos etajn staton sur mia facebook (http://w...

Jen komencis Internacia Himalaja Renkontiĝo en Katmando

Image
Jen, finfine. La internaciaj partoprenantoj al la 9a Internacia Himalaja Renkontiĝo alvenis. Hieraŭ (2011.02.26) de matene ili promenis ĉirkaŭ Swayambhu, Baudha kaj Patan Reĝa Palaco kaj alvenis je la Hotelo Marsjangdi por la interkona vespero. Estis entute 32 partoprenantoj el Francio, Danio, Svedio, Japanio kaj Mongolio. Nepre estis s-ro Hori kiu de multaj jaroj zorgas pri japanaj partoprenantoj. Kaj, je mia miro ankaŭ venis d-ro Harada el Okajama, Japanio, kiu gastigis min dum mia vojaĝo en Japanio en 2007! Interese ke inter la partoprenantoj estis kelkaj kiuj jam legis mian libron "Vojaĝo al Muktinath" kaj ili estas feliĉa viziti la landon post legado. Do, mia libro iel inspiris viziti al Nepalo. Inter nepalanoj estis ankaŭ d-ro Rabindra Raya, la unua kasisto de Nepala Esperanto-Asocio. Sed li ne povis resti tie dum longa tempo. Hodiaŭ ili promenos ĉirkaŭ Swayambhu kaj Bhaktapur. Morgaŭ ekoas la piedvagado. Plej verŝajne ankaŭ mi partoprenos en ĝi.