Ĝis revido, Francisco
Jam en mia domo gastiĝis esperantistoj el Azio kaj Eŭropo sed estis unua ŝanco por mi gastigi iun el Suda Ameriko. Li estis mia kara amiko Francisco Zilli el Argentinio. Mi korespondis kun li ekde 2005 sed ne longe daŭris nia korespondado. Eble ni skribas kelkfoje en jaro. Se mi bone memoras, mi almenaŭ unufoje skribas al li dum nova jaro, kun digitala karto novjara.
Nuntempe ni multaj gejunuloj uzas Facebook-on kaj ĝi facile ligas homojn. La 23an de novembro li diris ke li venos al Nepal en marto kun lia familio. Poste, la 21an de decembro, li diris ke li venos la 25an. Mi ne kredis. Ne restis multaj tagoj kaj mi volis scii kio estas lia programo. Fakte li aranĝis lian vojaĝon laŭ la kosilo de Alinka, kiu loĝis en Itahari.
Mi ja volis inviti lin al mia hejmo, sed mi iom hezitis ĉar li diris ke li venos kun lia familio (edizino Maria kaj du infanoj - Mateo kaj Juliano). Mi timis ke eble mia simpla hejmo esto malfacila por ili. Tamen mi proponis al li gastiĝi kaj li akceptis. Li ankaŭ konversaciis kun Poshraj pertelefone kaj li diris ke li aranĝos ilian vojaĝon en Nepalo.
Mi, Narendra kaj Hari atendis lin al la flughaveno. Li alvenis sed li diris ke li jam reservis hotelĉambron. Tion mi ne komprenis kial li tiel decidis subite. Ne gravas. Ni iris al lia hotelo kaj teumis. Poste venis Poshraj kaj ni kune iris la la oficejo de li. Do, ni detale planis lian vojaĝon unu semajnan. Laŭ tio, li venos al mia hejmo, restos dum du tagoj, poste li flugos al Pokhara, spertos glitflugadon ("paragliding"), veturos al Chitaun, spertos ĝungala safario, kaj veturos al Itahario por renkonti al Alinka kaj "Filino NP".
Post lia alveno, mi skribis al nia prezidantino kaj ĝenerala sekretario pri la gastoj, la 27an de decembro, 2011 je 6:36 atm. Mi petis al ili ke ili okazigu rendevuon kun multaj nepalaj esperantistoj la 3an ĉar en tiu tago ili revenos kaj la 4an ili forlasos Nepalon.
Li bone vivis en mia hejmo. Danke' la infanoj estis tre ĝentilaj kaj ili ne sentis malfacilon. Krome ili tuj amikiĝis kun mia filo, kiu havas similan aĝon. Plaĉis al ili kutima nepalan manĝaĵon. Ili mem provis promeni al ĉirkaŭaj lokoj.
Ni multe parolis pri niaj landoj, politkoj, lingvoj, kulturoj - kaj similecon kaj malsimilecon. Li precipe havas sperton ambaŭ pri Argentinio kaj Bruneo (kie li nuntempe laboras kiel inĝineiro).
Li poste vojaĝis kaj akumulis mutajn interesajn aventurajn spertojn. Eĉ lia filo ĝoje spertis glitflugadon. Ili ankaŭ ĝuis sovaĝajn bestojn en Chitaun sed ne povis vojaĝi al Itahario pro politika demonstracio kaj ili finfine revenis al Katmando la 3an. Ili miris ke troviĝis ĉokolado de Argentino, suko el Suda Afriko kaj spagetio el Hispanio en Katmando.
Bharat povis dissendi la informon pri ili nur la 2an de decembro, post 6 tagoj. Li diris ke li estos okupita, tamen provos veni kaj Krishna portos la ŝlosilon. Tio etas la situacio.
La 3an, mi iris Thamel. Estis Nabin Subedi, Nabinlal, Hareram kaj Krishna. Francisco prelegis pri lia vivo en Argentinio, eklerno de Esperanto, eklaboro kaj vivo en Broneo. Ili metis mano-markojn sur argentina flago kaj donacis ĝin al Narendra (Bharat kaj Indu ne venis). Poste ni iris al nepala manĝejo kaj bone vespermanĝis. Estis ja gaja rendevuo.
Li donacis al mi piedpilka T-ĉemizon de Argentinion kaj kelkaj moneroj de lia lando. Ni konas lian landon per tiu fama T-ĉemizo…
La 4an ili unue iris al Thamel por aĉetumi kaj mi renkontis ilin ĉe la pordo de flughaveno. Oh dio! Maria ploris, ŝi vidis tiom da amo en nia mallonga kunvivado - tio estas Esperanto. Mi multe esperas ke ili denove gvidos sin al Nepalo iam en estonteco.
[Aliajn fotojn mi poste aldonos]
Comments