Jen Jokohamo!
Estis kiel mia sonĝo realiĝis kiam la virino ĉe la giĉeto kun rideto redenos al mi mian pasporton kaj diris, "Dankon. bonvolu trovi vian vojon malsupren ". Mi vidis ke mi vere eniris Japanion. Estis ĉirkaŭ 8.30 matene laŭ japana tempo. Mi malfermis mian pasporton kaj vidis kej ŝi jam donis malgrandan parton de la dokumenton. Jen sukcese! Mi forgesis mian lacecon kiun donis al mi sendorma vojaĝo. Mi senpatience atendis mian valizon kiuj venis antaŭ mi post eta atendo.
Mi puŝis mian valizĉaon kun kuriozaj okuloj eksteren kaj antaŭ ol mi serĉu konatajn vizaĵojn, kaptis min la granda esperanto-flago. Estis S-ro Doi, kaj li tuj konis min. "Ĉu Razen?" li demandis. Mi poste vidis ke S-ino Doi ankaŭ estis malantaŭe. Do mia ĝojo dekoblis ĉar mi nun povis atingi al UK senprobleme.
Mi tuj forgeis ke mi devis trapasis preskaux tuttaga flugo - de Katmando gxis Bankoko kaj denove tutnokata flugo de Bangkoko gxis Narita. Jen mi gustumis frukton de sukceso.
Estis freŝa veturado en la bela "hybrid" aŭto de ges-roj Doi. La flugaveno esis ĉirkaŭ 60 kilometroj for de Tokio kaj ni rekte celis al Jokohmo - la kongresurbo, kie vivas ankaŭ ges-joj Doi. Eble post unu horo ja duono ni atingis al la kongresjo kaj vidis ke la kongresaj libroj estis pretaj. Poste mi iris al la hotelo kie mi restos kaj denove vizitis la 24-hora oficejo kie oni laboris por eldoni ion por la kongreso. Mi kaptis ŝancon uzi reton kaj sendis malgrandajn mesaĝojn al mia familio kaj oficiejo pri mia sekura atingo al Jokohamo. Kaj mi ankaŭ informis al kelke da konataj esperantistoj pri tio. Ankaŭ estis ĝojinda ke vic-estro de la kongresjo mem eklernis Esperanto - tio nepre estos granda helpo por la movado.
Estis alia vizito al iu maljuna esperantisto kiu estis laboranta kaj mi tre ĝojis ke troviĝas maljunaj vizaĝoj en Espernato-mondo de tiu ĉi parto. Ni iris por tagmanĝi al itala resturacio Dolphin kie estis invitita S-ro Wajiku Iwanistky, kiu estis ruso sed vivas en Japanio de 20 jaroj en Jokohamo. Mi tre ĝois poste viziti al lia hejmo kaj babilis pri multaj aferoj pri Nepalo.
Finfine mi atingis al la bela mangranda hejmo de gs-roj Doi, kie mi vidis grandan afiŝon de UK ĉe la strato. Mia ĉambro estis preta. S-ino Doi montris al mi la belan domon kaj ŝian grandan oficejon - estis same kiel laborejo de granda kompanio komerca - kun du imac komputiloj, kopiilo kaj centoj da libroj ktp ktp. Mi vidis ke esperanto-libroj kuŝis exc sur ŝutparoj kaj aliaj lokoj. Post freŝiga duŝo, mi kuŝis kaj dormis feliĉe.
Poste mi havis sxancon esplori en la Esperanto-bibloteko. Estis kvazaux historio de Esperanto mem - mi vidis jarlibron de 1934! Kaj estis centoj da libroj ed diversaj anguloj de la mondo. Estas vere la atestilo de longa historio de japana E movado. Mi vidis ke la Orienta Revuo ekeldonisantau 50 jaroj.Historio instruas nin, mi kredas. O, jes. la vespermangxo estis bongusa.
Comments