Ĵunalisma vizito al Japanio

De 20a ĝis 24a mi estis en Japanio.
Estis nepre interesa sperto reviziti la saman landon nur post du jaroj.

18a Oktobro 2009
Mi flugis al Bankoko je la 1.30 post tagmeze; ĝi flugis eble 20 minutoj malfrue. Flugado estis interesa kun nepala amiko Jiban BC. NI alvenis al Bankoko je la 18.30 vespere. Ni hazarde trovis iun nekonatan knabinon el Katmando. Tre rapide ŝi rakontis al ni pri sixa vivo. Ŝi loĝis en Japanio, studante. Ŝi trovis amikon el Nepalo tie kiu ankaŭ laborante studas tie. Ili enamiĝis, loĝis en sama ĉambro de jaroj. Antaŭ unu monato, ili revenis al Katmando, por edziĝi kaj ŝi lasis lin. Post unu semajno, ŝi ricevis mesaĝon ke li edziĝis, kun alia knabino! Ŝi tuj aranĝis monon por reflugo al Katmando, veturis rekte al la vilaĝo de tiu knabo (kiu estis el distrikto Nwalparasi) kaj renkontis lin. Ŝi estas tiel afabla, ŝi pensas ke li daxure amas ŝin sed li devi edziĝi nur ĉar liaj gepatroj volis tion. Stulte! Je la 22.10, ni flugis al Narita.

19a Oktobro 2009
Ni atingis al Narita ĉirkaŭ je la 6.20. Ni ne vidis ian problemon eniri Japanion. La vetero ne etis tiom malvarma kiom mi divenis. Tiu nepala knabino venis por helpi nin ŝanĝi monon kaj por preni bileton de la buso al nia hotelo. Dankon al ŝi. Mi trovis ke jenoj tre multe kostis tie. Se mi ne eraras, dum mia pasinta vojaĝo USD 1 kostis 127 jenoj kaj nun ĝi kostas nur 87 jenoj. Do, mi ricevis malmulte da mono.

Ni atingis al la hotelo post eble du hora veturado al la hotelo ANA InterContinental (www.anaintercontinental-tokyo.jp), ĉe Akasaka, Minato-ku de Tokyo. La hotelo estis luksega. Ni poste trovis ke la ĉambro ne estis preta. O dio! Ni estis iom nervoza, mi telefonis al S-ino Saito, nia prizorgantino. Ŝi diris ke la ĉambro estis mendita sed ni riceovos ĝin nur poste. Do kontente, ni promenis ĉirkaŭe. Tre bedaŭrinde, tiu loko ne estis taŭga por turistoj. Estis la granda ŝoseo, registaraj oficejoj, Usona ambasadorejo kaj palaco de la Japana Empereisto, sed mi volis viziti iun lokon kie mi povas vidi vivstilon de ĝeneralaj japanoj.

Hazarde, ni trovis nepala restoracio "Mandala". Ni iris ene por koni homojn, sed la posedanto ŝane ne estis bonveniga. Do, ni lasis ĝin. Mi troxi grandan afiŝon de Newa Jagaran Manch tie.

Post tagmeze, post la 3a ni ricevis la ĉambron. Tio vere estis luksega. Mi eĉ ne povas rakonti pri ĝi. Mi estis en la ĉambro 1807. Vespre mi kaj Jiban promenis. Li ne estas promenema kaj tuj ektimas kiam ni perdas vojon.

20a de oktobro 2009
Matene ni havis luksan matenmanĝo ĉe la hotelo, ĝi kostis 3,900 ĉirkaŭ jenoj (vi scias mi ne devas pagi ĝin). Ni renkontis je la 9.15 kaj kune iris al la prelegĉambro - tio estis en Kasumigaseki Building, je 8a etaĵo, tio estis la oficejo de ADB. Estis interesa renkonti aliajn partoprenantojn el multaj aliaj landoj: Afghanstano, Azerbaiĝano, Bangladeŝo, Kombodio, Ĉinio, Fiĵio, Barato, Indonezio, Kirgizio, Malajzio, Pakistano, Filipinoj, Solomons Insuloj, Sri Lanko, Taĝikio kaj Tajlando. Kun kelkaj mi jam korespondis antaŭe.

