Posts

Showing posts from January, 2012

Nepalanoj estas kvara plej multe seks-serĉantoj de la mondo!

Image
Oni kredas ke nepalanoj estas hontemaj por paroli/diskuti pri sekso - estas tabuo inter kaj vilaĝanoj kaj urbanoj. Tiuj kiuj parolas pri tio kun iu ajn krom intimaj amikoj estas ĝenerale kritikataj. Eĉ geedzoj ne parolas pri tio en publiko. Sed, vidu, jen la Google malkovris la veron - laŭ la Google retserĉilo (eldonita en iu loka magazino), Nepalo estas la kvara lando kie homoj plej multe serĉas informon pri "sekso" en pasintaj 15 tagoj de 2012 !!! Tio montras ke kvankam nepalaoj ne volas/ne rajtas paroli pri tio publike, eĉ en familio, la demandoj pri sekso kuŝas (aŭ staras ) en niaj kapoj kaj ni ĝenerale serĉas infomron pri tio per Google ŝercilo solece. Sendube, sekso estas beno de la dio kaj ni ĉiuj vivas per/sur/sub/ĉe…sekso. Sed la nuntempa socioeto en nia flanko de la mondo estas tia ke oni ne rajtas eĉ pensi pri tio. Aŭ, pli rekte, la estroj de la societo ne permesas pensi, scii pri tio. Dank' al Google, aŭ la Interreto ĝenerale, homoj legas, vidas, lernas, ĝuas...

Tamangoj celebras novan jaron

Image
Homoj el la Tamango-komunumo hodiaux celebris ilian Novan Jaron. La Tamangoj estas unu el nepalaj etnoj. Ili originale logxas en montoj cxirkaux la Katmando-Valo. Sed multaj el ili jam enmigris en Katmando nuntempe. Kaj, la plej granda ceremonio hodiaux ili organizis en la centro de Katmando. Ili bonvenigas la jaron de drako cxifoje. Mi vizitis la ceremonejo posttagemeze hodiaux. Homoj de tiu komunumo svarmis. La politikistoj prelegis. Multaj el ili diris ke ili postulas autonoman regionon en la federala sistemo. Kaj, ili ekos alian revolucion se la nuna registaro ne donos al ili ilian auxtonoman sxtaton, aux se la sxtato donota al ili estos mailpri grnada ol ilia revo. Knabinoj de tiu komunumo en tradiciaj vestajxoj aspetis bele. Kvankam ili (almenaux en Katmando) vivas moderne, multaj el ili venis kun tradiciaj vestajxoj. La knaboj ne videblis en tradiciaj vestajxoj, tamen.

Nepalaj partorenontoj al la UK en Hanojo 2012

Image
Estis la 31a de demebro , kiam okazis kunveno pri nepalaj partoprenantoj al la UK en Hanojo. Tiam la ĝenerala sekretario Bharat diris ke neniu jam estas preta parotpreni en la UK ĉi jare. Li ankaŭ diris ke neniu eksteralandanoj jam montris intereson subteni nepalan partoprenantojn ĉi jare. Li vokis peton ke oni kontaktu lin kun la sumo por aliĝi laŭ la unua kotozo-plano. Sed neniu donis al li la sumon. Do, ni konkludis ke NEspA ne devis zorgi pri subteno al partoprenontoj. Hodiaŭ mi hazarde surfis al la retpaĝo de UEA kaj trovis ke jam 9 nepalanoj aliĝis! Jen la listo de aliĝintoj el Nepalo: Nepalo S-ro Prakash Ghimire  S-ro Bishwambhar Ghimire  S-ro Bharat Kumar Ghimire  S-ro Devi Prasad Neupane  S-ro Himalal Parajuli  S-ro Parashar Rijal  S-ro Sitaram Sharam Dhakal  S-ino Indu Devi Thapaliya  S-ro Janardan Uperty  Surprizoj ne niam mankas en nia asocio. Sed ĉifoje, ja estas plezuro por ni ĉiuj ke tiom multe da nepalanoj pa...

Vizito de ĉina ĉefministro en Nepalo

Image
foto:    http://www.ctv.ca Kiel granda surprizo venis la ĉina ĉefministro Wen Jiabao en Katmando la sabaton (2012-01-14). Post lia nuligo de planita vizito al Nepalo antaŭ unu monato, nepalanoj timis ke li ne estis kontenta pri nepalaj politikaj evoluoj. Sed ili tiel montris ke Ĉinio ja estas amika al ĝia malgranda najbaro. Li estas la plej alt-ranga politikisto el Ĉinio kiuj vizitis Nepalon dum pasinta dekjaro. Lia vizito estas denove, preskaŭ sekreta - nek la ĉina ambasadoro al Nepalo nek nepala ambasadoro al Ĉinio sciis ke li vizitos al Nepalo tiel subite. Li revenis el Doha kaj vizitis Katmandon, ŝajnis ke nur kelkaj homoj en Katmando sciis pri lia plano. Eble, la ĉefministro ne volis fanfaroni pri lia plano pro timo de tibetanaj refuĝintoj. Dum lia 5-hora restado en Katmando, li havis gravajn kunvenojn kun estroj de nepala registaro - kun la presidento Dr Ram Baran Yadav, la ĉefministro Dr Baburam Bhattarai kaj aliaj politikistoj. Li tiel pli larĝigis la amikeco, inter...

