Okazo en Okajama
Jen mi lasis la Espernato-domon hodiaŭ matene. Venis Dennish Keefe hieraŭ vespere sed kun mi ne povis longe paroli.
Jen mi kaj S-ino Aikaŭa al la stacidomo de Shinkansen kaj ŝi lasis min ĝis la ĝusta vagono. Mia vojaĝo al Okayama estis tre facila. Mi nur timis kiel mi povos trovi S-ron Harada sed li estis ĉe la ĝusta angulo kaj trovis min. Per taksio ni iris al lia hejmo kaj montris al mi la ĉambron. Mi devas diris, estis vere luksa.
Kaj ni unue iris al la lernejo (oh, mi forgesis la nomon). Ĉirkaŭ 10 knabinoj lernas Esperanton tie kaj kelke de ili ankaŭ vizitis al UK en Jokohamo. Mi kredas ke estis tre bona ŝanco por ili vidi la esperantan etoson. Ili komprenas kion mi diris sed estis kutime malfacila por ili paroli aŭ respondi Mi mallonge rakontis al ili pri Nepalo, kun helpo de desegnado.
Kaj ni iris al la kvartato Kurashiki. Estis am fama por rizo-komerco kaj ankaŭ estis granda fabrikejo de kotona ŝtofo. Poste, laŭ la tempo ĝi sanĝiĝis kaj nun la historia loko kaj konsruaĵo servas kiel bela loko por resturacio kaj vendejoj por belaj donacoj.
Poste ni iris al la Okayama Korakuen Ĝardeno. Estis vere granda, bela kaj bone organizita ĝardeno. Mi ne povas nur klarigi kiel ĝi estas bela. Kaj post vesperiĝo, aperis nekredeblaj lumo-radioj kaj la tuta verda sceno fariĝis tiel bela kiel estas ekranoj por dramo. Drikinte bieron, S-ro Harada, S-ro Arai kaj D-ro Nakamura diskutis pri la signifo de Espernato en multlingva kulturo kaj multlingva mondo.
Comments