Maoisto-registara donaco al prezidanto de sia partio
Nun la Maoistoj, kiuj akiris la politikan povon post 12-jara milito kaj mortigo de 13,000 da homoj finfine troviĝas tiel korupta kiel estis antaŭaj politikistoj dum la reĝa periodo.
La ĉefinistro D-ro Baburam Bhattarai, kiu nek povis doni bazan komforon al la civitanoj, nek sukcesis plenumi la taskon de verko de la konstitucio iel troviĝis donanta grandegan sumon de mono al liaj partianoj tiel kontraŭlogike, ke eĉ aktivistoj de la partio hontas.
Li decidis doni 20 milionoj da rupioj (ĉ 200,000 eŭroj) por la filo de la prezidanto de lia partio Pushpa Kamal Dahal, je nomo de grimpado al la Monto Everesto, la plej alta monto-pinto de la mondo (4484 metroj). La filo neniam antaŭe grimpis eĉ la malaltajn montojn. Ĉiuj scias, ke li nur prenas tiom da mono por lia partio. Neniu kredas ke li povas grimpi la monton.
Kaj, la filo, ironie, plendis en lia Facebook, ke li postulis 30 milionoj da rupioj sed la registaro donis al li nur 20 milionoj!
Pli ridinda, li diris ke li grimpos la monton je nomo de paco kaj verkado de konstitucio. De kavar jaroj, homoj vivas en teroro, kaj dum kvar jaroj la membroj de la konstitucia asembleo nur kverelas por atingi al la registaro sed ne serioze laboras je verkado. Do, ĉu grimpado de iu al iu monto sukcesos la planon haltitan en Katmando?
La registaro ne havas kutimon doni monon al grimpistoj al la monto – unue ĉar tiom multe da homoj grimpas la monton ĉiujare, kaj due, plej multe da homoj grimpas kun la subteno de internaciaj kompanioj kaj do ne necesas. Eĉ tiujn mond-agnoskataj Ŝerpoj, kiuj ĉiujare grimpas la monton kaj helpas eksterlandajn grupojn neniam ricevoas monan subtenon de la registaro. Sed jes, ankaŭ antaŭe registaro donis monon al ne kutimaj (ne profesiaj) grimpontoj pro politikaj rilatoj, kaj plej multe el ili malsukcesis.
Estas decidita ke 20 pro cento de la mono la registaro kolektis el grimpistoj estos elspezita por la fizika evoluo de la vilaĝoj ĉirkaŭ Monto-Everesto. Sed la regiataro eĉ ne sendas tiun monon al la montaj vilaĝoj.
En Nepalo, unu persone en avaraĝo gajnas ĉ 200 euroj en unu jaro. Kaj la homoj en vilaĝoj ege mizere vivas.
La novaĵo pri tio en ĵurnalo estis granda surprizo por nepalanoj. Ecx la akvitistoj de la parito kritikas la decidon. Oni jam protestis kontraŭ la registara decido, kaj en stratoj kaj en Facebook.
Aliflanke, venis novaĵo ke la ĉefministro, sendis lian filinon por estri la asocion de kriketo-ludistoj, kvankam ŝi neniam ludis tiun ludon kaj ne scias ion ajn pri ĝi. Oni dire, ŝi iris tien ĉar tie troviĝas multege da mono kaj ŝi, prezidante, povas preni grandan kvanton da mono al ŝi partio. Post la skandalo, la filino me decidis ke ŝi ne prezidos la asocion.
Comments