Worapot Manupipatpong, la direktoro de Capacity Building and Training de Asian Development Bank Institute (ADBI) bonvenigis nin. Ni ĉiuj staris por komuna fotado. Post tagmanĝo Niny Khor de ADB parolis pri "Poverty Impact of the Global Financial Crisis". Poste Mario Lamberte, la direktoro de Research ADBI prelegis.

Ni iris la drinkado vespere. mi drinkis tri glasojn da biero. Estis paroli kun diversaj homoj pri divesaj temoj ĝis malfruo.

Poste, mi, knaboj de Afghanstano kaj Srilanko kaj knabinoj de Bharato kaj Pakistano kune veturis al Ginza, sed tio jam estis malfrua kaj vendejoj estis fermitaj. Poste ni promenis al Rappongi. Tio estas fama loko por drinkejoj. Venis afrikano-usonanoj en stratoj por proponi al ni vizito al nudaj drinkejoj. Ni sukceis eviti tion. Reirinte al hotelo, ni trinkis en drineko. Unu glaso de Coke kostis la ni 650 jenoj. Ni atingis al la hotelo eble je la 1.45 matene.

21a de oktobro 2009

Ni iris al lernejo. Seiichi Kanise, la Journalist and Dean, School of international Japanese Studies, Meiji University prelegis pri ĵurnalismo en Japanio. Poste Biswa Bhattacharya prelegis pri Infrastucture Development in Asia. Post manĝado, ni aŭskultis al Graham Watts, el International Institute of Journalism.

Ni sukcesis uzi reton en la lernejo. Tio estis bonega ke mi povis legi mesaĝojn de samideanoj. Mi hezitis uzi ĝin ĉar en la hotelo, tio tre multe kostas, te. 1000 jenoj por 15 minutoj.

Vespere mi decidis promeni sole sed tio ne eblis, Jiban ankaŭ vois veni kune. Ni iomete vagadis al Rapongi. Sed, li mem ne volis promeni kaj ankaŭ ne lasas min sole vagadi. Tiel mi malmulte ĝojis la estoson. Mi ĝojis kiel japanoj, precipe gejunuloj ĝuis kolorplenan vivon nokte, post laciga laboro dum tuta tago.

Nokte, en la ĉambro mi trovis mesaĝon de Mahesh, frato de Navindra. Li diris ke li atendas mian telefonvokon. Sed li bone scias ke estas tiel malfacile telefoni el tiu luksa hotelo.

22 a de oktobro 2009

Matene mi sole promeis en ĉirkaŭo je la 6.15. Estis interesa soleca loko kun multaj modernaj domegoj. Mi atingis al la regiono kie estis multaj registaraj oficejoj, ministrejoj ktp. Mi hazarde ricevis fakson de Juko Saguchi. Ŝi sendis ĝin al mi la pasintan vesperon. Ŝi diris ke ŝi legis mian blogon kaj pere de tio ŝi volis akompani min al JEI. Mi tuj iris al la kongresĉambro, uzis komputilon kaj rete respondis ke hodiaŭ estos bonega se ŝi povas aranĝi tempon. Ni tiel per la reto aranĝis ke ŝi venos je la 5.30, kiam la kurso finiĝos, kaj ni kune veturos al JEI. Ŝi tuj konsentis veni je la 5.30 vespere. Interese ŝi povis uzi reton ĉie kaj tuj respondi al mi.

En la kurso, ni aŭskutis ĉefe de Dirk Asendorpf, pri etoso-ĵurnalismo. Li opinias ke multaj etoso-ĵurnalistoj troigas la aferojn kaj batalas por verdiĝo kaj ofte preterpasas alaijn gravajn praktikajn aferojn. Mi klarigis al li kiel etoso-ĵurnalistoj havas problemojn kiam ili skribas pri kaj por verdiĝo, mondvarmiĝo ktp. Li diris ke etoso-ĵurnalismo en la tuta mondo estas longa batalo kaj ni devas daŭrigi ĝin.

Post manĝado estis prelego de Anbumozhi Venkatachalam, Capacity Building Specialit, ADB. Li prelegis pri Adaptation to Climate Change in Asia and the Pacific. Lia prelego ne estis alloga ĉas li anstataŭ paroli pri la problemoj, li nur tiris nin al kio ADB jam faras por tiu afero.

Dum teumado, mi haste iris al la hotelo por preni miajn donacojn por JEI. Mi poste vidis ke la fina parto de la programo nur estis alvoko por sugestoj por ĝia plibonigado.

