2012/08/04

4. En Le Mans kaj Greziljono

Matene frue vekiĝis sed ne volis lasi la liton. Eble mia korpo ankoraŭ ne povis akcepti la tempoŝangon. Malsupreniris mi malfacile, je la 8a post freŝiĝo.

S-ro Jeuland diris ke li estis elektita kiel la vic-estro de la Kastelo. Bonega novaĵo. Gratulon al li. Sed mi scias ke li estos tre okupita kun la administraj aferoj, kaj mi ne jam konis aliajn homojn en la kastelo.

Ni kune matenmanĝis. S-ino Jeuland diris ke ili manĝas simple. Sed tio estis tro multe por mi.

Esti en la urbo Le Mans estis granda oportuno por mi. Estis parto de roma imperiero, ĝin oni fondis en ĉ 47 aK. Kaj troviĝas multajn erojn de tiu epoka civilizacio.

Nun ĝi situas apud la rivero Sarthe. Atnaŭ 2,000 jaroj oni kreis vilaĝon apud tiu rivero kaj sur monteto videvlis antikva vilaĝo, kie ankaŭ troviĝas la romia remparo kaj fama katedralo de Sankta Juliano. Ĝi nun estas la ĉefurbo de la departemento Sarthe. Inter junuloj, ĝi estas fama kiel centro de 24hora ludo de sportveturiloj. Ĉirkaŭ 150,000 homoj vivas en tiu ĉi urbo nun.






Matene venis s-ino Francisua (pardonu min pro malbona literumo). Estis maljuna sed ege vigla sinjorino. Ni kune vizitis al al tombejo de s-ro Gaston Waringhien.

S-ro Waringhien estis unu el mondfama esperantisto. Li prezidis la Akademion de Esperanto kaj verkis multajn librojn. La Plena Vortaro kaj Plena Ilustrita Vortaro povas esti lia grendegaj donacoj al ni. Estis plezuo mia surgenuiĝi antaŭ lia tombejo.

Ankaŭ apude estis strato nomita laŭ s-ro Waringhien. Mi ĝojas ke nia Esperanto-ikono ricevis honoron de la registaro.

Ni ankaŭ vizitis la bilblotekon, nomita sub li, sed ĝi estis fermita.




Poste mi prenis miajn valizojn kaj ekis al la Kulturodomo de Kastelo Gresillon, ĉirkaŭ 60 kilometrojn de Le Mans. Agrabla veturado tra ĵus rekontita bieno aŭ verdaj arboj estis tio. Survoje ni trafis kelkajn gravajn Esperanto-monumentojn. 

Ni finfine atingis al la kastelo Gresillon je la tagmezo. Mia revo plenumita! Mi de multaj jaroj legis pri tiu antikva kastelo kiun oni esperantigis antaŭ eble 50 jaroj. Nun estas posedaĵo de koeperativo de francaj esperantistoj kaj okazas pluraj esperanto-eventoj dum tuta jaro. Nun mi vidas ĝin per miaj okuloj kaj mi vere povis tuŝi ĝin per miaj fingroj. Certe ne estis revo aŭ ŝonĝo...

Mi ĝoje havis tagmanĝon kaj babilis kun kelkaj partoprenantoj. Inter ili estis Ŝtonĉjo, kiu poste gastigos min en Parizo. Ili estis laborantaj. 

La novel domo de Gresillon stis konstruita ne longe post 1585. Poste ĝi estis postedita de multaj familioj kaj finfine venis al manoj de esperantistoj kaj ĝi fariĝis monda esperantaĵo.

Mi vizitis ĉefajn partojn - akcpetejon, bibliotekon, salonon, manĝejon kaj aliaj. De ekstere mi povis promeni ĉirkaŭ la kastelo. La kastelo similis al Rana-periodaj palacoj de Katmando. Laŭ divesraj flankoj, nepalaj palacoj estis nur imitoj al franca kulturo de luksa arĥitekturo. La dikaj muroj, gradaj pordoj kaj fenestroj, belaj lignaj ŝtuparoj ktp. Ĝi havis multajn necesejojn, malsimile la nepalaj Rana-palacoj.

Ĝi havis sufiĉe larĝa ĝardeno, kun lageto. Supren mi ne povis iri. Sed mi promenis en ĉirkaŭo - estis du grandaj kromdomojn.

Mi trovis mian ĉambron - estis malgranda sed agrabla ĉambro. Mi ripozis. bone, kaj eble ankaŭ longe ...
  



Vespere ni havis gajan kuntrinkadon, kun enkonduka rondo. Plej multe el ili estas gefrancoj. Kaj ankaŭ estis esperantistoj el Belgio. Poste venis el Italio kaj Germanio. Malfacilas por mi memori nomojn. Mi kredas ke mi havas agrablajn semajnojn kun ili.





















Poste ni vespermanĝis. Devis estis luksa ĉar estis franca. Kiam oni manĝas lukse, oni diras ke ili mangas france. Ho! Ni devas lerni manĝo-arton de francoj. Manĝado darŭas longe tie ĉi, kun novaj kaj novaj pladoj kaj konversacio inter la partoprenantoj.

Post la manĝado, ni diskutis pri laŭtaga plano. Estas kiel kutime tie ĉi ke mantene, ĝis tagmezo okazas diversaj kursoj kaj diskutadoj. Post manĝo, ili partoprenas en ekskursoj. Multaj paroptenos en ekskursoj. Ankaŭ mi. 
Laŭ la plano okazos tri kursoj en mateno: 
1. Espernto-kurso por komencantoj
2. Kurso de la franca lingvo
3. Paroliga kurso/seminario por spertuloj (tiun mi gvidos). Mi prelegos/instruos matene de je la 9.30 ĝis 12.00a kun duonhora paŭzo.
En iu vespereo okazos mia prelego pri Nepalo por ĉiuj partoprenantoj de la staĝo. Bone, ĉu ne?

Inter ili estis geinfanoj de Bharat-divenaj francoj, kiun kunportis al la kastelo unu el partoprenantoj. Ni celebris naskiĝtagon de ka knabino, kiu nomiĝis Joyti. Ŝi parolas la francan sed ne scipovas Hindi lingvon.






No comments: