Posts

Showing posts from March, 2012

Ekzameno de altlernejo finiĝis hodiaŭ

Image
Sceno: Atnaŭ al ekzameno-halo. Policanino serĉis korpojn de studentoj, kiuj venis por sidi en la skribekzameno. Kelkaj kunportas libretojn aŭ folietojn kun respondoj por ke ili kopiu ĝin al la resepondo-kajero. La policanino trovis ion strangan en la privata parto de iu knabino. Ŝi diris ŝi devas serĉ en la kalsoneto. La knabino kriis,"Ne! vi ne rajtas." La policano diris,"Vi metis paperaĵon en la kalsoneto". La knabino respondis,"Tio estas nur paperfolio, ĉar mi havas monatan periodon". Diskuto daŭris. La knabino devis permesi. La oficistiono prenis respndo-libreto el kalsoneto de la knabino. Kaj ŝi iris ekstere. Post kelkaj minutoj, grupo de virinoj demonostraciis. Ili kriis,"La oficistoj tuŝis virinajn organojn kaj ekspluatis!!" Hodiaŭ finiĝis al ŝtata ekzameno de la 10 grado. Tio estas la lasta ekzameno de altlernejo laŭ nepala sistemo. Ĝin oni noam ekzameno de Atestilo por lasi lernejon (angle, "School Leaving Certificate"). On...

Pahacharhe, festivalo de ĉevaloj en katmando

Image
  Hodiaŭ estas la lasta tago de Pahachahre, la diina fstivalo de Katmando. Estis la tago por preĝi al diinoj protektantaj kaj en tiu tago. Oni kredas ke Katmando-Valo estas protektita de diinoj en ok anguloj ĉirkaŭ la valo. Tio jam estas nia kutimo de centoj da jaroj. La unua tago estas la ĉefa tago de Pahacharhe. Oni preĝas al diinoj en siaj temploj, invitas gastojn al hejmo kaj ankaŭ preĝas al la sin kaŝanta Ŝivo kiu aperas unu foje en la jaro. Lin oni nomas "Lukumahadjo". Dua tago estas la Salajaa (Ghodajatra) la konkurso de ĉevalrajdantaj soldatoj. Originale, la tago estas por la ĉevalo de diino Balkumari. Laŭ legendo, en tiu tago, iu reĝo vidis ke simpla farmisto venis al la palaco en Patan kun mirakloj kaj la reĝo tuj donis lin rajton rajdi lian ŝatatan ĉevalon. Tiu farmisto poste rajdis ĝin ĝis la templo de diino Balkumari. Poste tiu tago fariĝis ĉiujara evento. Sed eble antaŭ 80 jaroj, tiama reĝanto adoptis tiun tagon por prezenti programo de ĉevalrajtandaj sold...

Ebria ministro atakis hospitalon

Image
Oni forpelis la reĝon, kun granda espero ke venos nova politika sistemo, tiel nomata respubliko, kiu donos nur feliĉon kaj komforton al la popolo de la malriĉa lando. Sed tio ne povis okazi en pasintaj kvar jaroj, nek homoj esperas ke tian tagon iam Nepalo trafas. Unu el la granda teamo de ministroj, la ŝtata ministro por sano kaj popolaro, Saroj Kumar Yadav, vizitis al la registara hospitalo Bir la dimanĉon en malfrua nokto kaj do komenciĝis nekredebla farso. Tute ebrie, li miskondukis al la kuracistoj, uzis fi-vortojn al minacis kuracistinon deĵoranta piedfrapi kaj maldungi ŝin. Li samtempe batis iun gardiston kaj ankaŭ al iu ĵurnalisto kiu aperis tie post longa ĥaoso. Eĉ kelkaj televid-kanaloj montris kiel li agis en la hospitalo. Li atingis la hospitalon en lia aŭtomobilo nokte kun la landa flago kaj minacis kiun ajn aperis antaŭ li. La ĵurnalaj raportoj diras ke li vizitis la hosptialon por renkonti iun masanulon s-ino Rajkumari, kiu estis lia bopatrino. Jam okazis multe de...

Maoisto-registara donaco al prezidanto de sia partio

Image
Nun la Maoistoj, kiuj akiris la politikan povon post 12-jara milito kaj mortigo de 13,000 da homoj finfine troviĝas tiel korupta kiel estis antaŭaj politikistoj dum la reĝa periodo.  La ĉefinistro D-ro Baburam Bhattarai, kiu nek povis doni bazan komforon al la civitanoj, nek sukcesis plenumi la taskon de verko de la konstitucio iel troviĝis donanta grandegan sumon de mono al liaj partianoj tiel kontraŭlogike, ke eĉ aktivistoj de la partio hontas. Li decidis doni 20 milionoj da rupioj (ĉ 200,000 eŭroj) por la filo de la prezidanto de lia partio Pushpa Kamal Dahal, je nomo de grimpado al la Monto Everesto, la plej alta monto-pinto de la mondo (4484 metroj). La filo neniam antaŭe grimpis eĉ la malaltajn montojn. Ĉiuj scias, ke li nur prenas tiom da mono por lia partio. Neniu kredas ke li povas grimpi la monton. Kaj, la filo, ironie, plendis en lia Facebook, ke li postulis 30 milionoj da rupioj sed la registaro donis al li nur 20 milionoj! Pli ridinda, li diris ke li grimpos la mont...

Letero de Bharat, denove, kam mia respondo

Esperanto-movado en nepalo estas tute ne antauxvidebla. Venas kvereloj senkauxze. Kelkaj tagoj post la fino de la Sud-Azia Seminario, mi hazarde sendis mesagxon al grupo nepalaj-esperantistoj pri la diskutforumo por sudazia movado: Karaj samideanoj, Saluton. Kiel ni diskutis dum la SAS, mi kreis la forumo por diskutir pri la Esperanto-movado en suda Azio. Jen: http://sudazio.proboards.com/ Vi povas libere partopreni kaj lasi viajn ideojn. Bonvolu akcepti aux gxentile protesti alies ideon. Deziras al vi fruktoplenan, demokratian diskutadon! Amike, Razeno Ne venis aliaj respondoj de nepalanoj. Sed s-ro Corsetti skribis : Kiel ni diskutis dum la SAS, mi kreis la forumo por diskutis pri la Esperanto-movado en suda Azio. Jen: http://sudazio.proboards.com/ Bone. Kiel mi jam diris en la paĝo en Facebook la plej grava afero nuntempa estas vidi, ĉu iu kapablas krei retajn kursojn en la sudaziaj lingvoj. Bonvolu legi en http://uea.org/vikio/Kurso_125 . Ankaux ne veis r...

Senviza vojaĝo de nepala ministro!

Image
Intersaj novaĵoj neniam finiĝas en Nepalo. Lokendra Bista, la ministro pri turismo planis vojaĝon al Germanio sen vizo. Li vere lasis Nepalon la 5an de marto kun lia edzino Ganga (la edzino havis vizon sur sxia ordinara pasporto), estis en la aviadilo de "Etihad Airways", flugis kaj atingis la flughaveno en Abu Dhabi senvize ! Li komprenis ke li bezonis vizon nur kiam oni petis por ĝi antaŭ ol li enaviadiliĝis por flugi al Germanio. Lia ruĝa pasporto ne enhavis vizon al Germanio. La komunista ministro estis voĝanta al Germanio de 7a ĝis 11 marto por portopreni en iu internacia evento pri turismo "la ITB Berlin Convention". La raportoj diris ke li vojaĝis kun 20 delegitoj (kaj poste li klarigis ke nur estis li kaj lia edzino). Ili nur havis "noton" de la nepala ministrejo pri fremdlandaj aferoj al la germana ambasadorejo por doni al ili vizon. Kaj, eble, ili kredis ke tio estis la vizo de la ambasadorejo. Raportoj al Nepalo venis ke la oficistoj e...

Feliĉan Virinan Tagon 2012 - Festivalo de Holi

Image
Hodiaŭ Nepalo, kiel la tuta mondo, celebras la Virinan Tagon. La registaro anoncis ke hodiaŭ estas libera tago kaj precipe virinaj organizoj organizas diversajn programonojn - demonstracioj, protestoj, interparoladoj kaj festoj - por celebri ĝin. Same kiel en multaj malriĉaj landoj, virinoj en Nepalo ankaŭ suferas. La societo ankoraŭ traktas virinojn kiel duagradaj civitanoj kaj nia religio Hinduismo ankaŭ kredas ke ili vivas por servi la virojn. Virinoj antaŭe eĉ ne havis rajton labori por si. Sed nun, estas bone ke ili iras ekster iliaj domoj kaj gajnante monon memstare vivas. Do, ili devas zorgi pri kaj familio kaj laboro - do denove ili havas pli grandan ŝarĝon. Post tagmeze venis al mi Khiva Naga (Barato) kaj Adeel Butt (Pakistano). Ni ĝoje babilis pri Esperanto-movado de suda Azio. Ni certe kunlaboros por plibonigi la situacion. Estis bona okazo por mi koni Esperanto-movado en tiuj du najbaraj landoj. Ni vespermanĝis kune. Bedaŭrinde, Narendra kaj Poshraj ne povis akompani...

Sesa tago de SAS: Kie post du jaroj?

Image
[Foto: Shiva] La unua Sud-Azia Seminario de Esperanto, en Katmando (okazis 1a-6a de marto, 2012) hodiaŭ finiĝis oficiale.  Ĉ 20 homojr venis hodiaŭ. La kurso de Hori malfruiĝis ĉar la matenmanĝo pretiĝis malfrue. Ni kun ekantis la himnon. Kotha el Bharato ricevis la ateston kiel parkera kantanto de ĝi, sed Indu malsukcesis.  Okazis komitata kunsido, en kiu mi ne ĉeestis. Dum la ferma programo, la landaj reprezentantoj parolis pri la graveco de kunlaboro de la landoj de Sud-Azio. Oni ankoraŭ ne decidis kie kaj kiam okazus la venonta SAS sed oni formis provizoran komitaton kiun sekretarios Bharat (li mem promonis!). Kaj ili ankaŭ parolis pri kreo de fonduso por Suda Azio. La KAEM-ano de Nepalo, Mukunda gratulis kaj dankis cxiujn sed ne diris kial li petis monan subtenon el KAEM por SAS kaj kiom da mono venis el KAEM. Mi proponis ke tiu kio okaizis dum pasintaj ses tagoj ne povas esti nomita kiel seminario kaj mi diris, aux ni okazigu veran seminarion pri speciala temo k...

Kvina tago de SAS : Mi ricevis ateston!

Image
Hodiaŭ la kvina tago de SAS. Metene mi iris al al seminariejo je la 8.10 am kaj neniu estis. Du knaboj estis puriganta ujojn en la kuirejo. Shri venis kaj diris ke li portos mian karton poste. Bharaat venis je la 8.30 kun legomoj. Je la naŭa komencis ekzerco de kantado de Esperanto-kantoj. Ni ĝoje kantis. Intertempe la matenmanĝo estis preta kaj kelkaj homoj iris supren por manĝi. Inkluzive de Indu, kunportis mangaĵojn en la teraso. Do, s-ro Hori diris ke ni ne devas manĝi dum kurso kaj s-ro Pal ankaŭ diris ke tio ne estas deca maniero. Post la kantado kaj diskuto pri la 10 demandoj pri Esperanto, ni iris supre por manĝi. Jam ne manĝis 20 homoj kaj manĝaĵo elĉerpiĝis (devis estis mangaĵo por 60 homoj). Sanjiv donis al mi lian parton de pano. Mi povis donaci kopiojn de mia libro "Vojaĝo al Muktinath" al barataj kaj pakistana amikoj. Prelegis Adeel Butt pri la Esperanto-movade en Pakistano. Ĉar restis multe da tempo por la prelego de Bharat, Hori denove kantigis nin la I...