Kiel planite, Yuko venis al la oficejo je ĝusta tempo kaj atendis min kiam mi eliris el la prelegĉambro. Tiel ĝoje!!! Mi vidis unuan esperantiston en Japanion post kvar tagoj. Ni mallonge babilis kaj ekis al JEI. Sed tuj, apud la kongresejo, mi trovis ke ne estis mia monujo en mia pantalono! Mi nature estis nervoza. Mi tute ne povis pensi kie mi lasis ĝin. En ĝi etis mia havaĵo : tuta mono, kartoj kaj aliaj dokumentoj kiun mi devas porti. Mi kune reiris al la prelegĉambro kaj serĉis sed trovis nenion. Kaj petis al la oficistoj ĉu ili povas iel trovi ĝin. Ili telefonis al la hotelo kaj venis respondo ke ili jam ne trovis ĝin.

Mi kaj Yuko revenis al la hotelo, petis alian ŝloskarton al mia ĉambro kaj mi kuris tien. Dank' al dio, mi vidis ke mia monujo kuŝis tie. Mi trankvile revenis kaj kune veturis al JEI; la veturado dŭris ĉirkaŭ 30 minutoj. Ni perdis unu horon pro tiu ĥaoso. Etis ĝoje vidi la saman verdan domon, plena je esperantaj libroj. Gesinjoroj Isino atendis min. Yuko jam diris al ili ke mi venos malfrue pro la perdiĝo. Do, s-ino demandis al mi pri tio ankaŭ. Mi klarigis al ŝi la kialo de mia vizito.

Mi ĝojas kiam mi vidis ke mia libro "Vojaĝo" estis tie por vendi. Mi poste montris mian Nepali-Espernato-Vortaron. Li diris ke li ankoraŭ ne vidis ĝin. Bedaŭrinde NEspA jam ne sendis nian grandan laboron al JEI. Estis mia granda plezuro persone donaci la vortaron al JEI. Li reciprokis min per donacodo de eta Esperanto vortaro. Amuze. Ili proponis al mi vespermanĝi. Mi mi ne plu vois manĝi ĉar mi estis jam sata, pro troviĝo de mia monujo.

Mi vidis ke estis malgranda grupo de geesperantistoj kiuj praktias la internacian lingvon tie. Mi fotiĝis kune.

Poste ni iris al nelapa manĝejo Oldbazar. Tio estas denove interesa. La posedantoj diris ke la sama grupo de nepalanoj havis kvar restoraciojn en Tokio. La manĝaĵoj estis bongusta. Ili demandis min pri la mono kiun NEspA kolektis je nomo de Apsana, pri IHR kaj aktuala movado en Nepalo. Je la fino, ni fotis nin kaj mi donacis memoraĵon el Nepalo al ili. Krome mi povis donaci "Vojaĝo"n al Yuko. Ŝi estis simpatia, kiu denove ĝis mia hotelo akompanis min. Ŝi diris ke ŝi devas veturi dum ĉirkaŭ 90 minutoj por atingi al ŝia hejmo; ŝi loĝas apud Jokohamo.

Nokte, en hotelo, venis telefonvoko de Mahesh, frato de Navindro. Ni longe parolis pri dieversaj aferoj. Li diris ke estis tiom malfacila por nepalanoj aranĝi tempon post studado kaj laborado. Li tamen promesis veni al la hotelo la sekvontan tagon kaj transdoni la komputilon por Navindro.

23a Oktobro 2009

Estas al fina tago de nia programo. Ne estis prelego sed ni kune vizitis al NHK, la japana televido-kompanio kaj JICA, la japana agentio por internacia kunlaborado. Estis nepre interesaj, sed inter la du programoj estis tiom longa libertempo sed ni ne povis uzi ĝin por libera promenado. Do nia tago iris preskaŭ vane.

Jen vesperiĝis. Ni kune iris al Foreign Correspondents' Club Japan per buso. Ni vidis tion tra la busfenestro kiun ni ne vidi rekte. Etis amuza merkato de luksaĵoj. Ni drinketis kaj venis tempo de juĝo.

Estis alia problemo ke ne venis nia nepala ambasadoro al Japanio, Ganesh Yonjan. Ĉiuj venis sed nur lia seĝo estis vaka. Tio ne estis bona. Tamen, finfine, li alevenis kaj petis pardonon ĉar li devis ĉeestis en la promgramo kie venis nepala minstro por io.

