Mia vizito al JEI
Hodiaŭ estis speciala tago por ni. Ĉar estis la eksturso-tago, mi ne devis kongresi kun mia peza sako. Kaj, kiel ĉiam, la ekskursoj estis multe-kostaj kaj mi preferis eviti tion. Do, mi volis plani promeni en la tuta urbo (almenaŭ tiom kiom eblos). Matene mi aŭdis ke JEI havis specialan programon por invititoj. Ni ĉiuj estos bonvenigita de Japana Esperanto Instituto (JEI). Bonege - estas la loko kie mi tre tre volis iri - mi fakte volis ŝteli la sekreto de ĝia sukceso.
Sur la strato mi trovis kafejon "Esperanto". Estis interesa kaj laŭ mia opinio, tio helpos homojn pensi pri la vorto kaj eventuale ili mem serĉos la signifon.
Je la naŭa ni trovis Tahira atendanta kaj ni per trajne iris al JEI, estis ĉirkaŭ la centro de Tokyo, en la strato nomata Shinjuku. Estis tre okupita larĝa strato. Kaj la domo estis ne granda sed estis ĉe la strato kaj havis malgrandan fenestron sur teretaĵo kun ekspozicio de Espernato-libroj. Ankaŭ estis metala vorto Esperato super la pordo kaj sama vorto estas en drandaj lieroj sur fenestra vitro.
Mi miris ke ĝi estis tute alia mondo!!! Estis ĉirkaŭ 20,000 liboj, tri komputiloj, eble tri kopiiloj, giĉeto, teo-farejo, kunsidejo kaj kaj kaj. Oh, kiel ili povas aranĝi ĉion. Ne nur temis pri la loko - ili ne havis grandan lokon sed vere zorgas pri ĉio - en malgranda loko ili havas lokon eĉ por vendotaj glumarkoj.
Post iomete da babilado kaj fotado, mi okulumis ĉirkaŭ la libraro. Mi vidis nekredeblan amason da libroj - aranĝitaj laŭ litere, laŭ lande, laŭ temoj ktp. Trikinte glacian kafon, ni iris supre kie estis ilia klasĉambro. Ni ĉiuj kolektiĝis kaj S-ro Ishino prelegis pri la historio kaj nuna situacio de JEI.
Estis kvazaŭ tute alia mondo, ilia instituto evoluis ĉar ili vere laboris, ne nur babilis kaj trompis homojn per falsaj raportoj. a JEI establisiĝis en 1919 kaj ili sukcesis aĉeti terenon 150m3 da terenon en centro de Tokyo en la jaro 1932. En 1978, ili sukcesis konstrui la domon kaj translokiĝis tien. Ĝi havas kvar etaĵon kaj ili luas du etaĵon por ricevis monan subtenon. Ĉion alion ili faras per la mono ili ricevas per membro kotizo. Kiel mirinde, ĉu ne?
La JEI nun havas kvar personojn dungitajn. Inter alie S-ro Ishino estas tutatga laboranto, kiu laboras kvin tagojn en semajno kaj aliaj estas pagataj minimume. Krome ili havas 12 estraranoj, 2 revizoroj, 13 konsiliantoj kaj 1350 membrojn. Nature oni bezonas almenaŭ kelke da laboristoj por zorgi pri cixo sed eĉ tiam la estas en ordo kaj neniu en estraro povas esti hejme seninformitarinte.
Plej grave, mi lernis ke la sekretario (aŭ direktoro, laŭ nova sistemo) mem ne ĉiam respondas leterojn. Anstataŭe, li ricevas ĉiujn leterojn kaj resendas ĝin al respondeca estraro de tiu fako kaj igas lin aŭ ŝin respondi ĝin. Kaj, ĉiuj estraranoj ne nur havas rajton legi oficialajn leterojn sed ili devas legi ĉiujn laŭ la temo kaj graveco. Sammaniere, ĉiuj gravaj leteroj estas konservitaj en la oficejo kaj se venas per la reto, ĝin li presas kaj konservas almenaŭ dum ses monatoj.
La membroj elektas konsiliantojn kaj la elektita konsiliantoj devas kunveni 7 foje en du jaroj ili preparas ĉiujn vojojn sur kiu la estraro devas iri por atingi al la celo. Kaj tiu aro ankaŭ elektas estraron por du jaroj. Sed la elekto de la konsilantoj kaj estraro ne okazas en la sama jaro por ke ĉiuj povas facile labori kun nova teamo. La estrara kunveno okazas ses foje en jaro kaj por tio la direktoro dissendas informon per poŝto. Neniu estraro ne rajtas ne veni sed ili devas skribite peti pardonon se ili vere havas gravan aferon farendan.
Mia dio, kial mia asocio ne havas regulon? Mi demandas sin.
Kaj sekvis nia prezentado de propraj landaj asocioj. Shree prezentis iom kaj mi prezentis al ili nepalan movadon en gxenerale.
Post mangxado, ĉiuj preferis viziti al elektronika bazaro sed mi elektis iri al besto ĝardeno. Min gvidis Tahira. Survoje mi povis iomete babili pri la situacio de nepala movado kaj ankaŭ pri la interna administracio de UEA kaj KAEM.
La ĝardeno estis belega. Eble tio estis mia plej bona tago en mia restado en Japanio. Estis vere ampleksa elekto de animaloj, birdojn fiŝoj kaj aliaj. Denove, estis tiel bonege metitaj ke ĉiuj vizitantoj tiel facile povas vidi. Mi neniam imagis ke mi povos vidi kangaruon saltante tiel facile. Sed, bedaŭrinde, mi povis promeni nur duonon. Mi ŝi pensis ke ni povos promeni ĝis la 5.00a sed tie ĉio malfermiĝis je 4.30 ĉar ĉio devis fini je la 5.00a. Mi elkore dankas al S-ino Tahira por gvidado kaj helpo al mi per acxeto de biletoj.
Mi certe venos denove por ĝui ĝin se mi povos havi tempon, mi pensis. Mi ne forgesis aĉeti malgrandan elefanton kaj du belaj foliaroj por Jivitesh. Estis certe multe kostaj sed mi ne povis eviti ilin.
Comments