Komenciĝis unua SAS en Katmando
Venis ĉirkaŭ 35 da homoj. Unu estis el Barato, unu el Pakistano kaj unu el Japanio kaj aliaj estis el Nepalo.. Estis iel neforgesebla : Oni okazigis ĝin sur la tegmento de la oficejo kie ne estis lumo. Poŝtelefonoj helpis nin vidi unu la alian. S-ro Ghimire klarigis pri la programo kaj ni enkondukis sin. Je la fino venis du malgrandaj kandeloj. Multaj el ni ricevis nigran teon kaj japanan kukaĵon.
Comments