Teroro dom irmalpermeso
January 21, 2006
Nepalo nun trapasa tre kritikan periodon de sanĝo.
Nuntempe la reto ĉe ni tre malrapide funkcixas ke apenaŭ ne. Hieraŭ vespere mi longe blogis kaj volis enmeti ĝin sed ne povis kaj tuj ĉio malaperis. Bedaŭrinde, mi havis tiom multe por rakonti.
Bone, mi provos 
Vendrede (20an de februaro)
La reĝa registaro anoncis irmalpermeso (angle "curfew") dum la tuta tago - de 8a mateno ĝis 6a vespero kaj denove de 9a vespero ĝis 4a mateno (hodiaŭ). Kial? Simple ĉar al politikaj partioj planis okazigi demonmstracion granskalan kaj la reĝo ne volis aŭdi la sonon. La ministroj diris le la irmalpermeso estis anocita por savi la urbon ĉar povas okazi pli ganĝera malpaco. Ridinde.
Estas simple teroro. De mateno homoj ne sciis kio vere okazos - estas miloj da homoj kiuj devas ĉiu tage labori (ekz vendi sur strato por manĝi en vespero), kaj multaj aliaj havis aferojn gravaj kiel 
En la laborejo ne nion mi povis raporti. Bone ke ni esitis en oficejo rigardis televidon. Je 9.15 mi rigardis ke BBC intervjuis kun iu eksperto pri Nepalo kiu demandis "Kiel 
Je 12a mi veturis en nia oficia veturilo kiu havis specialan paperon. La stratoj estis tre larĝaj kiuj alitagte ne estis sufiĉa por la amasa vico da veturiloj. Nur soldatoj kaj strathundoj trairis sur la strato - por mi esits egalaj. Kaj post 2 minutoj la soldatoj haltigis nin kaj demandis dekoj da demandojn kvankam ili bone sciis ke ni estis ĵurnalistoj. Kaj ni atingis al Maharajgunj (ekster la limo de irmalpermeso) , kie malgranda grupo organizis demonstracion kaj kriis sloganon kontraŭ la aŭtokratio kaj postulis demokration en kiu la popoloj regu ĉion.
En dekoj da lokoj okazis demonstarcioj kaj ankaŭ ĵetis ŝtonon al la policanoj. Homoj ne timas la reĝon - la reĝo timas al homojn.
Vivo en irmalpermeso estas mizera, kompreneble. Estis same kiel 
Usono, Britio, Europa Unio kaj multaj aliaj landoj kondamnis la reĝon de Nepalo kaj samtempe petis ke la reĝo ekkredu je demokratio.
Hodiaŭ:
Mi matene iris al renkontiĝo por diskuti pri etna autonomio ktp. Kaj poste mi estis en alia kunveno kie homoj diskutis pri Nevaroj kaj politiko.
Okazis hodiaŭ granda demostracio ĉe Basantapur, kie la reĝa registaro arestis pli ol 300 da politikistoj kiuj ne volis esti kontraŭ konstitute regita de la reĝo. Exc poetoj kiuj legis siajn poemojn sur la strato estis arestitaj. Kompatinde por la plej riĉa reĝo de la mondo... Kun malgranda grupo da "hundoj" la reĝo pensas ke li povas regi senfine, suferigante la homaron. Ne, li ne povas. Li devas foriri, bedaŭrinde...la monarĥio baldaŭ estos historio en Nepalo.
Mi denove iris al ĉina programo por saluti dum la printempa festivalo. Kompreneble la programo estis sufiĉe bona pro ni ĉar ankaŭ estis filmo pri printempa festivalo "Chhun Jie". Sed strange, la tuta urbo estas en fajro kaj la ministro pri eduko Radha Krishna Mainali ĵuis la filmon kaj sidis tie dum ĉ du horoj. Kaj denove interese, la ministro estis iam tre akra komunisto kaj nun li pensas ke reĝo estas dio kiu solvas ĉiun problemon.
Posted by razen at 19:45:39 | Permanent Link | Comments (1) | 
[el arĥivo de mia malnova blogo]
 
 
 
Comments