Kvara tago de SAS kaj Ekskurso

Image
Hodiaŭ okazis ekskurso al monteto de Shivapuri. Partoprenis 11 membroj el 64 aliĝintoj. Mi aŭdis ke kelkaj samindenoj perdis vojon. Mi ne povis partopreni en ĝi pro mia laboro. [Foton el blogo de Shiva]

La tria tago de SAS

Image
[Tiun cxi videon vi povas rekte vidi cxe:  http://tinyurl.com/razen-sas02 ] Hodiaŭ estas ls tria tago de SAS. Mi matene iris; atingis tien je la 8.30a kaj vidis nur kelke da homoj. Manĝis matenmanĝo (sanviĉo, ovo kaj nigra teo). Unue Hori Jasuo instruis nin Esperanto-kantojn - La Espero kaj Sub la Granda Pomparbo. Li donis al ni kvin demandojn pri Esperanto. Philip Pierce montris al ni ekzemplerojn de tradukitoj libroj. Kaj li legis Esperato version de iu libro kaj Indu legis ĝian Nepali version.Antaŭ tio Philip diris ke li uzis la vorton "Katmanduon" kvankam mi multe protestis kontruax ĝi. Mi uzas vorton "Katmando" kiu estas pli logika kaj proksima al la originala nomo de la urbo. Katmanduo estas la esperatigo de anglismo de la nomo de nia urbo. Mi lasas lin ĉar de pli ol 10 jaroj ni diskutadas. Kaj mankas en Nepalo iu esperansto kiu povas stari kontraŭ la usonano. Poste mi devis iri eksteren pro mia persona afero. [Vi povas trovi gxin ankaux cxe:  http://tin...

Dua tago de SAS : Inaŭguro en Katmando

Image
S-ro Hori Jasuo Inaŭguris la unuan Sud-Azian Seminarion en Katmando hodiaux. Bonvolu gxui la malgrandan videon: [Tiun cxi videon vi povas rekte vidi cxe: http://tinyurl.com/razen-sas01 ] Mi ricevis matenmangxon je la 11a. Mi ne povis cxeesti dum tago. Laux la plano okazis Esperanto kuro de Hori Jasuo kaj SS Pal, Siva Naga prelegis pri la kulturo de Andra-Pradesho, Hori Jasuo instruis japanan kaligrafion kaj Mukunda Raj Patik prelegis. De 14.30 gxis 17.30 devids esti diskuto pri la Esperanto-movado en Sud-Azio. Mi iris al la programo denove je la 5a. Mi interesigxis pri la lasta diskutado. Sed oni finis la diskuton tuj post mia eniro, kvankam laux la programo, gxi devis dauxri gxis la 5.30. Mi miris ke oni arangxis la tempon tiel bele (?). [Siva]

Komenciĝis unua SAS en Katmando

Image
Komenciĝis la unua Sud-Azia Seminario de Esepranto en Katmando hieraŭ vespere (2012-01-01). Mi aliĝis surloke. Venis ĉirkaŭ 35 da homoj. Unu estis el Barato, unu el Pakistano kaj unu el Japanio kaj aliaj estis el Nepalo.. Estis iel neforgesebla : Oni okazigis ĝin sur  la tegmento de la oficejo kie ne estis lumo. Poŝtelefonoj helpis nin vidi unu la alian. S-ro Ghimire klarigis pri la programo kaj ni enkondukis sin. Je la fino venis du malgrandaj kandeloj. Multaj el ni ricevis nigran teon kaj japanan kukaĵon.