Malpaco komencis en Nepalo
La protesto de Maoistoj en Nepal pli kaj pli varmiĝas dum pasitaj kvin tagoj. Post sinsekvaj atakoj de la junuloj, apartenantaj al la sekcio de la reganta prtio, la paca demonstracioj de Maoistoj pli malpli malpaciĝis. Ili eĉ atakis al akvo-portanta veturilo por la protestantoj. Almenaŭ du personaoj estas mortigitaj en tiaj bataletoj. La Maoistoj venigis pli ol centmil homoj el diversaj vilaĝoj la 1an de majo por komenci la demonstracion en la ĉefurbo de Katmando.
Aako de kaj al Maoistoj dauxras en multaj urboj de la lando. La registaro jam anoncis ‘irmalpermeson’ en tri distriktoj – Humla, Parsa kaj Dhankuta – pro la daŭra bataleto kaj malpaco inter subtenantoj de la protestanta kaj la reganta partioj.
Malgraŭ la tutlanda malpaco, la ĉefministro Madhav Kumar Nepal kaj lia teamego de minstroj ĝuas la psotenon en la kabineto. De komenco ĝis hodiaŭ, la ĉefministro nur “petas” al la protestantoj ke ili ĉesu ĉion, sed li ne povas promesi kion li volas doni al la postulantaj protestantoj. Kiel pasinta aŭtokrato, li nur diris ke protesto ne estas la solvo.
La Maoistoj postulas ke ĉefministro Madhav Kumar Nepal rezignu kaj faru registaron estrate de sia prezidanto Pushpa Kamal Dahal kaj nur poste ili laboros unuope pri paco-farado kaj finverkado de la konstitucio. Aliflanke, la aliaj du plej grandaj partioj (post la Maoistoj), NC kaj UML proponas ke unue oni laboru pri paco-farado, finverkado de la konstitucio kaj disvolvo de YCL, la juna ligo de Maoistoj, redono de havaĵo de riĉuloj (kiel havaĵojn la Maoitoj prenis dum la milito), revenigo de tiuj kiuj devis lasi iliajn domojn en vilaĝoj kaj nur poste ili pensos pri rezignado de la ĉefministro. Ambaŭ flankoj ne pretas fari komprimison kaj lasi solvon aperi .
La nuna registaro estis farita per la membroj de la Konstitucia Asembleo. Ironie, plej multe el la teamo de ĉirkaŭ 24 ministroj estis malvenkitaj en la voĉdono. Nur restas tri semajno, la 601-membra Asembleo devas finverki la konstitucion, sed la plej gravaj diskutoj jam ne okazis en pasintaj 17 monatoj. Kaj, neniu scias kiel funkcios la ŝtato kiam nova konstitucio ne estos preta kaj malnova, nitertempa estos ne plu uzebla!
La protesto estis tiel ke protestantoj decidis malpermesi ministrojn iri al iliaj oficejoj ekde la 4a horo matene kaj kelkaj “sukcesis” iri je la 3a horo matene! Ili ne hontas ke ili ne povis labori kiam plej multe da oficistoj ne povis alveni al la oficejoj. Kaj, ĉiuj scias ke ministroj devas fari nenion en iliaj oficejoj dume. Nenio konkreta jam okazis en pasinta jaro, post kiam la nuna ĉefminsitro faris sian registaron (krom fari decidojn kiel permesi al Barato eldoni maŝinlegebla pasporto ktp). Mankas, seckureco de homoj en stratoj, eĉ policanoj estis rabitaj en siaj hejmoj, la kuracistoj strikis dum semajnoj, la rubaĵo iam ajn pova esti ne purigita en stratoj, prezo de varoj duobliĝis en jaro. La ĥaoso jam estas tiom danĝera ke pli ol 6,000 homoj lasas Nepalon por serĉi laborojn en aliaj landoj.
Kompreneble, polopo plej multe suferas kiam okazas politika malpaco kaj striko. Lernejoj, vendejoj, fabrikejoj estis fermitaj kaj oni ne povis atingi al hospitaloj kaj trubunalejoj pro manko de transporto. Tio estas natura en Nepalo kiel de pasinstaj 20 jaroj, okazs striko proksimume ses foje en joro, ne gravas kiu partio regas la landon. Tiu partio kiu ne povas fari kabineton kaj ĝui la ŝtatan povon sentas malkontenton kaj malpermesas la civitanojn ĝui iliajn rajton vivi normate.
Sed ĉifoje, tre strange, la ĵurnaloj atakas la Maoistoj kvazaŭ tio estas kontraŭ demokratio. La ĵurnaloj prezentas Maoistojn kiel rebeluloj kunarmaj kaj ili tute ne zorgas pri aliaj partioj. Ili prezentas ĉiun malbonajn aspektojn de la ĉiutaga vivo estas rezulto de la striko. Ili volas provu ke Nepalo bone prosperis antaŭe sed nun, pro la striko, ĉio disfalis. Tiom ke unu fama ĵurnalo skribis ke brasikoj ne bone povis ripiĝi pro striko !
Ĝenerale, la ĵurnaloj en la tuta mondo subtenas kontraŭregistarajn paŝojn kaj deziras ŝanĝojn. Sed male okazas tie ĉi. Tio estas tial ke la ĉefaj grandaj ĵurnalsoj estas posedaĵoj de riĉuloj kaj ili timas ke Maoistoj povas minaci al ili. Mi miras, ke ili faras tion, kion la registara ĵurnalo faris dum la tenado de la reĝo, antaŭ la fina malapero de monarĥismo. Tamen homoj bone scias ke, ne gravas kiom ajn la civitanoj halpas al partioj, venas al la kabineto je la sama grupo de homoj – Altkastaj Hinduanoj, Nepali-parolantaoj, viroj. Aliaj estas enkluzivigitaj nur kiel dekoraciaĵoj. Kaj, ia ajn sanĝo en la politika sistemo donas plej malmulte da komforto por la civitanoj.
Comments
Mi reciproke komentas pri via artikolo!
Ĝi tre interesas min, ĉar mi nenion scias pri Nepalo kaj en mian urbon translokiĝis pluraj Gurkaj familioj, kaj mi devus vere scii ion pri Nepalo, mi kredas.
La situacio en via lando ŝajnas esti malfacilega. Mi esperas ke ĝi pliboniĝos.
Kvankam ĉi tie en Britio ja estas sociaj problemoj, ili ŝajnas esti ege pli etaj ol tiuj vialande.
Ankaŭ ĉi tie fakte regas la sociajn komunikilojn elito riĉega, kaj la ĉefpartioj politikaj ĉiuj similas, ĉiuj subtenas novliberalismon kaj la diferencoj inter ili nur estas superfluaj.
Kiam mi havos tempon mi pli legos pri la situacio en Nepalo. Via artikolo min malsatigis kaj mi soifas plisciiĝi!
Dankon pro bonega artikolo!
amike
Ĝejko