Veturo sur ŝarĝveturilo

Image
La sabaton kaj dimanĉon mi vojaĝis al vilaĝo Bijayapur de Dhading. Vivas tie miaj malproksimaj parencoj. Mi iris tien kun mia familo. Ĉar mankas busoj kaj multaj homoj volis reiri al sia vilaĝo, ne estis sufiĉe da seĝoj en la buso. Do, mi klopodis sidi sur la tegmento de la buso! Estis mallarĝaj vojaoj laŭ la montoj kaj estis danĝera valo apude.  Mi ĝuis la estoson vilaĝan kaj manĝaĵo freŝan.  Dimanĉe mi revenis. Ni devis marŝi dum du horoj kaj duono kaj kiam atingis al la ŝoseo, denove mankis busoj. Kaj do, ni pretigis sin grimpi sur ŝarĝveturilo kaj sidis surgenue kaj veturis al Katmando. Iel estis tre aventura vojaĝo. Mi bedaŭ ke mi ne povis ĉeesti en la Esperanto-kunveno, tamen.

Nepala knabino gajnis internacian titolon en Ĉinio

Image
Knabino el Nepalo Samriddhi Rai sukcesis ricevi titolon de "Miss Personality" en la monda konkurso de Miss Tourism Queen International, pasintsemajne. Ŝi staris kontraŭ 92 konkursantoj el diversaj landoj kaj prenis la titolon je nomo de Nepalo. Ŝi gajnis Miss Nepal Tourism en la jaro 2011 unue por partopreni en tiu ĉi internacia evento.  Mi ne scias ĉu tia moderna/okcidenta modo elekti knabinon laŭ la korpa figuro aŭ oni dire lertaj respondoj estas bona aŭ ne. Ankaŭ en Nepalo kelke da komunistaj virinoj ĉiuj jare protestas (kiel rito), sed iliaj filinoj troviĝas en stratoj kun tro mallongaj jupoj aŭ ili studas en Usono kaj do… estas vane protesti kontraŭ la okcidenta vento se vi mem ne povas doni al ili bonan edukon kaj introuon pri nepala kulturo.

Katmando detruata de barbaroj

Image
Maoistoj estas famaj en Nepalo – ne por konstrui ion ajn sed por detrui kiun konstruis antuaxa generacio. Ili malkonstruis milojn da domoj, oficejoj, hospitaloj, lernejoj kaj eĉ temploj. Sed ili neniam havas sperton konstrui ion utilan por la nova generacio. Jen vidu , la maoista registaro detruis malnovajn domojn kiel rabobestoj dum la brila tago en Katmando. Oni elektis D-ron Baburam Bhattarai, la vic-ĉefon de la Maoista partio UCPN-M, ĉar antaŭaj tri ĉefministroj ne montris emon finverki la konstitucion. Ili promesis fini ĝin en du jaroj sed jam ne finiĝis kaj pasis kvar jaroj. Ili daŭre interbatalis por kapti la plej profitdonajn postenojn en registaro. Korupcio estas la sekreto de plej multe da politikistoj. Aŭ ili simple dormas en la konstitucia asemblejo. Sed, la ĉefministro trovis novan laboron : Li tuthjazarde disfaligis malnovajn loĝejojn apud la stratoj de Katmando, por doni pli da spacon por novaj importitaj aŭtoj. La ĉefministro venis el vilaĝo Khoplang de Gor...