Sekvis unu anonco post alia kaj mia koro batis rapide. Mi ricevis trian premion, kion oni diris "Second Runner Up". Mi nek estis feliĉa nek malfeliĉa. Mi esperis pli ol tio sed kiam mi vidis mian nepalan amikon, kiu ricevis nenion, mi kontentigis min. Mi aŭdis multaj grumblojn de tiu partoprenantoj kiuj ne sukcesis ricevi premiojn. Nature.

Oni proponis min celebri la venkon. Sed mi diris ne, ĉar mi esperis ke venos Mahesh kun la komputilo por Navindro. Mi atendis multe en la hotelo sed nek li venis nek lia telefono.

24a Oktobro 2009

Matene mi pakis miajn vestaĵojn kaj kune veturis al la elektronika bazaro Akihabara kun amiko el Fuĵi kaj Jiban. Mi havis intencon aĉeti malnovan porteblan komputilon. Sed mi ne povis denove decidi ĉar mi tamen esperis ke Mahes lasos lian komputilon al mi. Kaj, estos malfacila porti du komputilojn al Nepalo. Jiban aĉetis malnovan komputilon de Dell malmultekoste, je 25,000 jenoj. Mi fakte ne havis tempon por vagi en la interesa kavartalo, tamen mi aĉetis plastan horloĝon por mi kaj ludilon por mia filo. Do ni hastis al la hotelo. Ni uzis la multekostan busservon al la flughaveno kaj ekis. Strange estis iom malvarme tiam. Kaj, post longa ekzamenado, marŝado tra luksa bazaro de la flughavno kaj teda atendo, kiam mi atingis al la flugmaŝino, mi vidis por la unua fojo ke pluvis en Japanio. Eble pluvo ne vois doni sin al ni.

Ni dormis en luksa hotelo de flughaveno de Bankoko. Antaŭ tio, mi iomete vagadis en la luksa bazaro, nur por trarigardi. Mi vidis ke ĉio multe kostis, tro multe kostis.

25a Oktobro 2009
Ni pretigis sin la la flugo al Katmando matene. Ni ne povis kredi ke ĝi malfruiĝis je 30 minutoj! Thai aerlinio, la plej akurata linio en la mondo, probable, ankaŭ malfruiĝis. Mi serĉis, eble ĝi perdis rilaton kun horloĝo ĉar ĝi jam proksimiĝis al Katmando. Mi tralegis vojaĝlibron de Bhisma Upreti "Ghar Pharkane Din". Kaj mi demandis sin, kial mi jam ne sukceis eldoni mian vojaĝrakonton pri Japnio? Jam pasis pli ol du jaroj...

[fotoj sekvos poste]

Comments

Anonymous said…
Kara Razeno,
Mi tre gxojas, ke vi renkontigxis kun japanaj esperantistoj en la oficejo de Japana Esperanto-Instituto kaj poste ecx kunmangxis en la nepala restoracio proksime de JEI-domo.
Vi skribis, ke vi ne povis eniri en cxambron de la hotelo, cxar estis tro frue. Japanaj hoteloj havas sistemon pri enirhoro (vespere) kaj elirhoro (matene), cxar tage purigistoj purigas cxambrojn. Gastoj rajtas eklogxi de vespere.
Razeno said…
Koran dankon. Mi tion poste komprenis ke oni ne donas cxambron antaux ol la purigado.

Mi tre volus koni vin, almenaux per nono...
家出 said…
最近流行の家出掲示板では、各地のネットカフェ等を泊り歩いている家出少女のメッセージが多数書き込みされています。彼女たちはお金がないので掲示板で知り合った男性の家にでもすぐに泊まりに行くようです。あなたも書き込みに返事を返してみませんか
菊花賞 2010 said…
第71回 菊花賞 2010 今年の波乱を大予想!出走馬の厳選された情報だけを公開…気になるアノ馬の仕上がり具合とは?さらにオッズやデータを分析し、必勝買い目を導き出す!
第142回 天皇賞 秋 2010 今年の波乱を大予想!出走馬の厳選された情報だけを公開…気になるアノ馬の仕上がり具合とは?さらにオッズやデータを分析し、必勝買い目を導き出す!結果につなげるのはあなた次第!

Popular posts from this blog

Saluton.

nepal translated