16. Sikimo
Hodiaux komencas nia vojaĝo al Sikimo (Sikkim). Matene
alportis nin la buseto al la flughaveno. Ni devis longe atendi ĝis ni sukcesis
trapasi tiun sekurecan ekzamenejon. La flugo okazis ĝustatempe, ja ne estas
normala fenomeno en Nepalo. La flugado ne nur trasportis nin, sed ankaŭ donis
al ni eblecon trarigardi la Katmando-valon de supro. Ni flugis dum 45 minutoj
kaj jen estis en Bhadrapur, la urbeto apud Kakarvitta, la orienta landlimo
inter Nepalo kaj Bharato. Atedis nin tri luksaj aŭtomobiloj, kiuj venis el niaj
kunlaborantoj el Sikimo.
Nepalanoj ne bezonas vizon por trapasi la landlimon. Estis
sufiĉe facila ankaŭ por eksterlandaj amikoj je nepala flanko por trapasi ĝin.
Sed daŭris pli ol unu horo da skribado, ĉerbumado kaj ekzamenoj por eniri
Baraton, kvankam ili jam havis vizon al Bharato en siaj landoj. Eĉ trovi vizon
al Barato estis ege malfacila. Kelkaj el niaj partoprenontoj fine nuligis ilian
aliĝon pro la problem ili trafis dum vizo-akirado. Ni komencis veturi je la
unua horo, eble.
Ni tagmanĝis en luksa restoracio en Silguri. Ni devis
kolekti fotojn de niaj amikoj por ricevi permesilon de Sikimo. Kvankam Sikimo
nun estas parto de Bharato, eksterlandanoj bezonas specialan permesilon por
viziti ĝin. Eĉ Nepalanoj, kiuj povas libere viziti tutan Baraton, ne povas
viziti Sikimon sen permesiloj. Ĉar ĝi situas ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj
Barato, estas cetere trarigardata de la registaro.
Do daŭris nia veturado, de ebenaĵoj de Silguri la montaj
regionoj de Sikimo. Ju pli ni veturis supre, despli la vetero malvarmiĝis. Je
la 6a ni atingis al la enirejo de Sikimo, Rangpo. Ni devis atendi dum pli ol
unu horo por ricevi la permesilon.
Jam estis ĉrkaŭ la 8a kiam ni finfine atingis la
hotelon Dela Mare en Gangtok. Ni tuj enlitiĝis post la vespermanĝo. La manĝaĵo
estis bongusta kaj la ĉambro ne estis tre malbona por ni.
Comments