Mapo de Katmando

Image

Pluvas en Katmando

Image
Katmandanoj hodiaux tremis pro subita pluvado. De unu semajno la tagoj estis mildaj, compare al kutimaj januaraj tagoj kaj finifine pluvis hodiaux posttameze. Je la 4a ptm, la Katmando sentis 11gradojn kaj dauxre pluvis dum pli ol unu horo. Estis preskaux terure cxar homoj ne estis preta por la pluvo. Sen ombreo kaj pluvmantelo, ili kuris tra la strato por savi sin el la atakoj de malvarmaj pluvgutoj. Kutime dum vintro ne pluvas kaj iam en februaro povas pluvi dum kelkaj tagoj. Kvankam malvarmigxas dum kelkaj tagoj en Katmando, neniam negxas (mi ne parolas pri eksceptoj). Kaj homoj nature sopiras tusxi negxon. Do, ili kuras al proksimaj montetoj, cxirkauxaj post pluvo en Katmando. Se pluvo dauxros ankaux en la nokto, pluvos en proksimaj montoj de Pulchoki kaj Daman. Precipe Daman estas la loko prefarata por ferii dum kelkaj tagoj en tiu cxi sezono. Gxi sutuas cxikarux 90 kilometroj for de Katmando kaj altas 2,480 metroj. Oni povas ankaux vidi belan panoramon de la Himalajo de ti...

Imagu...ke vi estas en Nepalo

Image

Kara amanto, dancu ni kune....

Image
http://youtu.be/ qTVn9O31r6Y

Ĝis revido, Francisco

Image
Jam en mia domo gastiĝis esperantistoj el Azio kaj Eŭropo sed estis unua ŝanco por mi gastigi iun el Suda Ameriko. Li estis mia kara amiko Francisco Zilli el Argentinio. Mi korespondis kun li ekde 2005 sed ne longe daŭris nia korespondado. Eble ni skribas kelkfoje en jaro. Se mi bone memoras, mi almenaŭ unufoje skribas al li dum nova jaro, kun digitala karto novjara. Nuntempe ni multaj gejunuloj uzas Facebook-on kaj ĝi facile ligas homojn. La 23an de novembro li diris ke li venos al Nepal en marto kun lia familio. Poste, la 21an de decembro, li diris ke li venos la 25an. Mi ne kredis. Ne restis multaj tagoj kaj mi volis scii kio estas lia programo. Fakte li aranĝis lian vojaĝon laŭ la kosilo de Alinka, kiu loĝis en Itahari. Mi ja volis inviti lin al mia hejmo, sed mi iom hezitis ĉar li diris ke li venos kun lia familio (edizino Maria kaj du infanoj - Mateo kaj Juliano). Mi timis ke eble mia simpla hejmo esto malfacila por ili. Tamen mi proponis al li gastiĝi kaj li akceptis. Li an...

Rendevuo kun Francisco Zilli ĉe NEspA

Image
Francisco kaj lia familio vizitis al la NEspA oficejo. Malgraux mia peto al la prezidanto kaj al gxenerala sekretario por venigi multaj esperantistoj, venis nur kelkaj. Ni gxoje parolis pri multaj aferoj kaj kune vespermangxis en Thakali restoracio. Jen kelkaj fotoj el telefonilo de Poshraj:

Informo de NEspA pri SAS

NEspA decedis okazigi unuan Sud-Azian Seminarion (SAS) en Nepalo. Ties ĉefa celo estos disvastigi Esperanton kaj kunigi Esperantistojn en la regiono. Kaj laŭ plano, SAS okazos venontjare (2012) de la 1-a ĝis la 6-a de marto en Katmando. Ni esperas ke KAEM subtenos morale kaj finance tiun ĉi programon. Ni invitas ĉiujn Esperantistojn el la tuta mondo por internaciigi la etoson. Jen estas la proponita programo: 1-a de marto: Bonvenigo, registrado kaj interkona vespero 2-a de marto: Inaŭguro kaj fakkunsidoj 3-a de marto: Fakkunsidoj 4-a de marto: Libera tago 5-a de marto: Fakkunsidoj 6-a de marto: Ferma ceremonio. Ni organizos ekskurzon antaŭ aŭ post la Seminario se montriĝos intereson. Detalojn de la fakkunsidoj ni dissendos poste. Ni ankaŭ instruos Esperanton por diversaj niveloj, faros prelegojn kaj prezentos aliajn interesajn programerojn. La kotizo estos 1.500 nepalaj rupioj por sud-azianoj (Nepalo, Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Shree Lanko, Afganio, Butano kaj Maldivoj) ...

Malvarmiĝis Katmando

Image
Ĉio estis en ordo ĉijara vintro. Sed subite malvarmiĝis Katmando ekde hiearŭ matene kaj ni aŭdis ke neĝis en okcidentaj partoj. Oh. Dimanĉe, matena minimuma grado estis 3.5 kaj nokte ĝi falis ĝis -2 gradoj. Homoj ne estis preparataj por tiom malvarma vintro, ankaŭ subita. Do, estis ĥaoso, preskaŭ. Oni diris ke tio okazis pro la malvarma vento kiu venis de okcidenta parto jammu, Kasmir, Pakistano. Raportoj venis ke neĝis en okcidentaj partoj de Nepalo. Ni travivu tiun ĉi vintron per varmaj konversacioj kun samideanoj tutmondaj.