Rendevuo kun kara Ara el Brazilo


Hazardoj ne mankas en vivoj de esperantistoj. Mi tre ĝojas ke finfine mi povis renknoti mian amikinon Ara Mendoca.

Antaux du semajnoj ŝi venis al Nepalo. Kaj tiam mi ne povis iri al ŝia hotelo por renkonti ŝin.

Nur hodiaux mi povis vidi vin. Tiel freŝe, amikece, bela kaj emocie.

Mi atendis ŝin en la hotelo matene kaj ŝi venis al al akcetejo. Ni ekbabilis kvazaux ni estas malnovaj amikoj. Mi konis ŝin de eble unu jaro per Facebook kaj de tempo al tempo ni babilis. Ŝi montris ŝian miron, ĝojn kaj feliĉon vidi min. Ŝi diris ke tio eblis nur dank' al Esperanto.

Poste venis Poshraj kaj Narendra kaj ni kvarope iris a apuda kafejo por kafumi. Ni longe babilis pri ŝia plano vojaĝi al Nepalo, sperto de Hareram, kun kiu ŝi korespondis.

Deveno ni iris al la teraso kiel ni deveno trinkis kafon. Ŝi estas tiel ĝojoplena ke ŝi eĉ forgesis matenmanĝi. Poste niaj du amikoj devis lasis nin. Ŝi prenis manĝaĵon kaj ni dauxrigis nian babiladon. Mi rakontis al ŝi pri mia vivo kiel budhano kaj sperto kiel bonzo. Mi parolis pri budhisma meditado kaj filozofio kaj tio plaĉis al ŝi. Ni ankaux babilis pri niaj familioj.

Dume venis ŝiaj geamikoj kaj ŝi lauxte klarigis al ili kiel ni amikĝis kaj kiel utila nia Esperanto estas.

Sed estis la tempo por ŝi prepari ŝian valiĝon. Je la 9a matene ŝi devis ekveturi al la flughaveno. Tre bedauxrinde. Post nia kortuŝa lasta brakumo mi lasis ŝin kaj mi pensis ke ni iel certe renkontos ŝin. Esperanto estas tia.......

Comments

Popular posts from this blog

Saluton.

nepal translated