Posts

Showing posts with the label instruado

Fino de la kurso

Komenco estas la ekpreparado por la fino. Post dumonata instruado en "School of Creative Communications", venis tempo de fino por la kurso, kiu komenciĝis la 15an de junio. Jen, hieraŭ okazis la kursofina aŭ konkulda programo de la kurso. Ni fakte devis organizi ĝin la 15an de aŭgusto, sed mi pensis ke tio estos pli ĝoja se ni povos inviti la partoprenintojn de UK, ankaŭ por aŭskulti iliajn fierajn spertojn kaj ni prokrastis ĝin ĝis hieraŭ. Tamen tio ne povis esti, Indu respondis ke ŝi estis invitita al alia loko, Poshraj deivs iri al oficejo kaj al Himlal mi ne povis kontakti. Cetere mi invitis al Indu, la prezidantino de Nepala Espernato-Asocio (NEspA) por disdoni la atestilojn, kiel ĉifa gasto. Sed ŝi sendis respondon ke ŝi ne povos veni. Mi petis al Shree Prasad Shrestha kaj li feliĉe konsentis. Mi sendis invitojn al NEspA estraranoj kaj aliaj esperantistoj, pere de nia retgrupo Nepalesperanto. Venis tamen malmulte. Estis Shree Prokhrel, Narendra Bhattarai, Nabin Subedi k...