24. Stupao de Paco…al Katmando
Matene ni veturis al la Stupao de Paco, ĉe alia flanko de la
lago, sur monteto. La budhsima sanktejo estis konstruita antaŭ ĉirkaŭ dudek
jaroj per subteno de japana budhisma organizaĵo. Ni devis atendi ĝis la suno
brilis, por ke ni vidu ĉirkaŭajon klare. Ni trinkis varman teon apude kaj
revenis.
Post manĝo, ni revenis al Katmando. Ni ĉiuj estis lacaj,
post 8 taga vojaĝo en belaj urbetoj kaj ĝangaloj. Estis ĉio bona ĝis la
vespere, ke ni devis atendi longe en la malluma ŝoseo pro iala haltiĝo de
aŭtomobiloj.
Ni atingis en Katmando je la 8a ĉirkaŭ. Hotelo Taishin en
Thamel estis aranĝita por niaj gastoj. Ili tuj enĉambriĝis, ĉar ni estis ĉiuj
lacaj post tuttaga veturado.
Comments