2012/09/08

10a Himalaja Renkontiĝo

Konigi la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto

Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 13-tagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2013 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Esperanton dum la Renkontiĝo.

La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmando kaj en komfortaj gastejoj aŭ tendoj dum la piedvojaĝo. Ĉiuj manĝokostoj kaj aliaj similaj kostoj estas inkluzivitaj en la aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo estas kalkulita nur por kovri kostojn, ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas pli multe. Multaj niaj servoj estas faritaj de nepalaj esperantistoj.
Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontiĝo en Katmando valo, kie situas la ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj, notinde tiuj de la plej grandaj urboj, Katmando, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel hinduoj kaj budhanoj restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgraŭ multflanka moderniĝo de la valo. Ĉi-foje vi povos ekkoni la kulturon kaj vivmanieron de homoj en la orienta parto de Nepalo. La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos busvojaĝo al kaj piedvojaĝo en la regiono je preskaŭ 600 kilometroj nordoriente kaj oriente de Katmando valo. Dum la marŝado vi trapasos multajn lokojn plenajn de vidindaĵoj, inkluzive Basantapur, Gufa Pokhari, Sangu, Pativara kaj Ilam. Ĉe la horizonto estos mondfamaj montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de Himalajo.

La piedvojo inter Basantapur kaj Gufa Pokhari estas plejparte tra neloĝata rododendro-arbaro. Tiu ĉi loko estas renomata kiel la “rododendro-ĉefurbo”. La tereno tie estas kovrita de arbaro kaj punktita de diversaj sovaĝaj floroj, inter aliaj 32 malsamaj specioj da rododendro, la nacia floro de Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj, cervoj, moskuloj ktp kaj diversaj specioj (pli ol 250) da montaraj birdoj. Ekde la komenco vi povos observi la vivon kaj kulturon de etnaj popoloj: la Limbu-oj, Rai-oj kaj Tamang-oj. Tiuj ĉi etnoj, oni opinias, devenis de Mongolio kaj Tibeto, kaj ili estas konataj kiel senafektaj kaj honestaj. Plejparte ili estas tradicie terkultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingajn lingvojn, domstilon, vestojn, ornamojn kaj kutimojn, kaj estas aparte famaj pro siaj ravaj dancoj kaj muziko. La plimulto da ili vivas sur altaj deklivoj sude aŭ okcidente de la riveroj Arun kaj Tambar. La vivo de tiuj montpopoloj estas modesta, ĉar laboro sur la deklivoj estas penega. Ilia religio similas al hinduismo aŭ budhismo, sed nuntempe Limbu-oj kaj Rai-oj preferas nomi ĝin la Kirat-religio.

Nia marŝado komenciĝos de Basantapur, kiu estas je 2.200 metroj super la marnivelo kaj ĉirkaŭita de montoj, lagoj kaj verdaĵoj. Tin Jure Dada (3.066 m) estas fama loko de la regiono, kaj de tie oni povas ĝui la sunleviĝon kaj sunsubiron funde de bela pejzaĝo. Ni tranoktos en Gufa Pokhari, loko kiu fieras pri lago kaj aliaj vidindaj naturaĵoj.


Pativara estas fama templo de bestoforma diino, adorata kaj de hinduoj kaj de budhanoj. Ĝi situas je 3.794 metroj super la marnivelo. La grandegaj montoj Kanchenjunga kaj Kumbhakarna estas bone videblaj de tie. En la sekva tago ni per buso vojaĝos al Ilam kaj Fikla, kiuj ambaŭ estas famaj pro teoĝardenoj. Post tranokto ni veturos pluen al Itahari, urbo kie loĝas multaj esperantistoj, kiuj gastigos nin en siaj propraj domoj.

Aliĝilo Aliĝilo por la 10-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (de la 26a februaro ĝis la 11a de marto 2013)
Familia nomo: S-ro/S-ino……………………………………………………
Persona nomo:………………………………………………………………
Adreso:………………………………………………………………………
Telefono (kun kodo):………………………………………………………
Profesio/fako:…………………………………………………………………
Mi deziras unulitan ⃞ / dulitan ⃞ ĉambron en Katmando.

Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas tion ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon al la IHR komitato.

Bankkonto: Nepal Esperanto Sangh 550-74775-6, savings account, Nepal Bank Limited, New Road, Kathmandu, Nepal.

Subskribo:………..………………………………

Dato:……………….
Kotizo

La kotizo estas 700 eŭroj por unu persono.

La menciita kotizo validas por dulita ĉambro. Se vi deziras unulitan ĉambron (por la tagoj en Katmando), bv. aldoni 100 eŭrojn al la menciita sumo. La kotizo inkluzivas manĝojn kaj loĝadon dum la tuta programperiodo. La programeroj ŝangeblas pro neatenditaj kialoj. Bv. sendi la aliĝilon al Nepala Esperanto-Asocio kaj samtempe pagi la kotizon.

Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal. Telefono: 00977-1-6209877. Retadresoj: nespa.1990@gmail.com, luno1962@gmail.com.
Laŭtaga programo

26a de februaro: Alveno kaj enhoteliĝo
27a de februaro: Matena vizito al Bauddha, Paŝupati Nath, kaj posttagmeza al Patano
28a de februaro: Vizito al Svayambhu kaj la malnova palacokvartalo de Katmando; post la tagmanĝo ekveturo per buso al Basantapur
1a de marto: Alveno en Basantapur
2a de marto: Piedvojaĝo de Basantapur al Gufa Pokhari
3a de marto: Piedvojaĝo de Gufa Pokhari al Sangu
4a de marto: Piedvojaĝo de Sangu al Suketar
5a de marto: Piedvojaĝo de Suketar al Pativara templo kaj la ĉirkaŭaĵo; reveno al la tranokta kampo
6a de marto: Piedvojaĝo al Taplejung, rondiro tra la ĉirkaŭaĵo kaj tranokto
7a de marto: Veturado per buso al Ilam kaj Fikal
8a de marto: Plua veturado al Itahari
9a de marto: Reveno al Katmando per buso
10a de marto: Ripoztago kaj Internacia Vespero
11a de marto: Forflugo

No comments: