20. Re al Nepalo, noktomeza vespermangxo en Chitwan
Matene ni vekiĝis kaj mi sole iomete promenis tra la
stratetoj. La tumulta busstacio, portistoj, kamionoj kolektantaj rubaĵon, teo-vendejo laŭ la stratoj kaj laŭtaj bruoj
de aŭtomobiloj plaĉis al mi iel. La kvartalo kie homoj misère vivas, eble
kontraŭleĝe, en malgrandaj dometoj ege malpuraj estas abomindaj.
Post matenmanĝo ni veturis per la aŭtomobiloj al urbeto
Kurseong. Ni veturis laŭ la linioj de la trajno, kiu iam funkciis. Sonada estas
la urbeto kiun ni trapasis antaŭ ol ni atingis Kurseong-n. Fine ni atingis al
la ebena Silguri kaj estis ege verma kiam ni estis ĉe la landlimo. Denove, la
oficejo de vizo ĉe Barata limo postulis ĉirkaŭ unu horo de ni. Kaj tio de
nepala limo povis fini en 15 minutoj.
Ni estis en la sama buseto kiun ni uzis en Katmando, do, pli
komforte ni veturis al Chitwan. Ni manĝis malfrue en iu restoracio de Itahari
kaj poste… veturadis.
Estis jam 12.30a matene kiam ni eniris la hotelon. La
manĝoaĵoj multe atendis nin, kaj ni estis pli lacaj ol malsataj.
Comments