Posts

Showing posts with the label verkado

Bonvolu kuragxigu min eldoni novan libron

Bonvolu kuragxigu min acxetante tiun cxi mian unuan libron. Jen la anonco de UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8199 Dankon. Razen Manandhar

NEspA kunveno, IHR, vortaro kaj mia vojaĝrakonto

Estis nur du vicprezidantoj en nia asocio heraŭ por kunveni kiam mi atingis. Estis ankaŭ du junulinoj, kiuj venas ĉe la asocio malofte pro okupiĝo. Poste venis iu nekonata lernanto kaj ankaŭ Mukunda. Mi tre esperis ke okazos ia tia prelego aŭ klarigo pri okazonta IHR. Sed la gravaj respondeculoj ne havis tempon por veni al la asocio. Mi vidis Poshrajon post longa tempo. Li estis okupita pro liaj personaj aferoj. Li demandis al mi pri la vorato kaj mi klarigis ke ĝi jam estas en la presejo. Li samtempe informis min ke estas iu esperantistino el Aŭstralio nuntempe en Nepalo. Mi ĝojus renkonti ŝin kaj iomete babili en Esperanto. Antaŭe ni havis tradicion ke se iu eksterlandano venas ni dissendas informon pri li aŭ ŝi por ke ni ĉiuj renkontiĝu kaj praktiku Esperanton. Nun tio ne plu estas nia regulo. Krome estas la biciklistoj en Pokhara. Mi legis ke ili ĝuis konatiĝon kun la lokaj esperantistoj. Sed mi timas, kial ili neniel informis pri la gastoj al mi? Intertempe, mi ĝojus anonci ke nia...

Jen la fino de la laboro!

Hodiaŭ estas speciala tago. Ni sukcesis deklari ke ni finis la laoron sur la Nepali-Esperanto-Vortaro. Hieraŭ vespere mi, Narendra kaj Poshraj diksutis pri la restintaj vortoj, pri la ordo de nomoj kaj vortoj de redaktintoj. Mi verkis longan artikolon nome de la redaktintoj kaj petis sugeston de la du. Ili konsentis kaj donis kelke da sugestoj al mi pri ĝi. Kaj, ni ankaŭ diskutis kia maniere ni helpu al NEspA peti financan subetenon de KAEM. Poste ni telefonis al Jacob por hodiaŭa renkontiĝo. Matene mi kaj Poshraj iris kune al MS Nepalo oficejo kie Jacob atendis nin. Poste venis Narendra. Ni diskutis pri la rolo de NEspA je peto de mono al KAEM. Ni ankaŭ diskutis kiel ni povas meti malfermecon de alveno de la mono kaj ĝia travidebla uzo. Ni unue verkis leteron al NEspA, informante al ĝi ke la vortaro estas preta nun. Kaj petis ke ĝi skribu al KAEM por la financa helpo. Ni kvin membroj de la vortaro-komitato -- mi, Narendra, Poshraj, Jacob kaj Philip -- subskribis sub ĝi. Ĉar Philip ...

La dokumentario pri Rasua en Esperanto estas preta

Image
Hodiaŭ mi estas tre feliĉa. Mi finifine sukcesis fari la dokumentarion (ĉu ĝi estas taŭga vorto?) pri la turisma loko Rasua. La ideo venis en mia kapo eble antaŭ tri jaroj, kiam oni proponis ke Rasua estu alia celloko de Internacia Himalaja Renkontiĝo. Venas kapricaj ideoj en mia kapo, mi ne scias kial. Bone. Lila, nuna sekretario de NEspA, donis la dokukmentarion al mi kaj mi tradukis ĝin. Mi opiniis ke ĝi estus taŭga materialo por bonvenigi homojn al la renkontiĝo,se ni povus dissendi la Espernatan version de la dokumentario al la mondo. Sed poste nur aŭdiĝis bruo kaj mi sole ne povis fari ion ajn. Kaj nun, dank' al Dio, Jakob estas ĉe ni, kun abunda energio labori por Esperanto kaj ankaŭ teĥnika scipovo. Do, mi proponis al li ke ni faru tion. Mi montris al li la Kompaktdiskon de la dokumentario kaj tio plaĉis al li. Mi serĉis la kopion de teksto en mia komputilo sed mi ne povis trovi ĝin....